Hormono mallevas la pezon
Milionoj da homoj en Germanio suferas pro diabeto tipo-2, plej ofte ĝi estas kaŭzita de malbona sinnutrado kaj tropezo. Esploristoj eltrovis ke certa hormono nun povus helpi al tiuj homoj. Tiu hormono ne efikas en la stomako sed en la cerbo.
Malsana sinnutrado, nesufiĉe da moviĝado: En Germanio preskaŭ kvarono de ĉiuj plenkreskuloj estas forte tropezaj. Tiel estas apenaŭ mirinde ke diabeto apartenas al la plej oftaj popolaj malsanoj en Germanio. Ĉirkaŭ 9,5 milionoj da homoj suferas pro la misfunkcio de la metabolo - el kiuj 90 procentoj estas diabeto tipo-2 kiu ofte estas kaŭzita de malbona sinnutrado kaj tropezo.
Aktuala studaĵo nun donas novan esperon al trafitoj. Ĉar esploristoj en Munkeno kaj Zuriĥo liveras novajn alirpunkton por la disvolvado de medikamenta kuracado de graskorpeco kaj diabeto-tipo-2. Ili eltrovis ke la receptoro kiu sidas en la centra nervosistemo por la hormono GIP, ludas decidan rolon ĉe la reguligo de la korpa pezo kaj de la alpreno de nutraĵo.
La hormono GIP formiĝas en la intestaro. Post la alpreno de nutraĵo ĝi stimulas la elŝutadon de insulino kaj tiel mallevas la nivelon de sanga sukero. Samtempe ĝi ankaŭ efikas al la reguligo de apetito. Tion la esploristoj povis observi ĉe eksperimentoj kun diversaj specioj de musoj. La dono de GIP mallevis ĉe sovaĝatipaj musoj la korpan pezon kaj la alprenon de nutraĵo, tamen ne ĉe aliaj ronĝuloj al kiuj mankas la GIP-receptoro en la centra nervosistemo.
Ĉar la hormono do efikas al certaj areoj en la cerbo, la esploristoj prilumigis la cerban aktivecon de la sovaĝatipaj musoj, ĉe kiuj per nutrado estis lanĉita diabeto. "Ĉe tio montriĝis post dono de GIP pli alta neŭrona aktiveco en areoj de la hipotalamo, kiuj estas ligitaj kun la reguligo de la apetito", raportas sciencisto de la teknika universitato en Zuriĥo. La esploristoj konkludas el tio, ke la centra reguligo de la alpreno de nutraĵo per GIP inkluzivas ankaŭ la aktivigon de gravaj neŭronoj en la hipotalamo.
Tiuj ekkonoj estas signifaj por la disvolvado de medikamenta kuracado de graskorpeco kaj diabeto-tipo-2. "Celo de niaj prilumigoj estis eltrovi ĉu la GIP-receptoro havas apartan signifon por la efikeco de GIP", klarigas aŭtorino de esplorcentro en Munkeno. "Niaj ekkonoj povas kontribui al disvolvado de novaj efiksubstancoj kiuj plibonigos la donadon kaj efikon de signaloj de la GIP-receptoro", resumas kolego. Ili kunlaboras kun la universitato de Indiano pri terapio per GIP por malsanuloj de diabeto-tipo-2.