×

Wir verwenden Cookies, um LingQ zu verbessern. Mit dem Besuch der Seite erklärst du dich einverstanden mit unseren Cookie-Richtlinien.

image

Esperanta Retradio 2021, Mozaika ZEO en la kastelo de Udine

Mozaika ZEO en la kastelo de Udine

Belega esperanta artaĵo

Laŭ la ”Listo de Zamenhof/Esperanto-Objektoj” (ZEO-oj) en Vikipedio, troviĝas en la mondo cento da tiaj memortabuloj. Inter tiuj lokitaj en Italujo, estas tre speciala memortabulo, kiun vi povas vidi en la supra bildo, verŝajne la ununura en la mondo inkluzivinta mozaikan portreton de Zamenhof.

La urbo, kie troviĝas tiu memortabulo, estas Udine, en la plej nordorienta regiono de Italujo, nomata Friulo-Venecio Julia. En la historia centro, sur monteto, elstaras kastelo, en kies ekstera glaciso estis enmasonita en la jaro 1965 la memortabulo kun la mozaiko-portreto de Zamenhof.

La historio de tiu mozaiko komenciĝis 30 jarojn antaŭe, en 1935, kiam profesoro Achille Tellini proprakoste mendis ĝin ĉe la ĝisnuna fama kaj tre aktiva ”Lernejo pri mozaiko de Friulo” en la urbeto Spilimbergo. La memortabulo kun la mozaiko estis enmasonita sur la enira fasado de lia domo kaj poste donita al la komunumo de Udine, kiu en 1965 lokis ĝin en la nunan situon.

Mozaiko estas tre antikva arto de plata dekoracio kreita per koloraj pecetoj el ŝtono, mineraloj, vitro, kahelo, ceramikaĵo aŭ konko. La plej antikvaj, konataj, artaj mozaikoj datiĝas de la oka jarcento a.K. kaj estis faritaj per rulŝtonoj regulaj en formo, kies koloro variis en la gamo de blanko al nigro. La rulŝtonoj de la unuaj mozaikoj estis kolektitaj kaj metitaj sur plankojn kaj padojn sen prilaborado.

Nediskuteblaj kialoj favore al tia uzo estis ilia daŭro kaj rezisto. Malgraŭ tiu ĉi simpla tekniko la helenaj metiistoj kreis kompleksajn desegnojn uzante ŝtonetojn grandajn unu/du cm. kune kun pli malgrandaj nigraj ŝtonetoj por la konturoj. En la kvara jarcento a.K. la gamo de eblaj efektoj estis etendita per uzado de ŝtonetoj verde kaj ruĝe pentritaj.

Posta, pli evoluinta tekniko uzis mozaikerojn en la formo de malgrandaj rektanguloj aŭ trianguloj trafe aranĝitaj por formi rafinitajn bildojn. Tia arto estas pli malfacila ol pentrarto. Unue pro la limigita gamo de koloroj, kaj due, ĉar la artisto laborante sur individuaj elementoj devas miksi ilin en la tuto de bildo videbla nur, se oni rigardas ĝin de malproksime. Tial estas pli malfacile en la mozaikarto atingi la samajn efektojn de lumo kaj ombro proprajn de la pentrarto. Aliflanke, la brila reflekto de la mozaikeroj ebligas krei brilajn bildojn tute ne fareblajn per pentrado.

La kvalito kaj beleco de mozaiko dependas, krom de la bunto de koloroj, ĉefe de la dimensioj de ĝiaj mozaikeroj: ju pli etdimensiaj, des pli detala estas la rezultanta bildo. Interese estas kompari tion kun la nunaj ciferecaj ekranoj de la modernaj aparatoj, kiel kompufonoj kaj televidiloj. La bildoj aperintaj en ili estas ja mozaikoj de bilderoj, t.e. lumaj kaj koloraj kvadratetoj nomataj ”piksel”. Ju pli etdimensiaj kaj densigitaj, des pli granda la distingivo (t.e. la distingokapablo), kiun la cifereca ekrano estigas.

Dank' al novaj teknikoj, eltrovitaj en la antaŭa jarcento ĉefe en Italujo, oni povas hodiaŭ komforte krei la mozaikojn en laborejo por posta surloka rapida instalo. Tiamaniere oni povas malpliigi la tamen tre altajn kostojn de mozaikoj.

Noto: Mi deziras kore danki al la samideanoj Giacomino Martinez el Udine kaj Gianfranco Vignando el Pordenone pro ilia varma kaj komplezema akompano dum mia lastatempa vizito en Friulo.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

Mozaika ZEO en la kastelo de Udine Mosaico|ZEO|en|el|castillo|de|Udine Mosaic ZEO in the castle of Udine Mosaico ZEO en el castillo de Udine

Belega esperanta artaĵo Hermosa|esperantista|obra de arte Hermosa obra de arte en esperanto

Laŭ la ”Listo de Zamenhof/Esperanto-Objektoj” (ZEO-oj) en Vikipedio, troviĝas en la mondo cento da tiaj memortabuloj. Según|la|Lista|de|Zamenhof|||||en|Wikipedia|hay|en|el|mundo|cien|de|tales|placas conmemorativas Según la "Lista de Zamenhof/Objetos de Esperanto" (ZEO) en Wikipedia, hay en el mundo cien de tales placas conmemorativas. Inter tiuj lokitaj en Italujo, estas tre speciala memortabulo, kiun vi povas vidi en la supra bildo, verŝajne la ununura en la mondo inkluzivinta mozaikan portreton de Zamenhof. Entre|los|ubicados|en|Italia|hay|muy|especial|placa conmemorativa|que|tú|puedes|ver|en|la|superior|imagen|probablemente|el|único|en|el|mundo||mosaico|retrato|de|Zamenhof Entre las que se encuentran en Italia, hay una placa conmemorativa muy especial, que puedes ver en la imagen superior, probablemente la única en el mundo que incluye un retrato mosaico de Zamenhof.

La urbo, kie troviĝas tiu memortabulo, estas Udine, en la plej nordorienta regiono de Italujo, nomata Friulo-Venecio Julia. La|ciudad|donde|se encuentra|ese|placa conmemorativa|es|Udine|en|la|más|noreste|región|de|Italia|llamada|||Julia La ciudad donde se encuentra esa placa conmemorativa es Udine, en la región más noreste de Italia, llamada Friuli-Venecia Julia. En la historia centro, sur monteto, elstaras kastelo, en kies ekstera glaciso estis enmasonita en la jaro 1965 la memortabulo kun la mozaiko-portreto de Zamenhof. En|la|historia|centro|sobre|montículo|destacará|castillo|en|cuyo|exterior|vidrio|fue|incrustado|en|la|año|la|placa conmemorativa|con|el|||de|Zamenhof En la historia centro, sobre un montículo, se alzará un castillo, en cuya fachada exterior fue incrustada en el año 1965 la placa con el retrato en mosaico de Zamenhof.

La historio de tiu mozaiko komenciĝis 30 jarojn antaŭe, en 1935, kiam profesoro Achille Tellini proprakoste mendis ĝin ĉe la ĝisnuna fama kaj tre aktiva ”Lernejo pri mozaiko de Friulo” en la urbeto Spilimbergo. La|historia|de|ese|mosaico|comenzó|años|antes|en|cuando|profesor|Achille|Tellini|por su cuenta|encargó|ella|en|la|hasta ahora|famoso|y|muy|activa|Escuela|de|mosaico|de|Friuli|en|el|pueblito|Spilimbergo La historia de ese mosaico comenzó 30 años antes, en 1935, cuando el profesor Achille Tellini lo encargó de su propio bolsillo a la hasta ahora famosa y muy activa "Escuela de Mosaico de Friuli" en la localidad de Spilimbergo. La memortabulo kun la mozaiko estis enmasonita sur la enira fasado de lia domo kaj poste donita al la komunumo de Udine, kiu en 1965 lokis ĝin en la nunan situon. El|tablero conmemorativo|con|el|mosaico|fue|incrustado|en|la|de entrada|fachada|de|su|casa|y|luego|dado|a|la|comunidad|de|Udine|que|en|colocó|lo|en|la||ubicación La placa con el mosaico fue incrustada en la fachada de entrada de su casa y luego donada a la comunidad de Udine, que en 1965 la colocó en su ubicación actual.

Mozaiko estas tre antikva arto de plata dekoracio kreita per koloraj pecetoj el ŝtono, mineraloj, vitro, kahelo, ceramikaĵo aŭ konko. Mosaico|es|muy|antigua||de|plata|decoración|creada|por|coloridos|pedacitos|de|piedra|minerales|vidrio|azulejo|cerámica|o| El mosaico es un arte muy antiguo de decoración plana creada con piezas de colores de piedra, minerales, vidrio, azulejos, cerámica o conchas. La plej antikvaj, konataj, artaj mozaikoj datiĝas de la oka jarcento a.K. Los|más|antiguos|conocidos|artísticos|mosaicos|datan|de|el|octavo||| Los mosaicos artísticos más antiguos conocidos datan del siglo VIII a.C. kaj estis faritaj per rulŝtonoj regulaj en formo, kies koloro variis en la gamo de blanko al nigro. y|fueron|hechos|por|piedras de rodillo|regulares|en|forma|cuyo|color|variaba|en|el|rango|de|blanco|a|negro y fueron hechos con piedras regulares en forma, cuyo color variaba en la gama de blanco a negro. La rulŝtonoj de la unuaj mozaikoj estis kolektitaj kaj metitaj sur plankojn kaj padojn sen prilaborado. Los|guijarros|de|los|primeros|mosaicos|fueron|recolectados|y|colocados|sobre|pisos|y|caminos|sin|procesamiento Las piedras de los primeros mosaicos fueron recolectadas y colocadas en pisos y caminos sin procesamiento.

Nediskuteblaj kialoj favore al tia uzo estis ilia daŭro kaj rezisto. indiscutibles|razones|a favor|de|tal|uso|eran|suya|duración|y|resistencia Razones indiscutibles a favor de tal uso eran su durabilidad y resistencia. Malgraŭ tiu ĉi simpla tekniko la helenaj metiistoj kreis kompleksajn desegnojn uzante ŝtonetojn grandajn unu/du cm. A pesar de|este|aquí|simple|técnica|los|helenos|artesanos|crearon|complejos|diseños|usando|piedras pequeñas|grandes|||cm A pesar de esta técnica simple, los artesanos helenos crearon diseños complejos utilizando piedras de uno/dos cm. kune kun pli malgrandaj nigraj ŝtonetoj por la konturoj. junto|con|más|pequeños|negros|piedras|para|los|contornos junto con piedras negras más pequeñas para los contornos. En la kvara jarcento a.K. En|el|cuarto|siglo|| En el siglo IV a.C. la gamo de eblaj efektoj estis etendita per uzado de ŝtonetoj verde kaj ruĝe pentritaj. la|gama|de|posibles|efectos|fue|extendida|por|uso|de|piedras|verdes|y|rojos|pintadas la gama de posibles efectos se amplió mediante el uso de piedras pintadas de verde y rojo.

Posta, pli evoluinta tekniko uzis mozaikerojn en la formo de malgrandaj rektanguloj aŭ trianguloj trafe aranĝitaj por formi rafinitajn bildojn. Posterior|más|evolucionada|técnica|usó|mosaicos|en|la|forma|de|pequeños|rectángulos|o|triángulos|correctamente|dispuestos|para|formar|refinados|imágenes Posteriormente, una técnica más avanzada utilizó mosaicos en forma de pequeños rectángulos o triángulos dispuestos de manera precisa para formar imágenes refinadas. Tia arto estas pli malfacila ol pentrarto. Tal|arte|es|más|difícil|que|dibujo Tal arte es más difícil que la pintura. Unue pro la limigita gamo de koloroj, kaj due, ĉar la artisto laborante sur individuaj elementoj devas miksi ilin en la tuto de bildo videbla nur, se oni rigardas ĝin de malproksime. Primero|por|la|limitada|gama|de|colores|y|segundo|porque|el|artista|trabajando|en|individuales|elementos|debe|mezclar|ellos|en|el|todo|de|imagen|visible|solo|si|uno|mira||de|lejos Primero, debido a la gama limitada de colores, y segundo, porque el artista que trabaja en elementos individuales debe mezclarlos en el conjunto de una imagen visible solo si se observa desde lejos. Tial estas pli malfacile en la mozaikarto atingi la samajn efektojn de lumo kaj ombro proprajn de la pentrarto. Por eso|es|más|difícil|en|el|mosaico|alcanzar|los|mismos|efectos|de|luz|y|sombra|propios|de|la|pintura Por eso es más difícil en el mosaico lograr los mismos efectos de luz y sombra propios de la pintura. Aliflanke, la brila reflekto de la mozaikeroj ebligas krei brilajn bildojn tute ne fareblajn per pentrado. Por otro lado|la|brillante|reflexión|de|los|mosaicos|permiten|crear|brillantes|imágenes|totalmente|no|realizables|por|pintura Por otro lado, el brillo de los mosaicos permite crear imágenes brillantes que no se pueden lograr con la pintura.

La kvalito kaj beleco de mozaiko dependas, krom de la bunto de koloroj, ĉefe de la dimensioj de ĝiaj mozaikeroj: ju pli etdimensiaj, des pli detala estas la rezultanta bildo. El|calidad|y|belleza|del|mosaico|depende|además de|de|las||de||||la|||||||||||||resultante|imagen La calidad y belleza de un mosaico dependen, además de la variedad de colores, principalmente de las dimensiones de sus piezas: cuanto más pequeñas son, más detallada es la imagen resultante. Interese estas kompari tion kun la nunaj ciferecaj ekranoj de la modernaj aparatoj, kiel kompufonoj kaj televidiloj. Interesante|es|comparar|eso|con|los||digitales|pantallas|de|los|modernos|dispositivos|como|computadoras|y|televisores Es interesante comparar esto con las actuales pantallas digitales de los dispositivos modernos, como computadoras y televisores. La bildoj aperintaj en ili estas ja mozaikoj de bilderoj, t.e. Las|imágenes|aparecidas|en|ellos||ya|mosaicos|de|imágenes|| Las imágenes que aparecen en ellas son en efecto mosaicos de imágenes, es decir. lumaj kaj koloraj kvadratetoj nomataj ”piksel”. brillantes|y|de colores|cuadrados|llamados|píxeles cuadrados luminosos y coloridos llamados "píxeles". Ju pli etdimensiaj kaj densigitaj, des pli granda la distingivo (t.e. Cuanto|más|de dimensiones pequeñas|y|densificados|tanto|más|grande|el|distintivo|| Cuanto más pequeños y densos, mayor es la resolución (es decir, la distingokapablo), kiun la cifereca ekrano estigas. el|capacidad de distinguir|que|la|digital|pantalla|provoca la capacidad de distinción) que genera la pantalla digital.

Dank' al novaj teknikoj, eltrovitaj en la antaŭa jarcento ĉefe en Italujo, oni povas hodiaŭ komforte krei la mozaikojn en laborejo por posta surloka rapida instalo. Gracias|a|nuevas|técnicas|descubiertas|en|el|anterior|siglo|principalmente|en|Italia|se|puede|hoy|cómodamente|crear|los|mosaicos|en|taller|para|posterior|local|rápida|instalación Gracias a nuevas técnicas, descubiertas en el siglo pasado principalmente en Italia, hoy se pueden crear cómodamente los mosaicos en el taller para una rápida instalación local posterior. Tiamaniere oni povas malpliigi la tamen tre altajn kostojn de mozaikoj. De esa manera|se|puede|reducir|los|sin embargo|muy|altos|costos|de|mosaicos De esta manera se pueden reducir los costos, que aún son muy altos, de los mosaicos.

Noto: Mi deziras kore danki al la samideanoj Giacomino Martinez el Udine kaj Gianfranco Vignando el Pordenone pro ilia varma kaj komplezema akompano dum mia lastatempa vizito en Friulo. Nota|Yo|deseo|sinceramente|agradecer|a|los|camaradas|Giacomino|Martínez|de|Udine|y|Gianfranco|Vignando|de|Pordenone|por|su|cálida|y|complaciente|acompañamiento|durante|mi|reciente|visita|en|Friuli Nota: Deseo agradecer de corazón a los compañeros Giacomino Martinez de Udine y Gianfranco Vignando de Pordenone por su cálida y amable compañía durante mi reciente visita a Friuli.

SENT_CWT:AFkKFwvL=4.06 PAR_TRANS:gpt-4o-mini=1.75 es:AFkKFwvL openai.2025-01-22 ai_request(all=38 err=0.00%) translation(all=31 err=0.00%) cwt(all=532 err=7.89%)