2013.10.01. Kiel infanoj lernas novajn vortojn
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo
De iom pli ol duono de jarcento, unu potenca aparato invadis ĉies hejmojn, en la tuta mondo: ĝi estas la televidaparato. Nuntempuloj apenaŭ povas prezenti al si, ke antaŭ kelkaj jardekoj homoj vivis sen tiu gravega ekrano. Ke oni povis vivi ekskluzive kun radioaparatoj kiel ligiloj al la mondo. Televido okazigis tiel fundan revolucion en la vivo de la homaro, ke ĝis hodiaŭ oni ankoraŭ diskutas, ĉu ĝi estas entute bonfara aŭ damaĝa por la homa menso. Kaj se temas pri infanoj, la demando estas des pli grava. Ekzemple, oni povus starigi unu simplan demandon, meze de tia komplika socia fenomeno: ĉu televido kontribuas al la lernado de novaj vortoj, flanke de infanoj? (Ni ne forgesu, ke multaj gepatroj lasas siajn idojn antaŭ la televido dum multaj horoj, ĉiutage, tiel ke en Brazilo oni ŝerce nomas ĝin “Vartistino Televido”!)
Nu, fakuloj decidis science esplori la aferon. Usonaj sciencistoj publikigis la rezulton en respektinda periodaĵo Child Development (Infana Elvolviĝo). Oni elektis kelkajn dekojn da dujaraj infanoj por lernigado de novaj verboj, kaj oni dividis ilin je tri grupoj: la unua grupo lernis kun reala instruisto, en persona kontaktado; la dua grupo lernis per “skype” (do, per ekrano de komputilo), sed kun persona reciproka aktiva interrilatado kun instruisto; la tria grupo lernis per televidprogramoj, en kiuj instruisto lernigis eksteran, nekonatan infanon. La rezultoj estis parte antaŭvideblaj, parte surprizaj. Oni povas facile supozi, ke la tria grupo (tiu de infanoj, kiuj pasive spektis la instruadon) lernis konsiderinde malpli efike ol la unua grupo, kiu havis la realan, vivantan instruiston. Sed oni ne povus facile antaŭvidi, ke la dua grupo (la “skype”-grupo) lernos same bone kiel la unua grupo! La psikologoj, kiuj prizorgis tiun studon konkludis, ke por infano gravas ne tiom la persona ĉeesto, kiom la aktiva reciprokeco de interagado. Kompreneble, se oni disponas pri ambaŭ faktoroj, des pli bone. Sekve, la rolo de gepatroj kaj de realaj, kompetentaj instruistoj aperas kiel nemalhavebla. Krome, televido kiel pedagogia rimedo restas tute dubinda. Ĝi restu kun sia rolo de supraĵa informilo. Ĉu oni povus iel apliki tiujn konkludojn ankaŭ al plenkreskaj homoj? Ĉu ankaŭ al lernigado de Esperanto? Ĉu estas tempo intensigi la uzadon de “skype” por instruado de nia lingvo? Mi ŝatus ricevi la opiniojn de la karaj aŭskultantoj.