2013.10.02. Okaze de 2-jara kunlaborado kun la E-a RetRadio
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo
Esperanto kaj mi
Karaj geaŭskultantoj, jam pasis 2 jaroj ekde kiam mi ekkunlaboris kun Anton Oberndorfer en lia/nia Esperanta RetRadio kaj ĝuste nun, samtempe kun mia 69-a naskiĝdato, aperas tiu ĉi mia 122-a sonartikolo. Por tion festeti, permesu al mi kunpartigi kun vi la okazintaĵojn pri mia esperantistiĝo.
Oni estis en la jaro 1961 en la urbo Torino en nord-okcidenta Italujo. Nia 17-jaraĝa junulo vizitadis la trian klason de la prestiĝa ŝtata scienca liceo "Gino Segré" kaj trovis aprezon ĉe instruistoj kaj gekamaradoj. En paralela klaso lernis ĉarma kaj sprita blondulino, kiun li treege ŝatis. Kompreneble, en la tiamaj konservativaj epoko kaj medio, oni tute ne povis ekamindumi kun knabino kaj eĉ libere renkontiĝi kun ŝi. Do la sola ebla strategio estis sin informi pri kio ŝi kutime faris post la lerneja horaro, malkovri, ke ŝi vizitadis dufoje semajne ian lingvan kurson kun ŝia amikino kaj tuj tute blinde enregistriĝi post iom da insisto, ĉar la kurso jam komenciĝis kelkajn semajnojn antaŭe.
La ruzaĵo perfekte funkciis: nia junulo sin trovis en enkonduka kurso de Esperanto gvidita fare de D-rino Clelia CONTERNO GUGLIELMINETTI, tre konata verkistino kaj poetino originale en Esperanto. Verdire, nia junulo, kvankam sufiĉe bone sukcesis en la kurso, ne tiom aprezadis la instruistinon kaj la lingvon sed prefere la ĉarman blondulinon. Li ja sukcesis eniri ties simpation kaj per kompliceco de ŝia amikino, feliĉe kaj asidue ŝin amindumi. Tamen venis la fino de la lernojaro kaj de la esperanta kurso kaj dum la ferioj, nia junulo konatiĝis kun brunulino kaj ili enamiĝis por ĉiam. Esperanto kaj la blondulino estis plene forgesitaj: la blondulino por ĉiam kaj Esperanto dum 40 jaroj.
Jen do kiel okazis mia unua tute nedecida kaj surfaca renkonto kun Esperanto. Sed Esperanto kaj la destino preparis al mi insidon. Tute hazarde en la jaro 2000, pro la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo mi renkontis Esperanton. Mi ne diras "denove", ĉar tiam mi tute ne rememoris pri mia unua renkonto kun ĝi: mi ja trovis spurojn pri tio, inter miaj malnovaj paperaĵoj, nur kelkajn jarojn poste, dum nia transloĝiĝo el Omer (Beer-Ŝeva) al Givatajim (Tel-Avivo). Do, tio ne gravas sed ja gravas la fakto, ke antaŭ 13 jaroj mi definitive neripareble esperantistiĝis. Mi tuj ĉesigis mian instruadon de la araba kaj itala en la kulturdomo de Omer kaj malfermis tie kurson kaj rondon pri Esperanto. Ekde tiam mi daŭre kontribuas al la agado de nia semajna esperanta klubo en Tel-Avivo.
Ekde la jaro 2008, dank' al mia spertiĝado pri filmaj teknikoj kadre de nia urba Komunuma Televidkanalo, mi fokusiĝis en produktado de esperantaj filmoj. La filmo "Al-kemia poeto", pri la esperanta jerusalema poeto Miĥail Giŝpling, estis premiita per honora mencio en Belartaj Konkursoj de UEA. Alia filmo, el 2011, "Sur la spuroj de Julio Baghy en Budapeŝto" relative furoris en Esperantujo. Samjare, dum la itala kongreso de Esperanto en Torino, mi sukcese trapasis la superan kompleksan ekzamenon KER-C1 kaj ricevis la diplomon de Eŭropa Unio.
Per mia volontula agado en bazlernejoj kadre de la asocio "Amikoj de edukado" mi daŭre klopodas enkonduki Esperanton en tiun medion. Sed aparte mi fieras, ke dum la lastaj du jaroj mi kunlaboradas kun la Esperanta RetRadio per semajna sonartikolo, kaj, de tempo al tempo, per akompananta esperanta filmeto.
Konklude, por tiuj, kiuj ne konas min, jen mallonga memprezento: mi estas Gian Piero Savio, italo-israelano, emerita universitata preleganto kaj eksprofesiisto pri informadiko. Mia esperanta karesnomo estas GoPoSoĉjo el la komencliteroj G.P.S., kiuj tute hazarde identigas ankaŭ la famegan biradan sistemon (kiun mi tamen antaŭiris je 50 jaroj! ).