2013.10.18. Tempo rabita (1/3)
Tempo rabita (1/3)
Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo
. Sceno 1. Prezentanto: Ni troviĝas dum la dua mondmilito, unu vesperon de la jaro 1942. La loko estas unu malluma ĉambro en la geto de Varsovio. En la malforta lumo de kandelo, preĝas virino 38 jara. Ŝi estas Lidja Zamenhof, la plej juna el la filinoj de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Antaŭ la milito, ŝi vojaĝis multe tra la mondo, instruante Esperanton kaj prelegante pri tiu lingvo, samkiel pri la bahaa kredo. Nun ŝi sidas en angulo kaj flustras la preĝon pri feliĉo, revelaciitan de Abdu'l-Bahá. Antaŭ ol ŝi finas la preĝon, junulino 14 jara eniras la ĉambron senbrue. Ŝia nomo estas Eva.
Granda Lidja: - “Ho Dio! Refreŝigu kaj ĝojigu mian spiriton. Purigu mian koron. Iluminu miajn fortojn. Mi metas ĉiujn miajn aferojn en Vian manon. Vi estas mia Gvidanto kaj Rifuĝejo. Mi ne plu estos malĝoja kaj ĉagrenita; mi estos feliĉa kaj ĝojplena. Ho Dio! Mi ne plu estos zorgoplena, nek mi permesas, ke afliktoj turmentu min. Mi ne plu fiksiĝos je la malagrablaj aferoj de la vivo. Ho Dio! Vi estas plia amiko al mi ol mi estas al mi mem. Mi dediĉas min al Vi, ho Eternulo!” Eva: F-ino Lidja! F-ino Lidja! Ĉu vi estas sola? Granda Lidja: Mi estas sola, Eva, ne timu. Eva: Al mi ŝajnis, ke vi parolas kun iu. Granda Lidja: Mi nur eldiris preĝon, karulino. Preĝon pri feliĉo. Eva: Feliĉo? Ho, fraŭlino, kelkfoje vi ŝajnas tiom stranga… Granda Lidja: Stranga? Kial vi opinias tion, Eva? Eva: He… Mi ne scias… Ĉu vi estis iam ajn feliĉa, f-ino Lidja? Granda Lidja: (ridas) Hmm…Mi ĉiam estas iomete feliĉa, Eva. Eĉ kiam mi estas malgaja, ege malgaja kiel ekzemple nun… mi tamen konservas pecon da feliĉo en mia koro… Eva: Pecon da… feliĉo? Ĉu? Mi tion ne komprenas… … Granda Lidja: Kara Eva, vera feliĉo estas io, kion neniu povas tutece depreni de ni... Eva: Mi ne komprenas vin. Mi amas vin, sed ne komprenas vin. Granda Lidja: Ho, karulino… Ĉu vi volas, ke mi rakontu al vi, kiel mi malkovris la ombrelon de feliĉo? Eva: Vi konfuzigas min, f-ino… Granda Lidja: Vidu, la ombrelon de feliĉo, mi ekkonis kiam mi estis 9 aŭ 10 jara… mi ne plu rememoras ekzakte la jaron kaj la lokon… ie, en iu urbo de la centra Eŭropo… eble en iu hotelo de Berno… eble aliloke… Ekde tiu tago, kiam mi volas, mi imagas min sub magia ombrelo helblua, kiel peco de serena ĉielo. Mi promenas tra la mondo, sub mia propra peceto da ĉielo. Kaj mi kapablas flugi pere de ĝi en alian lokon, en alian tempon… Kvazaŭ mi rabus la avaran tempon, deprenus de ĝi la ŝlositajn trezorojn… Eva: Trezorojn? Granda Lidja: Jes, mi rabas feliĉajn pasintajn momentojn, kiuj dormas en la trezorejo de la tempo. Sed ankaŭ estontajn karajn momentojn, kiujn mi esperas travivi iam… Ĉu vi volas provi? Pensu pri la magia ombrelo, kaj imagu iun vesperon, kiam vi estos plenkreska virino kaj troviĝos kune kun via edzo kaj infanoj apud la kameno, babilante trankvile kaj manĝante mielkuketojn… Eva: Ho! Pensi pri mielkuketoj! Mielkuketoj! (ŝi ridas) Granda Lidja: (ridas) Ĉu vi vidas? Ĝi funkcias! La magia ombrelo funkcias ankaŭ por vi! Via tuta vizaĝo radias feliĉon. Jes, jes… Tio estas tempo rabita, Eva… Feliĉo, kion oni ne povas depreni de vi...
(Daŭrigota)