XXII
"BONAN TAGON!" diris la eta princo.
"Bonan tagon!" diris la relŝanĝisto.
"Kion vi faras ĉi tie?" demandis la eta princo.
"Mi apartigas vojaĝantojn po kapoj da mil unuoj," diris la relŝanĝisto. "Mi ekspedas, jen dekstren, jen maldekstren, la trajnojn, kiuj forportas ilin. " Kaj lumanta rapidvagonaro, muĝanta kiel fulmotondro, tremigis la budon de la relŝanĝisto.
"Ili certe urĝiĝas," diris la eta princo. "Kion ili serĉas? " "Tion ne scias eĉ la lokomotivestro," respondis la relŝanĝisto. Kaj en la inversa direkto muĝis dua lumanta rapidvagonaro.
"Ĉu ili jam revenas?" demandis la eta princo.
"Ili ne estas la samaj," diris la relŝanĝisto. "Temas pri interŝanĝo. " "Ĉu ili ne estis kontentaj tie, kie ili estis? " "Oni neniam estas kontenta tie, kie oni estas," diris la relŝanĝisto. Kaj kiel fulmotondro muĝis tria lumanta rapidvagonaro.
"Ĉu ili postsekvas la unuajn vagonarojn?" demandis la eta princo.
"Ili postsekvas nenion ajn," diris la relŝanĝisto. "Ili tie dormas aŭ oscedas. Nur la infanoj platigas siajn nazojn sur la fenestroj. " "Nur la infanoj scias, kion ili serĉas," diris la eta princo. "Ili dediĉas tempon al pupo el ĉifonoj, kaj ĝi fariĝas tre grava, kaj se oni forprenas ĝin de ili, ili ploras..." "Ili havas fortunon," diris la relŝanĝisto.