×

Χρησιμοποιούμε cookies για να βελτιώσουμε τη λειτουργία του LingQ. Επισκέπτοντας τον ιστότοπο, συμφωνείς στην cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (4)

Virinoj en muziko (4)

Eleanor de Akvitanio, kiu estis nomata “la granda damo de la muziko de la XII jarcento”, estis reĝino de du rivalaj landoj, Francio kaj Anglio; estis patrino de du reĝoj, kaj ankaŭ avino de reĝo; partoprenis en la dua Krucmilito; ŝi estis grava parto de la politiko de sia tempo; ŝi ludis elstaran rolon en la tuta mezepoka socio kaj estis la iniciatinto de nova literaturo.

Eleanor de Akvitanio naskiĝis en Poitiers en la jaro 1122. Ŝi estis la unuenaskita filino de Vilhelmo la Xa de Akvitanio kaj Aenor de Châtellerault.

De sia patro ŝi ricevis instruon similan al tiatempa viro. Senatente, ke ŝi estis virino, li instruis ŝin pri legado, artoj, kaj uzado de armiloj. Krome, ŝi sciis plurajn lingvojn kaj studis matematikon kaj filozofion.

Ŝi estis la nepino de Vilhelmo la IXa de Akvitanio, Grafo de Poitiers, kiu estis la unua konata trobadoro.

Eleanor estis fascinita de sia avo, ŝi kutimis iri ĉasi kun li kaj de li lernis la arton de trobadoro, verki poemojn kaj versojn, kaj kanti akompanate de instrumentoj.

La patro heredigis al ŝi sian regnon: la Duklandon de Akvitanio, la tutan sudorienton de la aktuala Francio, vasta teritorio, kiu ampleksis ĝis la Pireneoj. Tiel Eleanor tre juna iĝis Dukino de Akvitanio, suvereno de prospera lando, riĉa je cerealoj kaj vino, kun kreskanta komerco.

La eniro de Eleanor en la historion okazis pere de sia geedziĝo al la baldaŭ estonta Reĝo de Francio, Ludoviko la 7ª. La geedziĝo estis, kompreneble politike aranĝita, tre avantaĝa por la franca krono, kiu akiris la riĉan Akvitanion kaj la prosperan Poitiers. Sed flanke de Ludoviko estis ama geedzeco, sento kiu ne estis reciproka.

Tiel la 15-jaraĝa Eleanor fariĝis Reĝino. Ŝi estis bela, ruĝharulino, inteligenta, sendependa, potenca, ambicia, kaj fervora amanto de la artoj.

Alveninte al Parizo, Eleanor revoluciis la francan kortegon, kaj la sobraj palacaj ĉirkaŭaĵoj rapide transformiĝis.

La pariza kortego estis aŭstera, senornama, tute malsama al tio, kion ŝi kutimis en sia junaĝo. Tamen tre baldaŭ ŝi renovigis la vivon de la kortego per novaj modoj alportitaj el la sudo koncerne vestojn kaj distraĵojn. Tio plej probable estis la komenco de la splendeco de la franca kortego kiu tiel fama estos poste.

Ŝi alvokis la kavalirojn, poetojn kaj trobadorojn de Akvitanio kaj Poitiers, kiuj ne laŭdis virajn militajn venkojn, sed kiuj sin dediĉis kanti al amo. La trobadoroj iris norden en Francio sub la influo de Eleanor kaj alportis stimulajn rakontojn kaj la subtilaĵojn de amo, al homoj okupiĝantaj pri ĉasado, milito kaj kun pli sobra sento.

La korteza amo alvenis kun okcitana lirika poezio. Ĉi tiu literatura koncepto praktikis ideologian kaj intelektan influon, pli profundan ol estis la magra kompreno de ĝi kiel nura ĝentila modo.

Ĝi estas prefere kultura movado, puriga, altruisma, kaj iom obseda "ama servo" de kavaliro al sinjorino, en kiu identiĝas aro da moralaj kaj materiaj perfektecoj. La amanto dediĉas sian ekziston kaj sian vivon al la idealigita amato.

Ĉi tiu literatura kaj kultura movado de la trobadoroj ekradikiĝis en la malfrua mezepoko, de la okcidenta Eŭropo. La okcitanaj poetoj, kiuj kantis al amo en sia provenza lingvo d'oc, pli kaj pli gajnis la animon de la kortega socio kaj de la trovistoj de la nordo, kiuj kantis en lingvo d'oil. La ideoj, kiujn ili diskutis kaj disvastigis influis la eŭropan kulturon de tiu momento. Eleanor estis muzo kaj mecenato de la trobadoroj kun grava kontribuo en la literaturo kaj artoj de sia tempo.

La eklezia hierarkio baldaŭ riproĉis ŝin pro sia sendependa kaj liberala sinteno. Aliflanke ŝi gajnis la malfavoron de kelkaj korteganoj proksimaj al reĝo, kiu per mensogoj kaj konspiroj levis la ĵaluzon de la juna monarko.

Fine, post 15 jaroj de geedzeco, kaj du filinoj, la reĝa paro eniris en krizon.

Ili ambaŭ estis meze de la dua Krucmilito, voje al la Sanktaj Landoj, kien Eleanor insistis akompani sian edzon. Post certa tempo en kiu la rilato inter ili ne pliboniĝis, la eklezio nuligis la geedzecon pro “tro proksima parenceco”.

Jam libera, Eleanor laboris pri la sekva celo, kiun ŝi konservis sekreta kaj por kiu ŝi decidis disiĝi. La 18-an de majo 1152, preskaŭ du monatojn post la nuligo de sia edziĝo al la Reĝo de Francio, Eleanor, Grafino de Poitiers kaj 30-jaraĝa Dukino de Akvitanio, edziniĝis al juna Henriko Plantagenet, 19-jara, grafo de Anjou , Duko de Normandio kaj aspiranto al la trono de Anglio, kun kiu ŝi havos ok infanojn.

Ĉar baldaŭ Henriko estos kronita kiel Henriko la II, Reĝo de Anglio, rezultis, ke la riĉa Akvitanio kaj la prospera Poitiers eskapis el la franca krono por fali en la brakojn de la rivalo, Anglio.

Eleanor fariĝis denove reĝino. Unue ĉio iris glate. La unuajn jarojn Henriko akceptis konsilojn de sia edzino, kvankam, konscia pri sia rolo, neniam donis al ŝi veran povon.

Eleanor estis akra, aŭtoritata, amanto de la politiko kaj ege ambicia, sed Henriko ankaŭ estis tia. Do la rilato inter ambaŭ ne iris sen diskutoj kaj alfrontoj.

Ŝi estis malmola, kuraĝa virino, kiu neniam timis kaj kiu ne hezitis rajdi senĉese tra sia teritorio. La moroj de tiuj tempoj postulis, ke ĉiu bona reĝo vojaĝu en siaj regadoj por plenumi justecon, solvi kverelojn kaj batali. Kaj Eleanor faris tion. Tiel ŝi gajnis la respekton de siaj regatoj. Supozeble tio pliigis ŝian legendon, ne nur kiel bela kaj inteligenta, sed ankaŭ batalema, senlacema, tiel, aŭ pli ol ŝia potenca edzo.

Rilate al la arta movado en la angla kortego, la trobadora kulturo ĉiam estis proksima al Eleanor. Estas multaj anekdotoj de dubinda fidindeco. Nur gravas, ke tiaj rakontoj pri scivolaj kaj frapaj eventoj en la vivo de la reĝino, ĉiam rilatas al ŝi kiel simbolo de kultura stimulo. Ŝi fariĝis unu el la modeloj idealigitaj de la popolo.

Nun en Eleanor de Akvitanio ne nur reliefiĝas ŝia kultura influo, sed ankaŭ la politika graveco de ŝia figuro en eŭropaj potencaj rilatoj.

La onidiroj pri amaj aferoj, oftaj en la franca kortego, ne ripetiĝis en la angla. Ĉi foje estis la reĝo, kiu neniam estis enamiĝinta al Eleanor, kiu publike elmontris sian adultan rilaton kun sinjorino konata kiel La bela Rosamunda.

Eleanor afliktita pro ĵaluzo, decidis retiriĝi al sia amata Poitiers. Tie denove brilis la jam rafinita kortego de Eleanor, kiu pleniĝis je la plej bonaj poetoj kaj muzikistoj de tiu tempo kaj iĝis gravega kultura fokuso. Ŝi faris tion en la kompanio de: sia plej amata filo, Leonkora Rikardo, kiu ankaŭ estis trobadoro, kiu komponis kaj kantis en la kortego siajn heroaĵojn en la krucmilitoj; María de Francio, aŭtoro de Lais; kaj sia pliaĝa filino María, grava personeco de la trobadora poezio kune al Aelis, la dua filino, kiun Eleanor havis kun Ludoviko la 7ª.

Tia estis la rafinita atmosfero, kiu decide influis la tutan literaturon de tiu epoko. Eleanor estis pasia pri arto kaj muziko, kaj ĉiam estis ĉirkaŭita de muzikistoj kaj poetoj. Ŝi promenigis siajn gustojn tra Eŭropo, kunportante stilojn de melodioj kaj dancoj, ĝentilaj amaj kantoj kaj literaturo. Tiel, kiel komponistino kaj kiel mecenato, ŝi estis esenca por tiu epoko. Tiu virino kun granda politika povo kaj havanta fortegan personecon, povis antaŭenigi novan muzikon kaj novan literaturon en la okcidenta Eŭropo de la XII jarcento.

Iu diris, ke la historio de virinoj ekbrilis de liberigo en tia XII jarcento kaj eble estas certe, ĉar estas la jarcento de Hildegard de Bingen, Eleanor de Akvitanio, Petronilla de Aragono, Herrada de Landsberg, Trotula de Salerno. Ankaŭ estas la jarcento de la disvastigo de la movado de la beginoj, de la trobadoroj kaj menestreloj. La jarcento de multaj virinoj silentigitaj de la humanistoj de la Renesanca Epoko kaj de la konservativaj historiistoj de la 19ª jarcento; de tiuj, kiuj 'elpensis' kaj disvastigis malluman kaj seriozan mezepokon. Jean Markale, prestiĝa mezepokisto diris: “Neniam estos sufiĉe emfaza la influo de Eleanor de Akvitanio pri la evoluo de la nordaj moroj, en la XIIa jarcento, kiam Francio estis nur iom pli ol teoria regno serĉanta sian personecon”.

Virinoj en muziko (4) Женщины в музыке (4)