V
ĈIUTAGE mi eksciis ion pri la planedo, lia foriro kaj lia vojaĝo. Tio okazis tute trankvile per hazardaj rimarkoj. Tiel la trian tagon mi ekkonis la dramon de la baobaboj.
Ankoraŭ ĉi foje tio okazis dank'al la ŝafeto, ĉar subite - kvazaŭ kaptita per grava dubo - la eta princo min demandis: "Ĉu vere ŝafoj manĝas arbustojn? " "Jes. Estas vere. " "Ha! Mi estas kontenta. " Mi ne komprenis, kial tiel multe gravas, ke ŝafoj manĝu arbustojn. Sed la eta princo aldonis:
"Sekve, ankoraŭ baobabojn ili manĝas - ĉu ne? " Mi atentigis la etan princon, ke baobaboj ne estas arbustoj, sed arboj grandaj kiel preĝejoj, kaj eĉ se li kunportus tutan aron da elefantoj, ili ope ne manĝus unu solan baobabon. La ideo pri elefantoj ridigis la etan princon:
"Estus necese meti ilin unuj sur la aliajn..."
Sed li saĝe rimarkis:
"Antaŭ ol fariĝi grandaj, la baobaboj unue estas malgrandaj..."
"Ĝuste! Sed kial do viaj ŝafoj manĝu la malgrandajn baobabojn? " Li respondis al mi: "Nu! Memkompreneble! ", kvazaŭ temus pri io tute evidenta. Kaj mi devis multe cerbumi por kompreni sola tiun problemon.
Kaj efektive, same kiel sur ĉiuj planedoj, bonaj kaj malbonaj herboj kreskis sur la planedo de la eta princo. Do: el bonaj semoj herboj kaj el malbonaj semoj malbonaj herboj. Sed la semoj estas nevideblaj. Ili dormas sekrete en la grundo, ĝis unu el ili ekhavas la kapricon vekiĝi. Ĝi tiam eltiriĝas kaj unue timeme direktas al la suno ravan sendanĝeran ŝoson. Se ĝi estas ŝoso de rafano aŭ roz-arbeto, oni povas lasi ĝin kreski, kiel ĝi volas. Sed se temas pri malbona planto, oni devas ĝin elradikigi tuj kiam oni rekonis ĝin.
Nu, sur la planedo de la eta princo estis teruraj semoj... baobaboj. La grundo de la planedo estis danĝere plena de ili. Se oni tro malfrue zorgas pri baobaboj, oni neniam plu povas forigi ĝin. Ĝi invadas la tutan planedon. Ĝi traboras ĝin per siaj radikoj. Kaj, se la planedo estas tro malgranda kaj la baobaboj tro multaj, ili krevigas ĝin...
"Tio estas demando pri disciplino," pli poste diris al mi la eta princo. "Kiam oni finis sian matenan tualetadon, oni devas zorge fari tiun de la planedo. Oni devas devigi sin regule eltiradi la baobabojn, tuj kiam oni distingis ilin de roz-arbetoj, al kiuj ili multe similas, kiam ili estas tre junaj. Tio estas tre teda, tamen tre facila laboro. " Kaj iun tagon li konsilis, ke mi penu fari pri tio belan desegnaĵon, por efektive enkapigi tion al la infanoj de mia planedo. "Se ili iam vojaĝos," li diris al mi, "tio eble utilos al ili. Iufoje oni povas prokrasti sian laboron kaj ne gravas. Sed, se temas pri baobaboj, ĉiam okazos katastrofo. Mi konis planedon, sur kiu loĝis mallaboremulo. Li malatentis tri arbustojn..."
Laŭ indikoj de la eta princo mi desegnis tiun planedon. Mi ne multe ŝatas paroli kun moralista tono. Sed la danĝero de la baobaboj estas tiom malmulte konata, kaj la riskoj por tiu, kiu vojeraras sur asteroido, tiel multe konsiderindaj, ke ĉi-foje mi escepte forlasas mian rezerviĝemon. Mi diras: "Infanoj! Atentu la baobabojn! " Por averti miajn amikojn pri tiu nekonata danĝero, kiu preskaŭ trafis ilin kaj min mem, mi tiom multe prizorgis tiun desegon. La leciono, kiun mi donis, multe valoris.
Eble vi demandos vin: "Kial en ĉi tiu libro ne estas aliaj desegnoj tiel grandiozaj, kiel la desegno de la baobaboj? ". La respondo ja estas simpla: Mi provis, sed mi ne povis sukcesi. Kiam mi desegnis la baobabojn, mi estis pelata de urĝosento.