X
LI TROVIĜIS en la regiono de asteroidoj 325, 326, 327, 328, 329 kaj 330. Li do unue vizitis ilin, por tie serĉi okupon kaj por kleriĝi.
La unua estis loĝata de reĝo. Ĉi tiu, vestita per purpuro kaj ermeno, sidis sur tre simpla, tamen majesta trono.
"Ha! Jen unu regato," ekkriis la reĝo, kiam li vidis la etan princon. "Kiel do li povas koni min? Li neniam vidis min! " Li ne sciis, ke por reĝoj de mondo estas tre simpla. Ĉiuj homoj estas regatoj.
"Alproksimiĝu, por ke mi vidu vin pli bone," diris al li la reĝo, tre fiera, ke li estas reĝo por iu. La eta princo serĉis per okuloj lokon por sidiĝi, sed la planedo estis tute obstrukcita per la belega ermena mantelo. Li do restis staranta kaj, ĉar li estis laca, oscedis.
"Oscedi antaŭ reĝo estas afero kontraŭ la etiketo," diris al li la monarko. "Mi malpermesas tion al vi. " "Mi ne povas min deteni," respondis la eta princo, tute konfuzita. "Mi faris longan vojaĝon, kaj mi ne dormis..." "Tiukaze," la reĝo diris, "mi ordonas al vi oscedi. Dum multaj jaroj mi vidis neniun oscedi. La oscedoj estas por mi kuriozaĵoj. Nu! Oscedu ankoraŭ! Tio ĉi estas ordono. " "Tio timigas min... Mi ne povas plu..." diris la eta princo ruĝiĝante. "Hm! Hm!" la reĝo respondis.
Sekve, mi... mi ordonas al vi jen oscedi, jen..." Li iom balbutis kaj ŝajnis ofendita.
La reĝo nepre volis, ke lia aŭtoritato estu respektata. Li ne toleris malobeadon. Li estis absoluta monarko. Sed, ĉar li estis tre bona, li donis saĝajn ordonojn.
"Se mi ordonus al iu generalo aliformiĝi en marbirdon kaj se tiu generalo ne obeus, la kulpo ne estus lia," li kutimis diri, "la kulpo estus mia. " "Ĉu mi rajtas sidiĝi?" timeme demandis la eta princo.
"Mi ordonas, ke vi sidiĝu," respondis la reĝo kaj majeste metis sur sin unu baskon de sia ermena mantelo. Sed la eta princo miris. La planedo estis malgrandega. Super kio do la reĝo povas reĝi?
"Via reĝa moŝto," li diris al li, "mi petas, pardonu, ke mi demandas vin..." "Mi ordonas, ke vi demandu min," rapide diris la reĝo. "Via reĝa moŝto...super kio vi reĝas? " "Super ĉio," respondis la reĝo grandioze simple. "Super ĉio? " La reĝo per diskreta gesto montris sian propran planedon, la aliajn planedojn kaj la stelojn.
"Super ĉio ĉi? " "Jes, super ĉio ĉi..." la reĝo respondis. Ĉar li estis ne nur absoluta, sed ankaŭ universala monarko.
"Ĉu do la steloj obeas vin? " "Tute certe," diris al li la reĝo. "Ili tuj obeas. Mi ne toleras malobeadon. " Tia povo admiregigis la etan princon. Se li mem havus ĝin, li povus ĉeesti en la sama tago ne kvardek kvar, sed sepdek du, eĉ cent aŭ ducent sunsubirojn, neniam devigata aliloki sian seĝon! Kaj, ĉar li sentis sin iom malgaja, memorigite pri sia malgranda forlasita planedo, li kuraĝiĝis peti favoron de la reĝo:
"Mi volus vidi sunsubirojn... Plezurigu min!... Ordonu al la suno subiri!... " "Se mi ordonus al iu generalo flugi de floro al floro same kiel papilio, aŭ verki tragedion, aŭ aliformiĝi en marbirdon, kaj se la generalo ne plenumus la ricevitan ordonon, kiu malpravus? Ĉu li aŭ mi? " "Vi," firme diris la eta princo. "Tute ĝuste. Oni devas postuli de ĉiu tion, kion li povas fari. La aŭtoritato unue baziĝas sur la saĝo. Se vi ordonos al via popolo sin ĵeti en la maron, ĝi ribelos. Mi havas la rajton postuli obeadon, ĉar miaj ordonoj estas saĝaj. " "Kaj mia sunsubiro?" rememorigis lin la eta princo, kiu, farinte demandon unufoje, neniam plu forgesis ĝin.
"Via sunsubiro vi havos. Mi ĝin postulos. Sed, pro mia scio pri la regarto, mi atendos, ĝis la kondiĉoj estos favoraj. " "Kiam tio okazos?" demandis la eta princo.
"Hm! Hm!" respondis al li la reĝo, kiu unue konsultis dikan kalendaron, "Hm! Hm! tio okazos ĉirkaŭ... ĉirkaŭ... tio estos hodiaŭ vespere ĉirkaŭ la sepa kaj kvardek minutoj! Kaj vi vidos kiel bone obeata mi estas. " La eta princo oscedis. Li bedaŭris sian maltrafitan sunsubiron. Kaj jam li iom enuis. "Mi havas plu nenion por fari ĉi tie," li diris al la reĝo. "Mi tuj foriros! " "Ne foriru! " respondis la reĝo, kiu tiel multe fieris havi regaton. "Ne foriru! Mi faros vin ministro! " "Ministro pri kio? " "Pri... justico! " "Sed estas neniu juĝota! " "Oni ne scias," diris la reĝo. "Mi ankoraŭ ne ĉirkaŭiris mian reĝlandon. Mi estas tre maljuna, mi ne havas lokon por kaleŝego, kaj piediri lacigas min. " "Ho! sed mi jam vidis," diris la princo, kiu kliniĝis por ankoraŭfoje rigardi al la alia flanko de la planedo. "Ankaŭ tie estas neniu..." "Do vi juĝos vin mem," respondis la reĝo. "Tio estas plej malfacila. Estas multe pli malfacile juĝi sin mem, ol juĝi la aliajn. Se vi sukcesos bone juĝi vin, tio signifos, ke vi estas vera saĝulo. " "Mi ĉie ajn povas min mem juĝi," diris la eta princo. "Mi por tio ne bezonas loĝi ĉi tie. " "Hm! Hm!" la reĝo diris. "Mi ja kredas ke ie sur mia planedo estas maljuna rato. Mi aŭdas ĝin dumnokte Vi povos juĝi tiun maljunan raton. De tempo al tempo vi kondamnos ĝin al morto. Tiel ĝia vivo dependos de via juĝo. Sed ĉiufoje vi amnestios ĝin, por ŝpari ĝin. Estas nur unu. " "Mi," respondis la eta princo, "ne ŝatas kondamni al morto, kaj mi pensas, ke mi tuj foriros. " "Ne," diris la reĝo. Sed la eta princo, fininte siajn preparojn, ne volis ĉagreni la maljunan monarkon:
"Se Via Reĝa Moŝto dezirus esti akurate obeata, Li povus doni al mi saĝan ordonon. Ekzemple, Li povus ordoni al mi foriri antaŭ pasos unu minuto. Ŝajnas al mi, ke la kondiĉoj estas favoraj..." Ĉar la reĝo nenion respondis, la eta princo unue hezitis kaj poste kun suspiro ekiris for.
"Mi nomumas vin mia ambasadoro," tiam rapide kriis la reĝo. Li surhavis mienon de grava aŭtoritatulo.
"La grandpersonoj certe estas strangaj," diris al si la eta princo dumvoje.