XIV
LA KVINA planedo estis tre kurioza. Ĝi estis la plej malgranda el ĉiuj. Tie estis ĝuste nur necesa spaco por loki unu stratlanternon kaj unu lanterniston. La eta princo ne sukcesis klarigi al si, por kio povas utili lanterno kaj lanternisto sur planedo sen domo kaj loĝantaro. Tamen li pensis:
"Povas esti, ke tiu viro estas stulta. Tamen li estas ia malplimulte, ol la reĝo, la malmodestulo, la negocisto kaj la ebriulo. Almenaŭ lia laboro havas sencon. Kiam li eklumigas sian lanternon, estas kvazaŭ li naskigus unu plian stelon - aŭ floron. Kiam li estingas sian lanternon, estas kvazaŭ la stelon aŭ la floron li endormigus. Bela okupo. Estas vere utila, ĉar estas bela! " Kiam li alvenis sur la planedon, li respekte salutis la lanterniston:
"Bonan tagon! Kial vi ĵus estingis vian lanternon? " "Estas laŭ ordono," respondis la lanternisto. "Bonan tagon!" "Kio estas ordono? " "Ĝi estas: mi devas estingi mian lanternon. Bonan vesperon! " Kaj li denove eklumigis ĝin.
"Sed kial vi ĵus denove eklumigis ĝin? " "Estas laŭ ordono," respondis la lanternisto. "Mi ne komprenas," diris la eta princo. "Estas nenio por kompreni," diris la lanternisto. "Ordono estas ordono. Bonan tagon!" Kaj li estingis sian lanternon.
Poste li viŝis sian frunton per ruĝe kvadratita naztuko.
"Terura okupo ĝi estas. En la pasinteco estis bone. Matene mi estingis, kaj vespere mi eklumigis. Mi havis la ceteron de la tago por ripozi kaj la ceteron de la nokto por dormi. " "Kaj ĉu de tiam la ordono estis ŝanĝita? " "La ordono ne estis ŝanĝita," diris la lanternisto. "Ja precize pro tio ĝi estas terura. De jaro al jaro la planedo ĉiam pli kaj pli rapide turniĝis, sed la ordono neniam ŝanĝiĝis! " "Kaj kio do?" diris la eta princo.
"Do, ĉar nun ĝi turniĝas po unu fojo ĉiuminute, mi ne havas plu eĉ sekundon por paŭzi. Mi eklumigas kaj estingas po unu fojo ĉiuminute! " "Tio estas vere stranga! La tago ĉe vi daŭras unu minuton! " "Tio tute ne estas stranga!" diris la lanternisto.
"Ni konversaciis jam unu monaton. " "Unu monaton? " "Jes. Tridek minutoj estas tridek tagoj! Bonan vesperon!" Kaj li denove eklumigis sian lanternon.
La eta princo rigardis lin kaj ekamis tiun lanterniston tiel fidelan al la ordono, kiun li ricevis. Li rememoris pri la sunsubiroj, kiujn li mem iam provis vidi, alilokante sian seĝon. Li volis helpi al sia amiko:
"Aŭskultu!... Mi konas metodon, per kiu vi povos ripozi, kiam vi volas..." "Mi ĉiam volas," diris la lanternisto. Ĉar oni povas esti samtempe kaj fidela kaj mallaborema.
La eta princo daŭrigis:
"Via planedo estas tiel malgranda, ke vi povas ĉirkaŭiri ĝin per tri paŝegoj. Vi nur devas malrapide paŝi por ĉiam resti sub la suno. Kiam vi volos ripozi, vi paŝos..., kaj la tago daŭros tiel longe, kiel vi volos. " "Tio ne tro helpos al mi," diris la lanternisto. "Ĉar pli ol kion ajn alian en vivo mi ŝatas dormi. " "Malbonŝance," diris la eta princo. "Malbonŝance," diris la lanternisto. "Bonan tagon!" Kaj li estingis sian lanternon.
"Tiu ĉi," pensis la eta princo daŭrigante sian vojaĝon, "estus malestimata de ĉiuj aliaj: la reĝo, la malmodestulo, la ebriulo kaj la negocisto. Tamen li estas la sola, kiu ne ŝajnas al mi ridinda. Eble, ĉar li okupiĝas pri io alia, ol pri si mem. " Li suspiris pro bedaŭro kaj pensis:
"Tiu estas la sola, kun kiu mi povus amikiĝi. Sed lia planedo estas vere tro malgranda. Sur ĝi ne estas spaco por du personoj..." La eta princo ne kuraĝis konfesi al si mem, ke li ŝatis tiun ĉi benitan planedon precipe pro la mil kvarcent kvardek sunsubiroj en ĉiu tago.