×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Nekredeble, ni povas funkcii sen tio

Nekredeble, ni povas funkcii sen tio

Ĉiu bone scias en kiu stranga situacio homoj preskaŭ en la tuta mondo nun devas vivi. La tagoj pasas, kaj ni kolektas novajn spertojn, ni ŝanĝas niajn ĝisnunajn kondutojn kaj kutimojn, ni ĉiam pli aprecas preskaŭ ĉion, kio estis ebla antaŭ tiu nuna stranga tempo.

Tiu ĉi tempo komenciĝis per timetoj, ke povos manki nutraĵo. Do homoj faris rezervojn. Malgraŭ ĉio, ĝis nun nenio mankas en vendejoj. Pro diversaj limigoj homoj butikumas multe pli malofte kaj ne estas problemo aĉeti ĉion sen la neceso stari en longa vico de klientoj. Varoj sufiĉas, homoj estas trankvilaj kaj danke al malpli ofta aĉetado ĉiuj ŝparas multe da tempo kaj benzino por aŭtomobiloj. Cetere neatendite montriĝis, ke benzino kaj dizeloleo estas multe malplikostaj.

Montriĝas ankaŭ, ke ĉiutaga aĉetado tute ne estas necesa, kvankam glaciŝrankoj kaj frostujoj pro tio iom pli laciĝas. Multaj vendejoj pro tio povas labori pli malmulte kaj fermiĝas ofte pli frue ol iam. Kiam klientoj aĉetas malpli ofte, ili aĉetas pli multe ĉiufoje. Multaj homoj rezignis pri ĉiutaga vizitado de sia ŝatata bakejo - ili aĉetas panon por kelkaj laŭvicaj tagoj, frostigas panbulojn kaj vivas kiel antaŭe.

Pluraj firmaoj ebligis al siaj laboristoj labori hejme. Ĉi-kaze tiuj firmaoj ŝparas monon, ĉar se komputilo de laboristo staras en privata loĝejo, ili ne devas pagi la uzon de energio pro tio kaj krome pro la uzo de kafaparatoj volonte uzataj dum laborhoroj. Laboristoj laŭvice ne devas translokiĝi ĉiutage al sia laborloko. Pro diversaj organizaj kialoj kaj por limigi internan interkomunikadon firmaoj ofte mallongigis la labortempon al siaj dungitoj. Montriĝis, ke plej ofte firmao funkcias preskaŭ normale, malgraŭ ke la labora tago ne estas plendimensia.

Homoj strange scipovas adaptiĝi en ĉiu situacio. Rezulte de malfacilaĵoj aŭ danĝero la homo scipovas rezigni pri senbezonaj alkutimiĝoj, okupoj aŭ plezuroj, elektante nur tion, kio vere estas necesa kaj utila, la homo estas preta ŝpari kaj eĉ malpli multe manĝas. Perdante eĉ parton de sia libereco, homoj komencas rimarki valorojn ĝis nun por ili nevideblajn, kiuj valoroj estis ja io tute normala, certa pli frue. Aliflanke ricevinte pli multe da tempo homoj ĝojas, kaj ĝuas la tempon, pasigas liberajn momentojn kiel eble plej utile.

Eble ĝuste nun, dum certa malakcelo alvenis tempo por iom pripensi la pasintecon, reorganizi sian vivon kaj fari planojn por iom nekonata estonteco? Ankaŭ de ni dependas, kiel tiu estonteco aspektos. Ni estu gardemaj kaj kiel ĉiam bonaj por la aliaj.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

Nekredeble, ni povas funkcii sen tio incredibly|||function|| Incredibly, we can function without it Incrivelmente, podemos funcionar sem ele

Ĉiu bone scias en kiu stranga situacio homoj preskaŭ en la tuta mondo nun devas vivi. ||||||situation|||||||||live Everyone knows well in what strange situation people almost all over the world now have to live. La tagoj pasas, kaj ni kolektas novajn spertojn, ni ŝanĝas niajn ĝisnunajn kondutojn kaj kutimojn, ni ĉiam pli aprecas preskaŭ ĉion, kio estis ebla antaŭ tiu nuna stranga tempo. ||passes|||collect||||||up to now|behaviors||habits||||appreciate||everything|||possible|||current|| The days pass, and we collect new experiences, we change our current behaviors and habits, and we appreciate more and more almost everything that was possible before this current strange time.

Tiu ĉi tempo komenciĝis per timetoj, ke povos manki nutraĵo. |||began||fears|||be lacking| This time began with fears that there might be a lack of food. Do homoj faris rezervojn. |||reservations So people made reservations. Malgraŭ ĉio, ĝis nun nenio mankas en vendejoj. despite||||nothing|||stores Despite everything, so far nothing is lacking in stores. Pro diversaj limigoj homoj butikumas multe pli malofte kaj ne estas problemo aĉeti ĉion sen la neceso stari en longa vico de klientoj. ||limitations||shop|||||||a problem|buy|everything||||standing|||line||customers Due to various restrictions, people shop much less frequently and there is no problem buying everything without the need to stand in a long line of customers. Из-за различных ограничений люди делают покупки гораздо реже, и купить все без необходимости стоять в длинной очереди покупателей не проблема. Varoj sufiĉas, homoj estas trankvilaj kaj danke al malpli ofta aĉetado ĉiuj ŝparas multe da tempo kaj benzino por aŭtomobiloj. goods|is sufficient||||||||frequent|shopping|||||||gasoline||cars Goods are sufficient, people are calm, and thanks to less frequent shopping, everyone saves a lot of time and gasoline for cars. Товаров достаточно, люди спокойны, а благодаря менее частым покупкам все экономят много времени и бензина на автомобили. Cetere neatendite montriĝis, ke benzino kaj dizeloleo estas multe malplikostaj. ||||||diesel oil|||cheaper Moreover, unexpectedly it turned out that gasoline and diesel oil are much cheaper.

Montriĝas ankaŭ, ke ĉiutaga aĉetado tute ne estas necesa, kvankam glaciŝrankoj kaj frostujoj pro tio iom pli laciĝas. ||||||||necessary||||freezers|||||gets tired It also turns out that daily shopping is not necessary at all, although freezers and freezers are a bit more tiring because of this. Multaj vendejoj pro tio povas labori pli malmulte kaj fermiĝas ofte pli frue ol iam. |||||||||close|||earlier|| Many stores because of this can work less and often close earlier than ever. Kiam klientoj aĉetas malpli ofte, ili aĉetas pli multe ĉiufoje. ||buy||||buy||| When customers buy less often, they buy more each time. Multaj homoj rezignis pri ĉiutaga vizitado de sia ŝatata bakejo - ili aĉetas panon por kelkaj laŭvicaj tagoj, frostigas panbulojn kaj vivas kiel antaŭe. ||gave up|||||||bakery||buy|bread|||consecutive||freezes|buns||live|| Many people have given up on daily visits to their favorite bakery - they buy bread for several consecutive days, freeze bread rolls, and live as before.

Pluraj firmaoj ebligis al siaj laboristoj labori hejme. ||enabled||||| Several companies have allowed their employees to work from home. Ĉi-kaze tiuj firmaoj ŝparas monon, ĉar se komputilo de laboristo staras en privata loĝejo, ili ne devas pagi la uzon de energio pro tio kaj krome pro la uzo de kafaparatoj volonte uzataj dum laborhoroj. |case||||money||||||is standing||private|||||||use||energy|||||||use||coffee machines|willingly|||working hour In this case, those companies save money because if an employee's computer is located in a private residence, they do not have to pay for energy usage due to that, and additionally for the use of coffee machines willingly used during working hours. Laboristoj laŭvice ne devas translokiĝi ĉiutage al sia laborloko. ||||relocate||||workplace Employees do not have to commute to their workplace every day. Pro diversaj organizaj kialoj kaj por limigi internan interkomunikadon firmaoj ofte mallongigis la labortempon al siaj dungitoj. |||reasons|||limiting|internal||||shortened||working hours||| For various organizational reasons and to limit internal intercommunication firms have often shortened the working hours to their employees. Montriĝis, ke plej ofte firmao funkcias preskaŭ normale, malgraŭ ke la labora tago ne estas plendimensia. |||||functions||normally||||||||full-dimensional It turned out that most often a company operates almost normally, even though the working day is not full-fledged.

Homoj strange scipovas adaptiĝi en ĉiu situacio. |strangely|||||situation People strangely know how to adapt to any situation. Rezulte de malfacilaĵoj aŭ danĝero la homo scipovas rezigni pri senbezonaj alkutimiĝoj, okupoj aŭ plezuroj, elektante nur tion, kio vere estas necesa kaj utila, la homo estas preta ŝpari kaj eĉ malpli multe manĝas. as a result||difficulties||danger||||to resign|||habits|||pleasures|choosing||||||necessary||useful||||ready|to save|||||eats As a result of difficulties or danger, a person knows how to give up unnecessary habits, occupations, or pleasures, choosing only what is truly necessary and useful; a person is ready to save and even eats less. Perdante eĉ parton de sia libereco, homoj komencas rimarki valorojn ĝis nun por ili nevideblajn, kiuj valoroj estis ja io tute normala, certa pli frue. losing||a part|||||begin|to notice|values|||||invisible||values|||something||normal|||earlier By losing even part of their freedom, people begin to notice values that were until now invisible to them, which values were indeed something completely normal, certainly earlier. Aliflanke ricevinte pli multe da tempo homoj ĝojas, kaj ĝuas la tempon, pasigas liberajn momentojn kiel eble plej utile. |receiving||||||are happy||enjoy||||free|moments||||usefully On the other hand having received more time people rejoice, and enjoy the time, spend free moments as usefully as possible.

Eble ĝuste nun, dum certa malakcelo alvenis tempo por iom pripensi la pasintecon, reorganizi sian vivon kaj fari planojn por iom nekonata estonteco? |||during||||||a little|to consider||the past|reorganize|||||plans||||future Maybe right now, during a certain setback, it’s time to reflect a little on the past, reorganize his life, and make plans for a somewhat unknown future? Ankaŭ de ni dependas, kiel tiu estonteco aspektos. |||||||will look It also depends on us how that future will look. Ni estu gardemaj kaj kiel ĉiam bonaj por la aliaj. ||careful||||||| Let us be cautious and as always good to others.