×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2020, Teruraspekta ŝtono

Teruraspekta ŝtono

Staris ĉi tie proksime iam impona kastelo, kaj la sinjoro de tiu kastelo estis riĉa kaj potenca viro. Li havis duonfilinon, senpatrinan, sed ĉarman kaj belan kiel mateno. La junulinon amis junulo, sed la junulon kaj la junulinon malamis la terura mastro de la kastelo, en kies koro ne estis loko por amo. Sed ankaŭ la filino amis la noblan junulon; kaj ili ofte renkontiĝis sur ĉi tiu resonanta erikejo, kaj ĝuste ĉe tiu ŝtono estis ilia renkontejo. Sed la patro sciiĝis pri la sekreta ligo de la gejunuloj kaj li diris foje en la orelon de la junulino teruran ĵuron.

„Mia filino,“ li diris, „gardu vin, ke mi ne trovu vin en ĉirkaŭpreno en nokto de arbaro. Sciu, ke mia glavo tu vin edzinigos al sanga morto. Tion mi promesas kaj sankte ĵuras.“ Tiel li diris, kaj la junu​​lino teruriĝis aŭdinte la ĵuron. Tamen ŝi ne forgesis la amikon de sia koro, kaj pli arda fariĝis ŝia amo.

Estis kvieta somernokto; venis en la bruston de la junulino antaŭsento, ke la junulo iras sur la erikejo, atendante sian karulinon. Fine, kiam ŝi kredis, ke ĉiuj en la kastelo jam kuŝas en profunda dormo, ŝi ekiris, volvinte sin per vasta, maldika ŝalo, al sia amrenkonto, kaŝiris kvazaŭ ombro eksteren, malaperis baldaŭ en la sino de la arbaro, kaj la blua ŝalo ekflirtis foje en la rosa densejo. Sed ne ĉiuj en la kastelo dormis, ĉar ĉe la fenestro de la kastelo staris la sinjoro mem, observante la junulinon, kiu foriris simile al nokta fantomo. Tiam li zonis al sia flanko la glavon, kaptis lancon per la mano kaj rapidis eksteren, malaperis en arbaro post la junulino. Sangon soifanta rabobesto tiam persekutis mildokulan ŝafidinon.

Sed supren sur la erikejon rapidis la spireganta knabino kaj renkontis sian amikon tie, ĉe la griza ŝtono. Tie ili staris ame ĉirkaŭprenante unu la alian, flustrante vortojn de amo en feliĉa momento. Ili ne plu staris sur la tera grundo ĉi tie, sed iliaj animoj migris sur florherbejoj de la ĉielo. - Pasis tiel kelkaj momentoj, kaj subite aperis la terura sinjoro de la kastelo, puŝis la akran lancon en la maldekstran flankon de la junulino tiel ke ĝia pinto eliĝis el la dekstra flanko de la junulo, kaj tiamaniere li kunligis ilin en morto. Ili falis kontraŭ la ŝtonon, kaj en unu rivereto fluis ilia sango sur la erikejo, ruĝigante la vangojn de la erikfloroj. Tie, kunligitaj per ŝtala ligilo ili sidis sur ŝtona sidejo, senvortaj, sed ĉiam ame ĉirkaŭprenante unu la alian.

Kaj belege, kvazaŭ kvar oraj steloj, brilis iliaj okuloj kontraŭ la potenca mastro de la kastelo, kiu konsternite rigardis la mirindan, trankvilan scenon en la faŭko de la morto. Subite estiĝis fulmotondra vetero, la ĉielo flagris kaj tondris, sed en la blua flamo de la ekbriloj la okuloj de la gejunuloj lumis feliĉege, kiel kvar kandeloj en salono ĉiela en sankta aero lumas. Ĉi tion rigardis la mortiginto, kiam la kolero de la supera alto furiozis sur kaj ĉirkaŭ li. Forte alparolis lian animon la belege estingiĝantaj okuloj de la gejunuloj, ilia torente fluanta sango forte parolis la tondranta ĉielo. Li sentis emocion, unuafojan emocion, kiam li kun pento malvarma kaj nigra en la koro rigardis la mirindajn okulojn de la mortantoj, okulojn, kiuj ĉiam, senĉese kun rideto direktiĝis al li. Lia koro teruriĝis kaj tremis, kiam la fulmoj eklumis kaj la universo bruegis, kaj de ĉiuj flankoj ĵetiĝis sur lin spiritoj de teruro. Senlima ekscito okupis lian animon.

Li rigardis ankoraŭ unu fojon la gejunulojn; sed tie ĉiam la samaj brilantaj okuloj, kvankam jam estingiĝantaj, rigardis ridete al li. Tiam li metis kruce siajn brakojn kaj komencis kvazaŭ per glaciiĝinta okulo fikse rigardi al la oriento, kaj tiel li staris longe muta en la malluma nokto. Sed fine li subite levis sian bruston alten kaj eligis longan krion, longan kaj timige fortan, kiu tondrante ruliĝis ĉirkaŭe en la regiono. Ree li staris muta momenton, dum kiu li aŭskultis zorge kaj longe, ĝis la eĥo de lia krio mallaŭtiĝis en la sino de la plej malproksima altaĵo. Kaj kiam ĉi tio estis okazinta, li ree, ankoraŭ fikse rigardante al la oriento, kriis terure, kaj longe ruliĝis la eĥo, kies kuradon de monto al monto li aŭskultis kun atento. Sed fine mortis la malproksima, tremanta voĉo, la fulmado ripozis kaj estingiĝantaj estis la brilantaj okuloj de la gejunuloj; nur peza pluvo ĝemis en la arbaro. Tiam, kvazaŭ subite vekiĝinta el dormo, la sinjoro de la kastelo ektiris sian glavon el la ingo, trapikis sian bruston kaj falis al la piedoj de la gejunuloj. Kaj la ĉielo fulmis ankoraŭ, fulmis kaj tondris, sed baldaŭ regis ĉie silento.

Mateno venis, kaj oni trovis la mortintojn sur la erikejo ĉe la griza ŝtono; oni forportis ilin kaj pretigis por ili lokon unu apud la alia en tombo. Sed en la ŝtono oni vidis poste iliajn bildojn; kaj videblaj tie estis du gejunuloj ĉirkaŭprenantaj unu la alian, kaj sub ili surgenue severa, barba viro. Kaj kvar mirindaj butonoj, kvazaŭ kvar oraj steloj, en la flanko de la ŝtono brilas kaj nokte kaj tage, rememorigante pri la belege estingiĝintaj okuloj de la geamantoj. Kaj sago de fulmo, kiel rakonto diras, desegnis ĉe sia ekbrilo, sur la ŝtono ĉi tiujn bildojn. Kaj kiel en ĉi tiu bildo sidas la junulo kaj la junulino feliĉaj sur seĝoj en la supera alto; kaj kiel la viro tie rampas, la antaŭa sinjoro de la kastelo kuŝas en varmega aero sur la punlito. Kaj kiam sonas la sonorilegoj de la turo, li akrigas sian aŭdon, aŭskultante eĥon el la ŝtono. Iam tamen el la ŝtono aŭdiĝos mirinde milda kaj ĝoja voĉo, kaj tiam estos veninta al la viro momento de repaciĝo kaj savo, sed proksima estos tiam la momento de la tuta mondo. Kaj tial la popolo ĉiam aŭskultas kun granda maltrankvilo eĥon el la ŝtono, kiam la sonorilegoj sonas. Ili volus, ke la repaciĝa tago por la viro aperu, sed ili memoras kun teruro la juĝomomenton de la mondo.

Tio estis la historio, kiun Aapo rakontis al siaj fratoj sur la erikejo Sonnimäki.


Teruraspekta ŝtono A terrible looking stone Ужасно выглядящий камень

Staris ĉi tie proksime iam impona kastelo, kaj la sinjoro de tiu kastelo estis riĉa kaj potenca viro. Standing near here was once an imposing castle, and the lord of that castle was a rich and powerful man. Li havis duonfilinon, senpatrinan, sed ĉarman kaj belan kiel mateno. He had a stepdaughter, a motherless, but charming and beautiful as a morning. La junulinon amis junulo, sed la junulon kaj la junulinon malamis la terura mastro de la kastelo, en kies koro ne estis loko por amo. The girl was loved by a young man, but the young man and the girl were hated by the terrible master of the castle, in whose heart there was no place for love. Sed ankaŭ la filino amis la noblan junulon; kaj ili ofte renkontiĝis sur ĉi tiu resonanta erikejo, kaj ĝuste ĉe tiu ŝtono estis ilia renkontejo. But the daughter also loved the noble young man; and they often met on this resounding moor, and right at that stone was their meeting-place. Sed la patro sciiĝis pri la sekreta ligo de la gejunuloj kaj li diris foje en la orelon de la junulino teruran ĵuron. But the father learned of the young men's secret connection, and he once said a terrible oath in the girl's ear.

„Mia filino,“ li diris, „gardu vin, ke mi ne trovu vin en ĉirkaŭpreno en nokto de arbaro. "My daughter," he said, "beware lest I find you in an embrace on a forest night. Sciu, ke mia glavo tu vin edzinigos al sanga morto. Know that my sword will marry you to bloody death. Tion mi promesas kaj sankte ĵuras.“ Tiel li diris, kaj la junu​​lino teruriĝis aŭdinte la ĵuron. I promise, and I swear holy. ”So he said, and the young girl was horrified to hear the oath. Tamen ŝi ne forgesis la amikon de sia koro, kaj pli arda fariĝis ŝia amo.

Estis kvieta somernokto; venis en la bruston de la junulino antaŭsento, ke la junulo iras sur la erikejo, atendante sian karulinon. It was a quiet summer night; came into the girl's bosom a premonition that the young man was going on the moor, waiting for his sweetheart. Fine, kiam ŝi kredis, ke ĉiuj en la kastelo jam kuŝas en profunda dormo, ŝi ekiris, volvinte sin per vasta, maldika ŝalo, al sia amrenkonto, kaŝiris kvazaŭ ombro eksteren, malaperis baldaŭ en la sino de la arbaro, kaj la blua ŝalo ekflirtis foje en la rosa densejo. At last, when she thought that everyone in the castle was already fast asleep, she set off, wrapping herself in a wide, thin shawl, to meet her love, hid like a shadow outside, soon disappeared into the bosom of the forest, and the blue shawl flirted once in the rose thicket. Sed ne ĉiuj en la kastelo dormis, ĉar ĉe la fenestro de la kastelo staris la sinjoro mem, observante la junulinon, kiu foriris simile al nokta fantomo. But not everyone in the castle slept, for at the window of the castle stood the lord himself, watching the girl who had gone away like a ghost of a night. Tiam li zonis al sia flanko la glavon, kaptis lancon per la mano kaj rapidis eksteren, malaperis en arbaro post la junulino. Then he drew his sword to his side, seized a spear in his hand, and hurried out, and disappeared into the woods after the girl. Sangon soifanta rabobesto tiam persekutis mildokulan ŝafidinon. A bloodthirsty predator then chased a gentle-eyed lamb.

Sed supren sur la erikejon rapidis la spireganta knabino kaj renkontis sian amikon tie, ĉe la griza ŝtono. But up on the moor the panting girl hurried and met her friend there, at the gray stone. Tie ili staris ame ĉirkaŭprenante unu la alian, flustrante vortojn de amo en feliĉa momento. There they stood lovingly embracing each other, whispering words of love in a happy moment. Ili ne plu staris sur la tera grundo ĉi tie, sed iliaj animoj migris sur florherbejoj de la ĉielo. They no longer stood on the earthly ground here, but their souls migrated on flower meadows of heaven. - Pasis tiel kelkaj momentoj, kaj subite aperis la terura sinjoro de la kastelo, puŝis la akran lancon en la maldekstran flankon de la junulino tiel ke ĝia pinto eliĝis el la dekstra flanko de la junulo, kaj tiamaniere li kunligis ilin en morto. 'A few moments passed, and suddenly the terrible lord of the castle appeared, thrusting the sharp spear into the girl's left side so that its point came out of the young man's right side, and thus he tied them together in death. Ili falis kontraŭ la ŝtonon, kaj en unu rivereto fluis ilia sango sur la erikejo, ruĝigante la vangojn de la erikfloroj. They fell against the stone, and in one stream their blood flowed on the moor, reddening the cheeks of the heather flowers. Tie, kunligitaj per ŝtala ligilo ili sidis sur ŝtona sidejo, senvortaj, sed ĉiam ame ĉirkaŭprenante unu la alian. There, bound by a steel link, they sat on a stone seat, speechless, but always lovingly embracing each other.

Kaj belege, kvazaŭ kvar oraj steloj, brilis iliaj okuloj kontraŭ la potenca mastro de la kastelo, kiu konsternite rigardis la mirindan, trankvilan scenon en la faŭko de la morto. And beautifully, like four golden stars, their eyes shone against the mighty master of the castle, who gazed in consternation at the marvelous, quiet scene in the mouth of death. Subite estiĝis fulmotondra vetero, la ĉielo flagris kaj tondris, sed en la blua flamo de la ekbriloj la okuloj de la gejunuloj lumis feliĉege, kiel kvar kandeloj en salono ĉiela en sankta aero lumas. Suddenly there was a thunderstorm, the sky flickered and thundered, but in the blue flame of the flashes the eyes of the youth shone with joy, like four candles in a hall heavenly in holy air. Ĉi tion rigardis la mortiginto, kiam la kolero de la supera alto furiozis sur kaj ĉirkaŭ li. This was watched by the murderer as the wrath of the higher height raged on and around him. Forte alparolis lian animon la belege estingiĝantaj okuloj de la gejunuloj, ilia torente fluanta sango forte parolis la tondranta ĉielo. The beautifully extinguishing eyes of the young men spoke loudly to his soul, their torrenting blood spoke loudly in the thundering sky. Li sentis emocion, unuafojan emocion, kiam li kun pento malvarma kaj nigra en la koro rigardis la mirindajn okulojn de la mortantoj, okulojn, kiuj ĉiam, senĉese kun rideto direktiĝis al li. He felt an emotion, an emotion for the first time, when, with a cold and black remorse in his heart, he looked into the wonderful eyes of the dying, eyes that always, with a smile, were always directed at him. Lia koro teruriĝis kaj tremis, kiam la fulmoj eklumis kaj la universo bruegis, kaj de ĉiuj flankoj ĵetiĝis sur lin spiritoj de teruro. His heart trembled and trembled as the lightning flashed and the universe roared, and spirits of terror were hurled at him from all sides. Senlima ekscito okupis lian animon. Unlimited excitement occupied his soul.

Li rigardis ankoraŭ unu fojon la gejunulojn; sed tie ĉiam la samaj brilantaj okuloj, kvankam jam estingiĝantaj, rigardis ridete al li. He looked at the young men once more; but there always the same shining eyes, though already extinguished, looked at him with a smile. Tiam li metis kruce siajn brakojn kaj komencis kvazaŭ per glaciiĝinta okulo fikse rigardi al la oriento, kaj tiel li staris longe muta en la malluma nokto. Then he put his arms crossed and began, as if with a frozen eye, to stare east, and so he stood for a long time silent in the dark night. Sed fine li subite levis sian bruston alten kaj eligis longan krion, longan kaj timige fortan, kiu tondrante ruliĝis ĉirkaŭe en la regiono. But at last he suddenly raised his breast high and let out a long cry, long and frighteningly loud, which thundered round and round in the region. Ree li staris muta momenton, dum kiu li aŭskultis zorge kaj longe, ĝis la eĥo de lia krio mallaŭtiĝis en la sino de la plej malproksima altaĵo. Again he stood for a silent moment, during which he listened intently and for a long time, until the echo of his cry subsided in the bosom of the farthest hill. Kaj kiam ĉi tio estis okazinta, li ree, ankoraŭ fikse rigardante al la oriento, kriis terure, kaj longe ruliĝis la eĥo, kies kuradon de monto al monto li aŭskultis kun atento. And when this had happened, he again, still staring to the east, cried out terribly, and for a long time the echo rolled, whose running from mountain to mountain he listened intently. Sed fine mortis la malproksima, tremanta voĉo, la fulmado ripozis kaj estingiĝantaj estis la brilantaj okuloj de la gejunuloj; nur peza pluvo ĝemis en la arbaro. But at last the distant, trembling voice died, the lightning rested, and the shining eyes of the young men were extinguished; only heavy rain sighed in the forest. Tiam, kvazaŭ subite vekiĝinta el dormo, la sinjoro de la kastelo ektiris sian glavon el la ingo, trapikis sian bruston kaj falis al la piedoj de la gejunuloj. Then, as if suddenly awakened from sleep, the lord of the castle drew his sword from its sheath, pierced his breast, and fell at the feet of the young men. Kaj la ĉielo fulmis ankoraŭ, fulmis kaj tondris, sed baldaŭ regis ĉie silento. And the sky still flashed, flashed and thundered, but soon silence reigned everywhere.

Mateno venis, kaj oni trovis la mortintojn sur la erikejo ĉe la griza ŝtono; oni forportis ilin kaj pretigis por ili lokon unu apud la alia en tombo. Morning came, and the dead were found on the moor by the gray stone; they were taken away, and a place was prepared for them in the tomb. Sed en la ŝtono oni vidis poste iliajn bildojn; kaj videblaj tie estis du gejunuloj ĉirkaŭprenantaj unu la alian, kaj sub ili surgenue severa, barba viro. But in the stone their pictures were seen later; and visible there were two young men embracing each other, and below them on their knees a stern, bearded man. Kaj kvar mirindaj butonoj, kvazaŭ kvar oraj steloj, en la flanko de la ŝtono brilas kaj nokte kaj tage, rememorigante pri la belege estingiĝintaj okuloj de la geamantoj. And four wonderful buttons, like four golden stars, on the side of the stone shine both night and day, reminiscent of the beautifully extinguished eyes of the lovers. Kaj sago de fulmo, kiel rakonto diras, desegnis ĉe sia ekbrilo, sur la ŝtono ĉi tiujn bildojn. And an arrow of lightning, as a story goes, drew these images at its flash, on the stone. Kaj kiel en ĉi tiu bildo sidas la junulo kaj la junulino feliĉaj sur seĝoj en la supera alto; kaj kiel la viro tie rampas, la antaŭa sinjoro de la kastelo kuŝas en varmega aero sur la punlito. And as in this picture the young man and the young woman sit happily on chairs in the highest height; and as the man crawls there, the former lord of the castle lies in hot air on the bed of punishment. Kaj kiam sonas la sonorilegoj de la turo, li akrigas sian aŭdon, aŭskultante eĥon el la ŝtono. And when the bells of the tower ring, he sharpens his hearing, listening to an echo from the stone. Iam tamen el la ŝtono aŭdiĝos mirinde milda kaj ĝoja voĉo, kaj tiam estos veninta al la viro momento de repaciĝo kaj savo, sed proksima estos tiam la momento de la tuta mondo. Someday, however, a wonderfully gentle and joyful voice will be heard from the stone, and then a moment of reconciliation and salvation will have come to man, but the moment of the whole world will be near. Kaj tial la popolo ĉiam aŭskultas kun granda maltrankvilo eĥon el la ŝtono, kiam la sonorilegoj sonas. And so the people always listen with great anxiety to an echo from the stone when the bells ring. Ili volus, ke la repaciĝa tago por la viro aperu, sed ili memoras kun teruro la juĝomomenton de la mondo. They would like the day of reconciliation for man to appear, but they remember with terror the moment of judgment of the world.

Tio estis la historio, kiun Aapo rakontis al siaj fratoj sur la erikejo Sonnimäki. That was the story Aapo told his brothers on the Sonnimäki moor.