×

Usamos cookies para ayudar a mejorar LingQ. Al visitar este sitio, aceptas nuestras politicas de cookie.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.16. Familiariĝi kun lingvo

2013.08.16. Familiariĝi kun lingvo

Familiariĝi kun lingvo

En Aŭstrio la angla lingvo estas instruata ekde la unua klaso de la bazlernejo. Tamen ne temas pri vera instruado, sed pri unuaj paŝoj por konatigi tiun lingvon al la infanoj. La instruistinoj ja ne estas fakulinoj pri angla lingvo, ili plej ofte mem parolas ĝin nur je sufiĉe baza nivelo. Nur en kelkaj privataj lernejoj estas denaskulinoj el anglalingvaj landoj kaj do nur tie la infanoj vere eklernas la anglan.

Sed kio pri la granda cetero? Kiun celon havas la prezentado de la angla lingvo dum la kvarjara baza lernejo? Mi foje demandis instruistinon pri angla lingvo en la t. n. ĉeflernejo kiu sekvas al la baza lernejo. Ŝi diris al mi ke ŝi devas komenci la instruadon pli-malpli ĉe nulo, ĉar tio kion la infanoj lernis en la bazlernejo estas kvazaŭ nenio. En la bazlernejo ili aŭdas nur unuopajn vortojn kiujn ili laŭte ripetas kaj ili lernas simplajn kantojn.

Malgraŭ tiu apenaŭ konstatebla lernrezulto la instruado de la angla lingvo havas iun sencon. Nome la infanoj komprenas ke apud la gepatra lingvo kaj la instrulingvo ekzistas ankaŭ iu superlingvo kiu estas konata en la tuta mondo. Se infanoj familiariĝas sufiĉe frue kun tiu ja fremda lingvo, ili ne plu sentos tiun fremdecon se ili post la bazlernejo komencas lerni la anglan detale kaj laŭregule. Do la bazlerneja instruado celas rompi eventualan kontraŭstaron kontraŭ la lernado de la angla.

En tiu kunteksto gravas ke la infanoj aŭdas kantojn kaj kanzonojn en angla lingvo ankaŭ ekster la lernejo. La angla lingvo tiel subkonscie fariĝas parto de la kultura fono. Ĝi fariĝas normalaĵo. Kiel plenkreskuloj tiuj junaj homoj akceptos tial la fakton ke la angla lingvo ludas rolon en la profesia vivo. Jen la kaŭzo por la frua instruado.

La granda avantaĝo de la angla lingvo estas ke ĝi estas konkretaĵo. Ĝi aŭdiĝas kaj vidiĝas, ĉiam kaj ĉie ajn. Ĉu ĝi estas facile lernebla aŭ ne, ĉu homoj bone parolas ĝin aŭ ne, tio ne vere gravas. Esperanto aliflanke aperas ĉefe kiel abstrakta lingvo, ĝi apenaŭ ekzistas en praktiko, ĝi apenaŭ estas aŭdebla. Abstrakteco plifortigas la fremdecon. Abstraktaĵoj tial ne taŭgas por la ĝenerala publiko, ili taŭgas por homoj kiuj kapablas fari el abstraktaĵo konkretaĵon.

Tio koncernas ĉefe la paroladon de la lingvo. Antaŭ iu ĝenerala enkonduko de Esperanto en iuj medioj ĝi devas esti parolata de sufiĉe da personoj ekster la lernejoj. La esperantistoj devus perdi la timon paroli la lingvon en publiko resp. tiaj homoj fariĝu esperantistoj kiuj ankaŭ kuraĝas paroli.

La Esperanta Retradio celas influi tion: Estu pli da homoj por kiuj Esperanto estas ĉiutaga normalaĵo. Tiam pli kaj pli da homoj povos familiariĝi kun nia lingvo kaj tiam la lingvo trovos pli da akcepto en la mondo.

2013.08.16. Familiariĝi kun lingvo 16/08/2013. Familiarize-se com um idioma