×

Usamos cookies para ayudar a mejorar LingQ. Al visitar este sitio, aceptas nuestras politicas de cookie.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.02. Ĉu lingvo evoluis el alarmkrioj?

2013.11.02. Ĉu lingvo evoluis el alarmkrioj?

Ĉu lingvo evoluis el alarmkrioj?

La hipotezo ke homa lingvo ekestis el avertokrioj, ricevas novan subtenon per aktuala studaĵo: Kiam ĉimpanzoj krias alarmon ili direktas la mesaĝon rekte al siaj samspeciuloj.

La lingvistoj jam rilate al la radikoj de la homa lingvo reprezentas du malsamajn opiniojn: Unuflanke estas tiuj kiuj konsideras la gestojn kiel antaŭŝtupo de komunikado kaj je la alia flanko estas tiuj kiuj kiuj vetas pri akustikaj signaloj.

Alarmkrioj de primatoj jam pli frue estis suspektataj kiel ebla ĝermo de la lingva evoluo, kontraŭ kio la adeptoj de la gestodoktrino obĵetis: Kion ni interpretas kiel averton por aliaj, tio ankaŭ same bone povus esti pura esprimo de emocio, do nur sono sen senco kaj sen antaŭvidita ricevonto.

Se la voko iel rilatu al lingvo - tiel ili argumentas - tiam ĝi devas esti akompanata de intenco - kun la kapablo konscie rilati sin al io aŭ iu. Ĉe gestoj de simioj tion oni jam povis pruvi, ĉe alarmkrioj aliflanke ne.

Psikologino de la universitato de York en Britio nun sukcesis prezenti tiun pruvon per kombino el aranĝita eksperimento kaj observado de la ekstereksperimenta vivo. Ŝi tiris post si per ŝnuro de fiŝistoj artefaritan piton-serpenton tra la Budongo-arbaro en Ugando kaj tiel ĉiufoje provokis tumulton en sovaĝe vivanta grupo de ĉimpanzoj.

Ŝi raportas en faka ĵurnalo ke la simioj en ĉeesto de samspeciuloj pli ofte alarmkriis ol se ili solaj renkontis la serpentegon. Kaj ili ĉesis krii post kiam la aliaj grupanoj estis fuĝintaj al sekura loko.

"Tiu konduto verŝajnigas ke la alarmkrioj ekestas pro intenco, kiel averto pri danĝero", ŝi diras. Kaj tio subtenas la tezon ke tiu alarmismo portas en si trajtojn de antaŭlingvo.

Per tio tamen la matĉo inter ambaŭ frakcioj ne jam estas decidita. Salomona solvo povus esti la "multmoda modelo", laŭ kiu ambaŭ, nome gestoj plus alarmo, troviĝas ĉe la bazo de la pralingvo.

Eble la unuaj lingvaj esprimoj koncernis nek la unuan flankon nek la duan. Kelkaj esploristoj nome kredas ke la pralingvo ekestis el la imitado de naturaj sonoj. Multajn adeptojn tiu modelo ja ne havas, sed ĝi havas almenaŭ belan nomon: "Dingdong-teorio"

Mi mem estas tute klare adepto de la akustika flanko. Oni ja devas vidi tion en kunteksto kun la evoluo de la homa cerbo kaj de la koncernaj lingvaj kapabloj. Gestoj ne povas esti la radiko de lingvo, sed ili estas kroma helpilo de lingva esprimo.

2013.11.02. Ĉu lingvo evoluis el alarmkrioj? 2013.11.02. Did language evolve from alarm cries?