×

Usamos cookies para ayudar a mejorar LingQ. Al visitar este sitio, aceptas nuestras politicas de cookie.

image

Esperanta Retradio 2020, Avĉjo rakontas... du renkontiĝojn (Rakonto en Esperanto)

Avĉjo rakontas... du renkontiĝojn (Rakonto en Esperanto)

- Avĉjo! Avĉjo! Mi ne povas endormiĝi. Rakontu al mi historion, mi petas.

- Jes, konsentite, sed poste, vi ekdormu, Jade.

- Jes, kompreneble, Avĉjo.

- Bone, enlitiĝu kaj mi tuj komencos.

EN FERIKOLONIO

Kiam mi estis juna instruisto, mi pasigis kelkajn feriojn laborante en ferikolonioj. Tiun jaron mi laboris unuafoje en printempo, kiel grupogvidanto en kolonio, kies direktoro estas bona amiko. Tiu proponis, ke mi denove kunlaboru kun li en somero, sed ĉi-foje kiel vicdirektoro.

En julio de tiu jaro mi do troviĝis en bela mezmontara regiono de suda Francio kaj mia nova funkcio igis min konatiĝi ne nur kun la infanoj, sed ankaŭ kun ĉiuj gvidantoj, kaj ĉiuj ceteraj profesiuloj de la kolonio. La infanoj, fakte antaŭadoleskantoj, la respondeculoj kaj la gvidantoj devenis el la pariza suburbo, kiam la kontisto kaj la laboristoj pri kuirado aŭ mastrumado de la diversaj ĉambroj estis plejparte lokaj. Ĉu la malfacileco regi la petolaĵojn de la gejunuloj - kelkajn el ili eĉ relative gravajn - helpis al la solidariĝo de ĉiuj plenkreskuloj? Verŝajne pro tio la etoso estis bonega.

Iun tagon, juna laboristino invitis ĉiujn plenkreskulojn, por festi sian baldaŭan naskiĝdatrevenon: la dek-unuan de julio. Kelkajn tagojn antaŭ tiu dato, kiam ŝi invitis min, mi tuj diris: « Ankaŭ mi naskiĝis tiun tagon! La dek-unua de julio estas ankaŭ mia datreveno!». La belulino respondis: « Ho! Nekredeble! Ĉu vi vere volas, ke mi kredu tion? Ĉu ne estas rimedo por allogi min? ».

Mi respondis: « Tute ne! Mi scias, ke la ŝanco naskiĝi la saman tagon estas malalta (precize unu ŝanco el tricent sesdek kvin), sed estas fakto ». Kaj antaŭ ŝia nekredemo mi eltiris el mia poŝo mian identigilon, kiun mi tuj montris al ŝi. « Rigardu! Mi ne mensogis, eĉ se bedaŭrinde mi naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ vi ».

Ni do festis kune nian datrevenon, kaj post kelke da tempo ni decidis festi kune ĉiujn sekvajn. Tiel mi renkontiĝis kun via avino, karulino.

- Ŝajnas, ke ŝi nun dormas… Mi povos kisi ŝin sur la frunto kaj lasi ŝin dormi...

- Avĉjo! Mi ankoraŭ ne dormas. Via historio estis tro mallonga. Mi bezonas duan.

- Ho, Jade, ĉiuvespere ni travivas la samon… Nu, bone. Mi rakontas duan, sed estos la lasta. Poste, vi dormu.

- Jes, Avĉjo, mi promesas.

- Bone. Jen la dua historio. La unua estis nia vera historio. Sed tiu nova estos tute imaga.

EN PARIZA METROO

Kiam Marko estis studento, li ĉiutage uzis la metroon por iri al la universitato. Metroo estas subtera fervojo, subgrunda trajno se vi preferas.

Tiam la trajnoj malkomforte kaj brue veturigis la uzantojn sed tamen la etoso estis familiara kaj relative agrabla malgraŭ la kutima neparolemo de la parizanoj. Nur la akceptistoj - tiuj prikantitaj de Serge Gainsbourg - kies tasko estis « trui » la biletojn por ilin validigi, ofte diris kelkajn vortojn por okupi sian verŝajnan enuon.

Inter la stacioj la tuneloj dismontris la samajn reklamojn: « Bona, bela, Bonabelo... » (*) aŭ similaj celis okupi niajn pensojn. La metrooj estis nur moviĝaj pripensejoj aŭ legadejoj en kiuj la ŝanco renkonti konatulon estis tre malalta.

Iumatene, dum halto en stacio, kiam ankaŭ la alisenca trajno ĵus haltis, Marko rimarkis en la alia trajno junulon, kiu geste alvokis lin. Pro la vitroj de la du vagonoj kaj la ĉirkaŭa bruo ili ne povis interŝanĝi parole, sed Marko okulesprime demandis la alian kaj divenis lian intencon. Li deziris alparoli apud Marko sidantan junulinon, kiun ŝia libro tute absorbis. Antaŭ la tuja forveturo de ambaŭ trajnoj, Marko eltiris ŝin el ŝia legado, kiu verŝajne estis interesega laŭ la tempo, kiun ŝi bezonis por levi siajn okulojn al li. Belegaj estis la okuloj, mi precizigu. Li tuj montris al ŝi la junulon, kiu ĵus gestis al li. Sed tiu, neatendite, estis trankvile leganta sian ĵurnalon! Kaj liaj apuduloj malfacile kaŝis siajn ridetojn aŭ eĉ ridojn! Kaj tuj poste ambaŭ trajnoj ekveturis disiĝante.

Marko evidente komprenis la ŝercon, sed tro malfrue. La junulino rigardis lin duonmire, duonmoke. Ĉar lia mieno certe estis ridinda. Ankaŭ ŝi komprenis la ŝercon kaj, forlasante sian libron, ekkonversaciis kun Marko… Marko kore dankas tiun nekonatan ŝercemulon, ĉar li kaj lia nova amikino neniam ĉesigis tiun konversacion!

- Ha, finfine ŝi profunde dormas. Mi nun povas senbrue eliri el ŝia dormoĉambro...

Avĉjo rakontas... du renkontiĝojn (Rakonto en Esperanto) Avčjo tells... two meetings (Story in Esperanto) Авчо рассказывает... две встречи (Рассказ на эсперанто)