Parolado kreskigas la lingvon
En la komenco Esperanto estis celata ĉefe por skriba uzo, ĉar tutmonda parola komunikado ja apenaŭ eblis. Dum la 1920-jaroj , do post la Unua Mondmilito, Esperanto populariĝis inter laboristoj kiuj ja esperis per internaciigo de la sociaj sistemoj decidan progreson direkte al monda paco kaj kunlaboro. Tiu espero tamen estis detruita en la jaro 1929 kiam okazis kraŝo de la borsoj kaj sekvis forta malkresko de la ekonomio kun amaso da senlaboruloj. Tio finfine kondukis al la Dua Mondmilito post kiu establiĝis en la mondo, precipe en Eŭropo, nova ordo. Nome la mondo estis dividita en enfluosferojn de unuflanke Usono kun siaj aliancanoj kaj aliflanke Sovetunio kun siaj satelitaj ŝtatoj.
Ĉiuj grandaj esperoj pri la akcepto de Esperanto kiuj iom post iom estis realiĝintaj ĝis la jaro 1929 nun post la mondmilito en 1945 estis ne plu realismaj. La supervivinta E-movado ja daŭrigis sian agadon, sed la divido de la mondo inter okcidento kaj oriento malhelpis ĉiujn klopodojn. Dum en la komunismaj landoj la rusa lingvo fariĝis pli grava, en la okcidentaj landoj la angla lingvo pli kaj pli estis akceptita kiel gvida lingvo en internacia trafiko kaj komerco.
Post la jaro 1945 ja okazis multaj Universalaj Kongresoj kaj aliaj internaciaj E-aranĝoj kie Esperanto estis parolata, sed la nombro de parolantoj de la lingvo daŭre restis malalta. Decida ŝanĝo de la situacio okazis komence de la 1990-aj jaroj kiam disfalis Sovetunio kaj la tuta komunisma bloko. Samtempe aperis la unuaj ĝermoj de la interreto kaj jam funkciis satelita televido kaj radio. Do la kondiĉoj por mondskala parola komunikado esence pliboniĝis. Ekzemple Pola Radio, kiu tiam ne plu funkciis sub komunisma regado, komencis elsendi per satelito.
La personaj kontaktoj inter homoj el la du iamaj politikaj sistemoj nun intensiĝis kio kondukis ankaŭ al sufiĉe granda nombro de internaciaj familioj en kiuj Esperanto estis la komuna lingvo. Dum ne estis sukcesaj la klopodoj por la enkonduko de Esperanto kiel oficiala lingvo aŭ kiel instruobjekto en lernejoj, aliflanke kreskis iu esperanta popoleto kiu povis renkontiĝi dum multaj internaciaj aranĝoj. Esperanto do kreskis per la "natura metodo". Fine de la 1990-aj jaroj la interreto jam vaste funkciis kaj tial la organizado de E-aranĝoj okazis jam en la interreto. Kaj en la jaro 1998 mi reaŭdigis programojn de Pola Radio en la interreto por ke ankaŭ aŭskultantoj ekster Eŭropo povu aŭskulti elsendojn en sufiĉe bona teknika kvalito. Tio spronis la kreskon de Esperanto en Usono kie okazis pli kaj pli da E-aranĝoj kie oni parolis la lingvon je alta nivelo.
Pli kaj pli da talentaj usonanoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ junaj virinoj, ekkuraĝis paroli publike en interretaj filmetoj. Tio donas al la socia kresko de Esperanto novan impeton. Por usonanoj Esperanto estas intelekta defio kaj ebleco egalrajte kaj samnivele komuniki kun homoj el la tuta mondo. Ili povas helpe de Esperanto atingi konkretajn homojn kaj interŝanĝi kun ili opiniojn kaj spertojn. El la iama E-movado fariĝis tutmonda E-komunumo kiu ne plu imitas ŝtatajn strukturojn.
Parolado stimulas la kreskadon de Esperanto en la mondo. La teknikaj rimedoj hodiaŭ ebligas tion. Nun nur sufiĉe da homoj devas kapti la okazon por aŭ persone kontakti homojn ekzemple per Skajpo aŭ por publike alparoli tutmondan spektantaron ekzemple per jutubaj filmetoj. Ju pli da prefere junaj homoj tiel praktikas Esperanton, des pli alloga la lingvo fariĝos kaj tiel plukreskos.