×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2021, Bicikloj preferindas

Bicikloj preferindas

Elektra movebleco estas konsiderata ilo kontraŭ la klimata ŝanĝo. Estus tamen pli rapide kaj pli efike, veti almenaŭ en la urboj pri la biciklo.

Kiam anonciĝas malagrablaj taskoj, defioj kaj aliaj malagrablaĵoj, tiam oni deziras anticipan rekompencon por agordiĝi kun la afero. Ĉu ni staras antaŭ granda laborprojekto? Tiukaze ja estus bele, aĉeti unuapaŝe novan komputilon. Tio ja ne estas nepre necesa, sed tio donas malgraŭ tio la bonan (kvankam trompan) senton ke oni jam faris ion en la ĝustan direkton.

Simile povus stati la afero en la individua traktado de la klimata ŝanĝo: Jen trudiĝas la plej granda el ĉiuj defioj de la homaro kaj ĝi furorigas nin. Oni ja vere ŝatus fari ion, ŝpari karbondioksidon, konduti ekologie ktp. Do, kion fari? Unua paŝo estus aĉeti elektran aŭtomobilon de Tesla aŭ de alia produktanto, laŭ la financaj eblecoj kaj jen la konscienco estos ungventita, nun ĉio fariĝos bona.

Sed ĉu tio estas vere necesa aŭ ĉu la zorgo pri la klimato servas nur kiel preteksto por la akiro de statusa simbolo? Ĵus klimatesploristoj de la universitato de Oksfordo elkalkulis ke estus pli granda helpo al la klimato, se en la urboj pli da homoj uzus biciklon anstataŭ atendi ĝis la kolektiva elektrizado de aŭtomobiloj. La sciencistoj akcentas kiom grava estas la redukto de enaerigoj per la motorizita trafiko.

Al tio elektraj aŭtomobiloj povus ja liveri kontribuon, sed bedaŭrinde ne sufiĉe rapide. Konverti la gigantan aron da privataj veturiloj de fuelbruligaj motoroj al elektraj, tio daŭros ankoraŭ 10 ĝis 20 jarojn. Tio estas tempo kiun la homaro ne plu havas. Kaj ja unue necesus produkti la elektrajn aŭtomobilojn. Jen procezo kiu ankaŭ ne enaerigas nur agrablan odoron de floroj.

Kio helpas? La bona malnova biciklo. En la urboj oni povas per ĝi traveturi praktike ĉiun distancon dum akceptebla tempo, ofte eĉ pli rapide ol per publikaj transportiloj aŭ per la aŭtomobilo. Certe, ne ĉiu vere povas fari tion. Kelkaj korpoj ne permesas tion. Sed preskaŭ ĉiu povas transiri al la biciklo kaj per tio signife redukti sian piedpostsignon. La esploristoj de Oksfordo prezentas kalkulon ke la ĉiutagaj biciklantoj en grandaj eŭropaj urboj postlasas piedpostsignon kiu estas je 84 procentoj malpli granda ol tiu de la ĉiutagaj individuaj aŭtomobilveturantoj.

La nombroj ja estas certe disputeblaj sed la mesaĝo restas valida: Anstataŭ atendi ke oni iutage aĉetos elektran aŭtomobilon kaj intertempe veturi ankoraŭ per la malnova veturilo, la urbanoj de ĉi tiu mondo sidiĝu sur biciklo. Kaj tio havas bonegan kromefikon: Biciklado akcelas eĉ la bonhumoron, almenaŭ plej ofte. Ĝi estas bonfartiga por la korpo kaj ventumas la animon. Kaj kiu volas decidi pri tiu paŝo nur post anticipa rekompenco, al tiu estu dirite: Ankaŭ bicikloj estas tre belaj (kaj ofte tro multekostaj) objektoj de sopiro.