Malbona aero malhelpas moralecon
Kiu vivas en malbona aero, tiu emas konduti krime aŭ malmorale. Tion montras statistikaj analizoj kaj eksperimentoj. Kiel esploristoj supozas, la malpureco igas homojn timemaj, kaj tiu timo siavice ŝanĝas la konduton.
Malbona aero estas malsaniga. Damaĝaj substancoj kiel nitrogenoksidoj, ozono kaj mikropolvo ŝarĝas la spirorganojn, plialtigas la riskon por gravaj malsanoj kaj povas malplilongigi la vivon. Laŭ la Monda Sanorganizo 90 procentoj de ĉiuj homoj suferas sub malpuriĝo de la aero, pli ol ses milionoj ĉiujare mortas pro la sekvaj malsanoj. Kiel esploristoj de la Kolumbia universitato skribas, la malpura aero ne nur kaŭzas korpajn sed ankaŭ psikajn damaĝojn. Studaĵoj montras: Kelkaj homoj per ĝi fariĝas timemaj kaj depresiaj. Timemaj homoj aliflanke fojfoje kondutas agreseme ĝis maletike.
Tiuj limtransiroj verŝajne estas speco de valvo por la timo. Malbona aero laŭ hipotezo de la esploristoj finfine tiel povus konduki al malmorala konduto. Por konstati ĉu tiu tezo estas ĝusta, ili unue analize prijuĝis datumojn pri aermalpuriĝo kaj krimeco el 9360 usonaj urboj tra periodo de naŭ jaroj. Fakte la aero en urboj kun alta krimeco estis pli forte ŝarĝita per damaĝaj substancoj. La efiko ankaŭ restis post kiam la esploristoj estis forkalkulintaj aliajn eblajn influfaktorojn, ekzemple malriĉecon, senlaborecon kaj aliajn ekonomiajn faktorojn.
La sekvaj eksperimentoj servis por eltrovi eblan kaŭzan kuntekston malantaŭ la ŝanĝo de konduto. Ĉar oni apenaŭ povas meti homojn en realan malbonan aeron, la esploristoj laboris per mensa truko. Tiucele la 256 testpersonoj el Usono devis unue rigardi bildojn pri lokoj kun malpura aŭ kun pura aero. Ili devis imagi kiel estus vivi en la bildigitaj lokoj kaj spiri la aeron tie.
Sekve ili devis plenumi teston en kiu ili devis kompletigi mankantajn vortojn. Ĉiu trafa respondo alportis duonan dolaron. Se la komputila muso moviĝis super certa parto de la ekrano, la ĝusta respondo dum sekundero aperis - jen pro erara programado kiel la esploristoj jam antaŭe informis la testpersonojn. La testpersonoj laŭeble ne movu la muson tien kion ili kompreneble ne ĉiam faris. La estroj de la eksperimento nombris kaŝe kiel ofte testpersonoj trompetis. Tiuj kiuj antaŭe imagis vivon en malpura aero pli ofte trompetis ol la aliaj testpersonoj.
Ĉe la sekvaj du eksperimentoj oni montris al la testpersonoj denove fotojn, nome ĉiuj vidis la samajn lokojn en Pekino, aŭ ĉe klara pura aero aŭ ĉe aero malklarigita per fumnebulo. Post tio ili devis priskribi kiel estus vivi tie kaj pasigi tie tagon. Tiuj eseoj pli poste estis psikologie analizitaj de aliaj esploristoj.
Sekve oni denove "ludis". Ĉe unu eksperimento kun usonaj studentoj temis pri la ĵetita nombro de okuloj de kubo, ĉe aliaj eksperimentoj kun plenkreskuloj el Hindio temis pri diversaj intertraktaj strategioj. Denove tiuj kiuj estis skribintaj pri la vivo en malpura aero kondutis signife pli ofte maletike. Ili pli ofte mensogis pri la nombro de okuloj aŭ pli ofte troigis kaj ili vetis pri maljustaj intertraktaj strategioj. Kiel la analizo de la eseoj krome montris, tiuj partoprenantoj ankaŭ estis multe pli timemaj ol iliaj kolegoj kiuj mense moviĝis en pura aero.
Timo laŭ la esploristoj ne devas esti la sola ekspliko por la ŝanĝo de la konduto. Tiel ekzemple malpli bela medio instigas al nesociema konduto, tion almenaŭ asertas la teorio de "rompitaj fenestroj". Kaj ankaŭ povus ludi rolon ke en malklara aero nur eblas vidi malpli. Ne estas hazardo ke multaj krimoj okazas dumnokte aŭ dum krepusko kaj ne dum hela taglumo.