×

Nous utilisons des cookies pour rendre LingQ meilleur. En visitant le site vous acceptez nos Politique des cookies.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (26)

Virinoj en muziko (26)

Afriko estas vasta kontinento. Ĝiaj diversaj regionoj kaj nacioj havas multajn diversajn etnojn, kulturojn, lingvojn kaj kompreneble ankaŭ muzikajn tradiciojn. Do, ĝenerala priskribo de afrika muziko ne eblus, konsiderante la kvanton kaj diversecon de esprimoj. Tamen ekzistas regionaj similecoj inter malsimilaj grupoj, kaj ankaŭ tendencoj konstantaj tra la kontinento.

La historiistoj trovis, ke muziko povas esti uzata ne nur kiel ilo por rekonstruado de tia kultura elemento de la historio, sed ankaŭ de la historio mem de la popoloj. Muziko prezentata nun en iu ajn afrika socio estas akumuliva, ĝi aldonas la okazintaĵojn de la pasinteco transdonita tradicie de generacio al generacio. Kion esploristoj ne havis en la pasinteco rilate al partituroj kaj dokumentoj, nun haveblas sur registraĵoj plenaj de aludoj al pasintaj eventoj, sur kiuj oni povas vojaĝi al la estinteco.

Tradicia afrika muziko kutime funkcias laŭ naturo, kiu konsistas el diversaj specoj de agadkantoj; pecoj kiuj akompanas naskiĝon, geedziĝon, ĉasadon kaj politikajn agadojn; muziko por forpeli la malbonajn spiritojn kaj kiu omaĝas la bonajn, la morton kaj la prapatrojn. Neniu el ĉi tiuj muzikaj formoj estas interpretataj ekster sia kunteksto kaj plejparte rilatas al aparta speco de danco. Granda parto de ĝi, estas prezentita de speciala bardo. Muziko sankta aŭ ceremonia, foje estas ludata en reĝaj kortegoj. La prezentaĵoj ofte estas longaj kun vasta partopreno de la spektantaro, tiel en kantado kiel en dancado.

Dancistoj kaj perkutistoj tre serioze lernas ĝisfunde dancojn en ĉiuj siaj detaloj. La ŝultroj, brusto, pelvo, brakoj kaj kruroj povas esti movitaj per la malsamaj muzikaj ritmoj, kombinante du, aŭ tri ritmojn en siaj movadoj.

La plej uzata muzika instrumento en Afriko estas la homa voĉo, kaj la plej ofta maniero produkti muzikon estas voka-kaj-responda kantado. Ĝenerale, afrika kanto estas malstreĉa, de malferma gorĝo kaj resona, male al la streĉa proksimorienta kantstilo. Iliaj lingvoj estas tonaj kun tre proksima rilato al muziko. Eĉ, en instrumenta muziko denaska parolanto de unu el ĉi tiuj lingvoj kutime povas percepti tekston en la muziko. Ĉi tiu efiko formas la bazon de perkuta muziko nomata ‘parolantaj tamburoj'. Afriko ofte estas prezentita ekskluzive kiel lando de tamburoj, sed male ĝi havas plej diversajn muzikajn instrumentojn, kiuj ludas same gravan rolon kiel tiu de voĉa muziko. Ekzistas melodiaj kordaj instrumentoj: arko, malsamaj specoj de harpoj aŭ harp-similaj, kiel ‘Kóoraa' aŭ violonoj, multaj specoj de ksilofono, kiel la ‘mbira', kaj diversaj specoj de blovinstrumentoj kiel flutoj kaj trumpetoj. Por virinoj de multaj afrikaj kulturoj ludi blovajn aŭ frapinstrumentojn asociitajn kun potenco ne estas permesata. En la kulturo mandé, kantado kaj muzikado estas rezervitaj nur por la ‘jàli'-kasto, la bardoj de Okcidenta Afriko, kiuj ricevas tiun arton laŭ hereda transdono dum centoj da jaroj. Virinoj havas la reputacion esti ĉefaj kantistoj, sed la ludado de instrumentoj estas tradicie ekskluziva regado de viroj.

Preskaŭ ĉiuj ‘jàlimùsu', muzikistino ekvivalento al ‘jàli' de Okcidenta Afriko, ludas nur du instrumentojn rezervitajn por virinoj, la ‘néo', malgranda metala fraptubo kaj la akvokukurbo. Neniu virino rajtas ludi ian kordinstrumenton, kiuj estas tradiciaj akompanantoj de historiaj rakontoj, kaj konsiderataj prestiĝaj en la socio.

La aliro de virinoj al la ‘kóoraa', la 21-korda harpo-liuto, unu el la plej emblemaj instrumentoj de la malia muzika heredaĵo, estas konflikta: ludi ĝin povas impliki riskojn. Aparte interesa kazo estas la aktuala urba muzikistino el Malio Madina N'Diaye, kiu ne heredis la profesion. Madina estas la unua afrika virino, kiu kuraĝas ludi la ‘kóoraan', ĉi tiun sanktan instrumenton. Ŝi estas la sola afrikanino, kiu profesie ludas kordinstrumentojn rezervitajn por viroj. Madina N'Diaye estas kantverkistino kaj komponistino, eldonis KD-n kaj turneis tra Eŭropo. Ŝi defiis la socion kaj alfrontis sennombrajn antaŭjuĝojn. "Ŝi havas grandan sukceson (ekstere), sed ĉi tie estas infero, kiam ŝi ludas," diris ŝia patro. Madina ĉiam havis vidkapablajn problemojn. En 2001, ŝi restis definitive blinda. Multaj interpretis tion kiel punon. Virinoj, kiuj kune kun Madina kreis grupon de instrumentistoj, anoncis al ŝi, ke ili decidis forlasi la projekton: ili timis la konsekvencojn.

Madina deklaris, ke muziko estas "kialo por vivi." "Mi estas blinda sed ne handikapita". Malgraŭ la kolero de iuj tradiciistoj, ŝi daŭrigis sian vojon kaj diskonigis sin kiel talenta aŭtoro, komponisto kaj interpretisto. Madina konsideras sin emancipita, sed deklaras ke "emancipiĝo ne signifas egalecon inter viroj kaj virinoj, sed pli ĝuste havi la rajton ekzerci la samajn profesiojn, por kontentigi proprajn bezonojn. Hodiaŭ pli da virinoj tra la tuta Afriko levas siajn kantojn kaj instrumentojn por defendi la kaŭzon de virinoj kaj esprimi sin kontraŭ diskriminacio. Ne nur rilate al muzika agado, sed ankaŭ pri sociaj kaj edukaj rajtoj. Iom post iom la kordinstrumentoj ekparolas en virinaj manoj.