×

Nous utilisons des cookies pour rendre LingQ meilleur. En visitant le site vous acceptez nos Politique des cookies.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (35)

Virinoj en muziko (35)

Lukrecia Orsina Vizzana (1590 - 1662) estis itala monaĥino, kiu vivis inter la Renesanca kaj la Baroka epokoj. Ŝi estas konata pro sia muzika talento kiel kantistino, orgenistino kaj komponistino. Lukrecia Orsina Vizzana eniris la konventon ‘Santa Cristina della Fondazza' en la aĝo de ok jaroj, kiam ŝia patrino mortis. En la konvento Lukrecia ricevis konsolon kaj protekton de la komunumo. Baldaŭ ŝi ekkomencis ricevi muzikajn lecionojn sub sia onklino Camila Bombacci, membro de la parokaro, kaj orgenistino de la monaĥejo.

Malkovrinte la apartan talenton de Lukrecia por la muziko, la monaĥinoj sekrete dungis la instruiston Ottavio Vernizzi por instrui kaj trejni ŝin en la arto de muzikkomponado.

Malgraŭ ke tiu konvento estis formale difinita kiel klostra konvento, ĉi tiu kondiĉo ne estis tre severe konsiderata de la monaĥinoj. Ŝajnas ke la kontakto kun la ekstera mondo estis ofta, eĉ ofertante koncertojn publike. Do, Vernizzi eniris la konventon malgraŭ la tiamaj striktaj reguloj, kaj tiel li instruis Lukrecian dum ĉirkaŭ 8 jaroj.

Verŝajne estis Vernizzi mem, kiu decidis doni al la eldonejo la verkojn de Lukrecia en libro titolita Componimenti musicali de motetti concertati. La libro, kiu estis publikigita en Venecio en 1623, inkludis motetojn dediĉitajn specife por liturgiaj festoj, en kiuj la figuro de Jesuo estis ekzaltata kaj la sakramentoj estis honorataj.

Malgraŭ la religieca enhavo, la publikigo de la libro rezultigis skandalon por Romo. La Eklezio konsideris preskaŭ herezan ne nur, ke klostra monaĥino sin dediĉis al muzika komponado, sed pli malbone, ke ŝi publikigis siajn verkojn. Post la protestanta reformo, la Katolika Eklezio ekstremis la monastikajn regulojn por subteni ordon malantaŭ la muroj de la monaĥejoj. Tiusence la Kontraŭreformo penis limigi la publikan agadon de religiemaj virinoj, inkluzive la muzikan ludadon kaj komponadon.

Bedaŭrinde Lukrecia travivis unu el la plej rigoraj stadioj de la konventa vivo, ĉar ĉio finiĝis malbone por ŝi kaj siaj religiaj fratulinoj. La ekleziaj aŭtoritatoj, instigitaj per anonima letero kaj denuncoj, lanĉis esploron en la konvento. La monaĥinoj respondis per organizado de strikta dialektika defendo kaj praktikado de pli kaj pli da muziko. Ili konsideris la muzikon kiel validan kultadon, kaj tiel defiis la aŭtoritaton de la sinsekvaj ĉefepiskopoj de Bolonjo. Sed ili ne sukcesis en siaj klopodoj por ke la sendependemaj, kaj foje malkaŝe ribelemaj monaĥinoj obeu la ekleziajn regulojn.

Jarojn poste, en novembro de 1628, la Vatikano sendis ekleziajn trupojn kiuj alvenis por provi trudi la normojn establitajn de Trento. Post vana ribelo de la monaĥinoj, kiuj defendis sin per ĵetado de ŝtonoj, brikoj kaj kaheloj, la trupoj sieĝis la konventon, kiu tuj estis fermita kaj la monaĥinoj disigitaj kiel puno.

Lukrecia postvivis tiun katastrofon, sed tio terure efikis en ŝi. Oni al ŝi permesis loĝi en domo proksima kun la eksplicita malpermeso ne okupiĝi pri iuj muzikaj agadoj. Ŝajne tia ordono vere ne estis bezonata, ĉar tiam la malfacilaĵoj de tiom multaj jaroj da batalado pelis ŝin al mensa malstabileco. Hodiaŭ ŝiaj ‘Componimenti musicali' estas savitaj kaj estas konsiderataj unu el la plej sukcesaj kaj originalaj specimenoj de la Seconda Prattica, kiel oni nomis al la moderna stilo. Ĝi estas la sola konata verko de Lukrecia Orsina Vizzana, kaj de iu ajn monaĥino de Bolonjo.

La 20 motetoj de ‘Componimenti musicali' estas profunde emociaj kaj malkaŝas la scion de Lukrecia Orsina Vizzana pri fruaj barokaj tendencoj, aparte pri la kromatismo de Monteverdi. Ĝia ornamado kaj retoriko estas plej delikata, kun multaj frazoj enkondukitaj en deklama stilo. Ŝi ankaŭ dominis la disonancojn, kiu verŝajne ankaŭ lernis de Monteverdi.

Post ŝia morto, printempe de 1662, ŝia muzika talento falis en forgeson. Pasis kelkaj jarcentoj por ke la notoj de ŝi komponitaj denove sonu kaj estu admirataj de muzikamantoj. Ŝia laboro estis savita kaj reeldonita fine de la XX-a jarcento.

Virinoj en muziko (35) Women in music (35)