×

Utilizziamo i cookies per contribuire a migliorare LingQ. Visitando il sito, acconsenti alla nostra politica dei cookie.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.10.06. La potenco de la paroladoj kun si mem

2013.10.06. La potenco de la paroladoj kun si mem

La potenco de la paroladoj kun si mem

Ĉu homoj kiuj parolas kun si mem estas frenezaj? Tute ne: Solecaj monologoj povas eĉ efiki plifortige, diras sportpsikologoj. Sed memparoladoj havas ankaŭ malhelan flankon.

Matene sub la duŝo, dum trafikŝtopiĝo sur la aŭtoŝoseo, dum la kurado tra la parko: Ĉiu homo jen kaj jen parolas kun si mem, en sia kapo aŭ ankaŭ laŭte. Kio kelkfoje aspektas freneza, tio en plej multaj kazoj estas plene sana.

Jam infanoj parolas dum la tuta tago al si mem, ordigas siajn pensojn kaj rekonsideras okazintaĵojn. Iom post iom ili ĉesas laŭte esprimi siajn pensojn sen tamen rezigni pri la vera parolado kun si mem. Plenkreskuloj plenumas plej ofte internajn monologojn, ankaŭ tio estas formo de parolado kun si mem.

Plej ofte solvivantoj kaj unusolaj infanoj praktikas tiun silentan konversacion kiu ofte ŝtopas truojn. "Kelkaj homoj parolas kun siaj dombestoj, kiam ili sentas solecon, aliaj ekligiĝas kun fikciaj televidaj karakteroj kaj denove aliaj parolas kun si mem", diras psikologino en la germana universitata urbo Heidelberg. Dum parolado kun si mem aktivas en la cerbo la samaj regionoj kiel ĉe fakte okazanta dialogo. Tio povas konduki al la dumtempa sento esti enligita en socia interago.

Lige kun soleco paroladoj kun si mem povas esti riskofaktoro. Kiu estas soleca kaj multe parolas kun si mem, tiu eble plifortigas la senton pri soleco. Tio siavice povus damaĝi la animan bonfarton. Certa amplekso de paroladoj kun si mem povas eĉ esti signo por malsano. Precipe homoj kun deprimoj aŭ timatakoj plenumas multajn negative farbitajn internajn konversaciojn.

Tamen en taŭga amplekso paroladoj kun si mem estas tute ne malbonaj. Ili ekzemple servas por organizi sin mem. Per la monologoj homoj simulas sociajn interagojn, ekzemple ili povas en sia imago traludi iun konversacion aŭ ili povas revoki al sia memoro kion oni estis dirinta aŭ pensinta dum pasinta konversacio.

"Socian pritakson" nomas esploristoj el Usono tiun formon de paroladoj kun si mem. La psikologoj distingas ankoraŭ tri pliajn enhavojn, kiujn interna monologo povas havi. La kritiko pri la propra persono estas unu el ili. Sed ankaŭ doni instrukciojn, kion oni diru aŭ faru, estas temo de paroladoj kun si mem, samkiel la memkuraĝigo kaj memkonfirmo se io sukcesis.

Precipe la lastajn du formojn de persona konversacio sportsciencistoj malkovris por si. Ilia ekkono: Helpe de strategia memmotivigo kaj meminstrukciado sportistoj signife plibonigas siajn sportajn rezultojn. Sloganoj kiujn la sportistoj diras al si mem, akcelas la koncentriĝon kaj donas al ili pli da sekureco pri si mem. Per tio ili lernas novajn lertecojn, ili korektas erarojn kaj agas pli efike ol antaŭe. Ili agordas helpe de paroladoj kun si mem sentojn kaj pensojn, ili lernas pli bone pritrakti stresajn situaciojn kaj neatenditaĵojn.

Tiuj efikoj povus ankaŭ helpi en aliaj vivokampoj. "La sperto el la sporto povas oferti gvidlinion por plani paroladojn kun si mem en ĉiun direkton", diras greka sportosciencisto. Tiel celita monologo povus akceli sanan konduton ("Pli da biero mi hodiaŭ ne trinkos") aŭ helpi ĉe lernado. Usona studaĵo antaŭ jaro montris ekzemple ke infanoj solvas taskon multe pli bone se ili ricevis la permeson paroli kun si mem dum la laboro.

Sed ankaŭ en la psikoterapio la dialogo kun si mem povus esti helpo, ekzemple ĉe homoj kun malalta memvalorsento. La psikologino diras: "Tiuj homoj havas kiel ĉiuj la bezonon pri sociaj rilatoj, sed ili havas problemon realigi tion". En paroladoj kun si mem ili povus motivigi sin vere alfronti tiun bremsemon kaj celite antaŭtravivi en sia kapo la situaciojn.