IX
MI KREDAS, ke li forŝteliĝis dank'al migrado de sovaĝaj birdoj. Matene antaŭ la foriro li bone ordigis sian planedon. Li zorge skrapis siajn aktivajn vulkanojn. Tiajn li posedas du. Kaj ili estis tre oportunaj por varmigi la matenmanĝon. Li posedis ankaŭ unu estingitan vulkanon. Se vulkanoj estas bone skrapitaj, ili brulas modere kaj regule, sen erupcio. Vulkanaj erupcioj estas kiel kamen-bruloj. Kompreneble, sur nia Tero ni estas multe tro malgrandaj por skrapi niajn vulkanojn. Tial ili kaŭzas al ni amasojn da zorgoj.
La eta princo iom melankolie ankaŭ elradikigis la lastajn baobabajn ŝosojn. Li pensis, ke li neniam revenos. Sed dum tiu mateno ĉiuj tiuj kutimaj laboroj ŝajnis al li ege dolĉaj. Kaj, kiam lasfoje li estis akvumanta kaj per ĝia kloŝo kovronta la floron, li eksentis en si ploremon.
"Adiaŭ" li diris al la floro.
Sed ĝi ne respondis.
"Adiaŭ," li denove diris.
La floro ektusis, sed ne pro sia malvarmumo.
"Mi estis stulta," ĝi fine diris al li. Pardonu min. Penu esti feliĉa! " La respondo sen riproĉoj vere mirigis lin. Li restis senmova, tute konfuzita, tenante la levitan kloŝon. Li ne komprenis ĉi tiun trankvilan dolĉecon.
"Jes, jes, mi amas vin," diris al li la floro. "Estis mia kulpo, ke vi ne sciis pri tio. Neniel gravas. Sed vi estas same stulta kiel mi. Penu feliĉiĝi... Lasu tiun kloŝon! Mi ne plu volas ĝin. " "Sed la vento..." "Mia malvarmumo ne estas tiom forta... La freŝa nokta aero estos por mi saniga. Mi estas floro. " "Sed la bestoj..." "Ja necesas, ke mi toleru du-tri raŭpojn, se mi volas koni papiliojn. Oni diras, ke ili estas tiel belaj! Se ne, kiu do vizitos min? Vi mem estos malproksime. Koncerne la grandajn bestojn mi nenion timas. Mi havas miajn ungegojn. " Kaj ĝi naive montris siajn kvar dornojn. Poste ĝi aldonis:
"Ne plu prokrastu. Tio min ekscitas. Vi decidis foriri. Foriru!" Ĝi ne volis, ke li vidu ĝin plori. Tiu floro estis tiel fierega...