2013.10.09. Rigardi en la okulojn de alia homo
Rigardi en la okulojn de alia homo
Malferma, intensa rigardo helpu konvinki aliajn en interparolado - oni diras. Nun psikologoj raportas ke frapa vidkontakto estas eĉ kontraŭproduktiva.
La konsilo sonas mensheliga: Kiu volas konvinki aliajn, tiu rigardu al sia vialvidulo en la okulojn. Sed nun psikologoj de la universitato en Friburgo provas konvinki la publikon pri la malo.
Frapa rigardo laŭ ili estas kontraŭproduktiva, se oni volas konvinki aliajn pri io, ili skribas en faka revuo.
La sciencistoj havas bonajn argumentojn ĉar en ilia studaĵo montriĝis ke homoj emas havi rektan vidkontakton se ili ĉiukaze samopinias kun ilia vidalvidulo. Sed se la opinioj kruciĝas, tio plialtigas la defendajn refleksojn se ĉe tio krome daŭre fiksiĝas la okuloj de la vidalvidulo.
Okulkontakto estas efikpotenca armilo por enpenetri en la menson de aliaj homoj. Tio evidentiĝas en popularaj imagoj pri hipnotistoj, kiuj ŝajne ne devas entrepreni pli ol profunde rigardaĉi al siaj viktimoj en ties okulojn. Tio montriĝas ankaŭ en ĉie troveblaj postuloj "Rigardu min dum mi parolas kun vi!" - tiu kutima frazo apartenas al la norma repertuaro de furiozaj monologoj de gepatroj aŭ de viglaj disputoj de junaj paroj.
Rekte antaŭ batalo hundoj reciprokas rektan vidkontakton por konstati la rangordon. Agresemaj homoj simile kondutas - antaŭ atako renkontiĝas la rigardoj kaj kungluiĝas. Kiu kiel unua fordirektas sian rigardon, tiu jam preskaŭ estas la malvenkonto. Intensa vidkontakto multflanke aktivigas la defendon kaj povas esti komprenata kiel gesto de dominado.
La psikologoj testis siajn hipotezojn en du eksperimentoj. En ambaŭ kazoj la demandoj temis pri tiklaj aferoj. La esploristoj mezuris kiel ofte kaj kiel longe la testpersonoj serĉis la rigardon de la preleganto. Ĉe tio montriĝis ke la antaŭe jam ekzistantaj opinioj de la partoprenantoj estis decidaj. Se tiuj opinioj kongruis kun tiuj de la preleganto, ili pli longe rigardis en liajn okulojn.
"Ĉar multaj homoj emas trovi la rigardon de tiuj kun kiuj ili samopinias, multaj homoj tion prijuĝas kiel signon de persvadaj lertecoj", diras la psikologo el Friburgo. Se la enhavo de la prelego malkongruis al la sinteno de testpersono, tiu malpli ofte serĉis la vidkontakton. Kaj ju pli longe testpersonoj rigardis en la okulojn de preleganto kun kiu ili ne kongruis, des pli malalta estis ties konvinkivo. Homoj ja ĝenerale ne ŝatas ŝanĝi sian opinion al la malo. Sed ili fariĝas vere obstinaj se oni dum tia provo fikse rigardas en iliajn okulojn.