×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.


image

La Eta Princo, XXVI

XXVI

APUD la puto estis ruino de malnova ŝtona muro. Kiam la sekvantan tagon vespere mi revenis de mia laboro, mi ekvidis de malproksime mian etan princon sidantan tie supre, kun kruroj pendantaj. Kaj mi aŭdis lin paroli:

"Ĉu vi do ne memoras pri tio? Tio estis ne ĝuste ĉi tie! " Alia voĉo sendube respondis al li, ĉar li kontraŭdiris:

"Jes ja! Jes ja! Ja estas la tago, sed ĉi tie ne estas la loko..." Mi plue iris direkte al la muro. Mi ankoraŭ neniun vidis, nek aŭdis. Tamen la eta princo denove respondis:

"... Certe. Vi vidos, kie troviĝas sur la sablo la komenco de miaj piedsignoj. Nur tie atendu min. Mi estos tie ĉi-nokte. " Mi estis je dudek metroj de la muro kaj mi ja ankoraŭ nenion vidis.

Post silenta momento la eta princo daŭrigis:

"Ĉu vi havas bonan venenon? Ĉu vi estas certa, ke vi ne longe suferigos min?

Mi haltis korpremite, sed mi ankoraŭ ne komprenis.

"Nun foriru!" li diris... "Mi volas reiri malsupren! " Tiam mi mem ekrigardis la piedon de la muro kaj mi eksaltis! Tie estis, leviĝanta kontraŭ la eta princo, unu el tiuj flavaj serpentoj, kiuj ekzekutas vin en tridek sekundoj. Penante elpoŝigi mian revolveron, mi ekkuris, sed, aŭdante la bruon, la serpento lasis sin malrapide glitfali en la sablon kiel malaperanta fonto kaj, ne tro rapide, traŝoviĝis kun metala susuro inter ŝtonoj.

Mi alkuris la muron ĝustatempe por kapti en brakumon mian princan etulon tiel palan, kiel neĝo.

"Kia afero! Nun vi parolas kun serpentoj! " Mi demetis lian ĉiaman orkoloran fulardon. Mi malsekigis liajn tempiojn kaj mi trinkigis lin. Kaj tiam mi nenion plu kuraĝis demandi lin. Li rigardis min grave kaj brakumis mian kolon. Mi sentis lian koron bati kiel koreto de pafita, mortanta birdeto. Li diris al mi:

"Mi estas kontenta, ke vi trovis tion, kio mankis al via maŝino. Vi povos reiri hejmen..." "Kiel vi scias tion? " Mi ja venis por anonci al li, ke malgraŭ ĉiuj miaj malesperoj mi sukcesis mian laboron!

Li nenion respondis al mia demando, sed aldonis:

"Ankaŭ mi hodiaŭ reiros hejmen..." Kaj melankolie:

"Estas multe pli malproksime... multe pli malfacile..." Mi sentis, ke io eksterordinara okazas. Mi premis lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen ŝajnis al mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari ion ajn por lin reteni...

Lia rigardo estis serioza, perdiĝanta en malproksimecon.

"Mi havas vian ŝafeton. Kaj mi havas la keston por la ŝafeto. Kaj ankaŭ la buŝumon..." Kaj li malgaje ridetis.

Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom revigliĝas.

"Vi timis, etulo..." Li timis, kompreneble! Sed li dolĉe ridis:

"Mi ankaŭ pli multe timos hodiaŭ vespere..." Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io nekompensebla. Kaj mi komprenis, ke mi ne povas eĉ pensi, ke mi neniam plu aŭdos tiun ridon. Ĝi estis por mi kvazaŭ fonteto en dezerto.

"Etulo, mi ankoraŭ volas aŭdi vin ridi..." Sed li diris al mi:

"Tiun ĉi nokto unu jaro estas pasinta. Mia stelo troviĝas super la loko, kien mi falis lastan jaron..." "Etulo, ĉi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj stelo estas malbona sonĝo, ĉu ne? " Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:

"Kio estas grava, tio ne videblas..." "Certe..." "Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu troviĝas sur iu stelo, plaĉas al vi rigardi la ĉielon dumnokte. Ĉiuj steloj estas florumitaj..." "Certe..." "Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi por trinki, estis kvazaŭ muziko pro la pulio kaj la ŝnuro... Vi memoras... ĝi estis bongusta. " "Certe..." "Nokte vi rigardos stelojn. La mia estas tro eta, por ke mi povu montri ĝin al vi. Estas pli bone tiel. Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi ŝatos rigardi ĉiujn stelojn... Ili ĉiuj estos viaj amikoj. Kaj krome mi donos al vi donacon..." Li denove ridis.

"Ha, etulo, etulo, mi amas aŭdi vian ridon! " "Ĝuste ĝi estos mia donaco... estos kiel pri tiu akvo. " "Kion vi volas diri? " "Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj, kiuj vojaĝas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili estas nur malgrandaj lumoj. Por aliaj, kiuj estas sciencistoj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis oro. Sed ĉiuj tiuj steloj silentas. Vi mem havos stelojn, kiajn neniu alia havas..." "Kion vi volas diri?" "Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi! " Kaj li denove ridis.

"Post kiam vi konsoliĝos (oni ĉiam konsoliĝas), vi estos kontenta, ke vi min konis. Vi ĉiam estos mia amiko. Vi deziros ridi kun mi. Kaj foje jen vi malfermos fenestron nur pro plezuro... Kaj viaj amikoj miros vidi, ke vi ridas rigardante la ĉielon. Tiam vi diros al ili: "Jes, la steloj ĉiam ridigas min! Kaj ili opinios, ke vi frenezas. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi sufiĉe aĉan ŝercon..." Kaj li daŭre ridis.

"Estos kvazaŭ, anstataŭ stelojn, mi donus al vi amason da tintiletoj, kiuj kapablas ridi..." Kaj li denove ridis.

Poste li serioziĝis:

"Pri tiu nokto... sciu... Ne venu! " "Mi ne forlasos vin! " "Mi aspektos kvazaŭ sentanta doloron, kvazaŭ mortanta. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas..." "Mi ne forlasos vin!" Sed tio zorgigis lin:

"Mi diras tion al vi... ankaŭ pro la serpento. Nepre necesas, ke ĝi ne mordu vin!... Serpentoj ja estas malicaj... Ili povas mordi pro sia plezuro..." "Mi ne forlasos vin..." Tamen io maltrankviligis lin:

"Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi duafoje. " Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. Li forkuris senbrue. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta decideme per rapidaj paŝoj. Li nur diris al mi:

"Ha, vi estas ĉi tie..." Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankviliĝis:

"Vi ne faras bone. Vi afliktiĝos. Mi ŝajnos morta kaj tio ne estos vero..." Mi mem silentis.

"Komprenu... Estas tro malproksime. Mi ne povas forporti tiun ĉi korpon. Ĝi estas tro peza. " Mi mem silentis.

"Sed ĝi estos kiel malnova forlasita ŝelo. Malnovaj ŝeloj ne estas malgajiga afero..." Mi mem silentis.

Li iom senkuraĝiĝis. Sed ankoraŭ streĉis siajn fortojn:

"Nu! Estos ĉarme. Ankaŭ mi rigardos la stelojn. Ĉiuj steloj estos putoj kun rustika pulioj. Ĉiuj steloj verŝos al mi por trinki..." Mi mem silentis.

Estos tiel amuze! Vi havos kvincent milionojn da tintiletoj, mi havos kvincent milionojn da fontoj..." Kaj li ankaŭ eksilentis, ĉar li ploris...

"Ĉi tie. Lasu min paŝi sola! " Kaj li sidiĝis, ĉar li timis.

Li diris ankaŭ:

"Vi scias... pri mia floro... mi estas respondeca. Kaj ĝi estas tiel malforta! Kaj tiel naiva! Ĝi havas nur kvar etajn dornetojn por sin defendi kontraŭ la mondo..." Mi mem sidiĝis, ĉar mi ne plu povis teni min starante. Li diris:

"Do... tio estas ĉio..." Li ankoraŭ iom hezitis, poste leviĝis. Li paŝis unu paŝon. Mi ne kapablis moviĝi.

Nur io flava fulmis apud lia maleolo. Li restis senmova unu momenton. Li ne kriis. Li falis malrapide, kiel forhakita arbo. Tio eĉ faris neniun bruon - pro la sablo.


XXVI XXVI XXVI ХХVI

APUD la puto estis ruino de malnova ŝtona muro. NEXT to the well was a ruin of an old stone wall. Kiam la sekvantan tagon vespere mi revenis de mia laboro, mi ekvidis de malproksime mian etan princon sidantan tie supre, kun kruroj pendantaj. When I returned from work the next evening, I saw in the distance my little prince sitting up there, with his legs dangling. Kaj mi aŭdis lin paroli:

"Ĉu vi do ne memoras pri tio? Tio estis ne ĝuste ĉi tie! " Alia voĉo sendube respondis al li, ĉar li kontraŭdiris:

"Jes ja! Jes ja! Ja estas la tago, sed ĉi tie ne estas la loko..." Mi plue iris direkte al la muro. Mi ankoraŭ neniun vidis, nek aŭdis. Tamen la eta princo denove respondis:

"... Certe. Vi vidos, kie troviĝas sur la sablo la komenco de miaj piedsignoj. You will see where the beginning of my footprints is on the sand. Nur tie atendu min. Mi estos tie ĉi-nokte. " Mi estis je dudek metroj de la muro kaj mi ja ankoraŭ nenion vidis.

Post silenta momento la eta princo daŭrigis:

"Ĉu vi havas bonan venenon? "Do you have good poison?" Ĉu vi estas certa, ke vi ne longe suferigos min? Are you sure you won't hurt me for long?

Mi haltis korpremite, sed mi ankoraŭ ne komprenis. I stopped in a daze, but I still didn't understand.

"Nun foriru!" li diris... "Mi volas reiri malsupren! " he said ... "I want to go back down!" Tiam mi mem ekrigardis la piedon de la muro kaj mi eksaltis! Then I looked at the foot of the wall myself and jumped up! Tie estis, leviĝanta kontraŭ la eta princo, unu el tiuj flavaj serpentoj, kiuj ekzekutas vin en tridek sekundoj. There was, rising against the little prince, one of those yellow serpents that execute you in thirty seconds. Penante elpoŝigi mian revolveron, mi ekkuris, sed, aŭdante la bruon, la serpento lasis sin malrapide glitfali en la sablon kiel malaperanta fonto kaj, ne tro rapide, traŝoviĝis kun metala susuro inter ŝtonoj. Trying to get my revolver out of my pocket, I ran, but, hearing the noise, the snake let itself slowly slip into the sand like a disappearing spring and, not too fast, slipped through with a metallic rustle between stones.

Mi alkuris la muron ĝustatempe por kapti en brakumon mian princan etulon tiel palan, kiel neĝo. I ran up to the wall just in time to embrace my little prince as pale as snow.

"Kia afero! Nun vi parolas kun serpentoj! " Mi demetis lian ĉiaman orkoloran fulardon. I took off his usual gold scarf. Mi malsekigis liajn tempiojn kaj mi trinkigis lin. I wet his temples and drank him. Kaj tiam mi nenion plu kuraĝis demandi lin. Li rigardis min grave kaj brakumis mian kolon. He looked at me gravely and hugged my neck. Mi sentis lian koron bati kiel koreto de pafita, mortanta birdeto. I felt his heart beat like the heart of a shot, dying little bird. Li diris al mi:

"Mi estas kontenta, ke vi trovis tion, kio mankis al via maŝino. Vi povos reiri hejmen..." "Kiel vi scias tion? " Mi ja venis por anonci al li, ke malgraŭ ĉiuj miaj malesperoj mi sukcesis mian laboron! I did come to announce to him that in spite of all my despairs I had succeeded in my work!

Li nenion respondis al mia demando, sed aldonis:

"Ankaŭ mi hodiaŭ reiros hejmen..." Kaj melankolie:

"Estas multe pli malproksime... multe pli malfacile..." Mi sentis, ke io eksterordinara okazas. Mi premis lin en miaj brakoj kiel infaneton, kaj tamen ŝajnis al mi, ke li glitas suben en abismon kaj mi ne povas fari ion ajn por lin reteni... I pressed him in my arms like a baby, and yet it seemed to me that he was slipping down into an abyss and I could do nothing to restrain him ...

Lia rigardo estis serioza, perdiĝanta en malproksimecon. His gaze was serious, lost in the distance.

"Mi havas vian ŝafeton. Kaj mi havas la keston por la ŝafeto. And I have the box for the lamb. Kaj ankaŭ la buŝumon..." Kaj li malgaje ridetis.

Mi longe atendis. Mi sentis, ke li iom post iom revigliĝas. I felt him slowly revive.

"Vi timis, etulo..." Li timis, kompreneble! Sed li dolĉe ridis:

"Mi ankaŭ pli multe timos hodiaŭ vespere..." "I'll be more scared tonight too ..." Denove mi sentis min frosta pro la konscio de io nekompensebla. Again I felt frozen by the awareness of something uncompromising. Kaj mi komprenis, ke mi ne povas eĉ pensi, ke mi neniam plu aŭdos tiun ridon. And I realized I couldn’t even think I’d ever hear that laugh again. Ĝi estis por mi kvazaŭ fonteto en dezerto. It was like a fountain in the desert to me.

"Etulo, mi ankoraŭ volas aŭdi vin ridi..." "Little one, I still want to hear you laugh ..." Sed li diris al mi:

"Tiun ĉi nokto unu jaro estas pasinta. Mia stelo troviĝas super la loko, kien mi falis lastan jaron..." "Etulo, ĉi tiu afero pri serpento kaj rendevuo kaj stelo estas malbona sonĝo, ĉu ne? " "Little one, this thing about a snake and a date and a star is a bad dream, isn't it?" Sed li ne respondis al mia demando. Li diris:

"Kio estas grava, tio ne videblas..." "What's important isn't visible ..." "Certe..." "Estas kiel pri tiu floro. Se vi amas floron, kiu troviĝas sur iu stelo, plaĉas al vi rigardi la ĉielon dumnokte. Ĉiuj steloj estas florumitaj..." All the stars are in bloom ... " "Certe..." "Estas same kiel pri akvo. Tiu, kiun vi donis al mi por trinki, estis kvazaŭ muziko pro la pulio kaj la ŝnuro... Vi memoras... ĝi estis bongusta. " "Certe..." "Nokte vi rigardos stelojn. La mia estas tro eta, por ke mi povu montri ĝin al vi. Estas pli bone tiel. Mia stelo estos por vi unu el la steloj. Tial vi ŝatos rigardi ĉiujn stelojn... Ili ĉiuj estos viaj amikoj. That’s why you’ll like to look at all the stars ... They’ll all be your friends. Kaj krome mi donos al vi donacon..." Li denove ridis.

"Ha, etulo, etulo, mi amas aŭdi vian ridon! " "Ĝuste ĝi estos mia donaco... estos kiel pri tiu akvo. " "Kion vi volas diri? " "Homoj havas stelojn, kiuj ne estas samaj. Por tiuj, kiuj vojaĝas, steloj estas gvidantoj. Por aliaj ili estas nur malgrandaj lumoj. For others they are just small lights. Por aliaj, kiuj estas sciencistoj, ili estas problemoj. Por mia negocisto ili estis oro. To my merchant they were gold. Sed ĉiuj tiuj steloj silentas. But all those stars are silent. Vi mem havos stelojn, kiajn neniu alia havas..." "Kion vi volas diri?" "Kiam vi rigardos la ĉielon dumnokte, ĉar mi loĝos sur unu el la steloj kaj ridos sur unu el ili, tiam estos por vi, kvazaŭ ĉiuj steloj ridus. “When you look at the sky at night because I live on one of the stars and laugh on one of them, then it will be for you as if all the stars were laughing. Vi havos stelojn, kiuj kapablas ridi! " Kaj li denove ridis.

"Post kiam vi konsoliĝos (oni ĉiam konsoliĝas), vi estos kontenta, ke vi min konis. “Once you are comforted (one is always comforted), you will be glad you knew me. Vi ĉiam estos mia amiko. Vi deziros ridi kun mi. You will want to laugh with me. Kaj foje jen vi malfermos fenestron nur pro plezuro... Kaj viaj amikoj miros vidi, ke vi ridas rigardante la ĉielon. And sometimes you'll just open a window just for fun ... And your friends will be amazed to see you laugh looking at the sky. Tiam vi diros al ili: "Jes, la steloj ĉiam ridigas min! Then you will say to them, “Yes, the stars always make me laugh! Kaj ili opinios, ke vi frenezas. And they'll think you're crazy. Kaj vi pensos, ke mi faris por vi sufiĉe aĉan ŝercon..." And you'll think I made a pretty nasty joke for you ... " Kaj li daŭre ridis.

"Estos kvazaŭ, anstataŭ stelojn, mi donus al vi amason da tintiletoj, kiuj kapablas ridi..." "It's as if, instead of stars, I give you a bunch of bells that can laugh ..." Kaj li denove ridis.

Poste li serioziĝis: Then he became serious:

"Pri tiu nokto... sciu... Ne venu! " "Mi ne forlasos vin! " "I won't leave you!" "Mi aspektos kvazaŭ sentanta doloron, kvazaŭ mortanta. “I look like I’m in pain, like I’m dying. Estas tiel. Ne venu por vidi tion, ne indas..." "Mi ne forlasos vin!" Sed tio zorgigis lin: But that worried him:

"Mi diras tion al vi... ankaŭ pro la serpento. Nepre necesas, ke ĝi ne mordu vin!... It must not bite you! ... Serpentoj ja estas malicaj... Ili povas mordi pro sia plezuro..." Snakes are evil ... They can bite for pleasure ... " "Mi ne forlasos vin..." Tamen io maltrankviligis lin: However, something worried him:

"Estas vere, ke ili ne havas plu venenon por mordi duafoje. " "It's true they have no more poison to bite a second time." Tiunokte mi ne vidis lin ekvojiri. That night I did not see him set out. Li forkuris senbrue. He ran away quietly. Kiam mi sukcesis atingi lin, li estis iranta decideme per rapidaj paŝoj. When I managed to reach him, he was going decisively with quick steps. Li nur diris al mi:

"Ha, vi estas ĉi tie..." Kaj li prenis mian manon. Sed li denove maltrankviliĝis:

"Vi ne faras bone. Vi afliktiĝos. You will be saddened. Mi ŝajnos morta kaj tio ne estos vero..." I look dead and that won't be true ... " Mi mem silentis.

"Komprenu... Estas tro malproksime. Mi ne povas forporti tiun ĉi korpon. Ĝi estas tro peza. " It's too heavy. " Mi mem silentis.

"Sed ĝi estos kiel malnova forlasita ŝelo. Malnovaj ŝeloj ne estas malgajiga afero..." Old shells are not a sad thing ... " Mi mem silentis.

Li iom senkuraĝiĝis. Sed ankoraŭ streĉis siajn fortojn: But he still strained his strength:

"Nu! Estos ĉarme. Ankaŭ mi rigardos la stelojn. Ĉiuj steloj estos putoj kun rustika pulioj. All stars will be wells with rustic pulleys. Ĉiuj steloj verŝos al mi por trinki..." All the stars will pour out for me to drink ... " Mi mem silentis.

Estos tiel amuze! Vi havos kvincent milionojn da tintiletoj, mi havos kvincent milionojn da fontoj..." Kaj li ankaŭ eksilentis, ĉar li ploris...

"Ĉi tie. Lasu min paŝi sola! " Kaj li sidiĝis, ĉar li timis.

Li diris ankaŭ:

"Vi scias... pri mia floro... mi estas respondeca. Kaj ĝi estas tiel malforta! Kaj tiel naiva! Ĝi havas nur kvar etajn dornetojn por sin defendi kontraŭ la mondo..." It has only four tiny thorns to defend itself against the world ... " Mi mem sidiĝis, ĉar mi ne plu povis teni min starante. Li diris:

"Do... tio estas ĉio..." Li ankoraŭ iom hezitis, poste leviĝis. Li paŝis unu paŝon. Mi ne kapablis moviĝi.

Nur io flava fulmis apud lia maleolo. Only something yellow flashed next to his ankle. Li restis senmova unu momenton. He stood motionless for a moment. Li ne kriis. Li falis malrapide, kiel forhakita arbo. He fell slowly, like a felled tree. Tio eĉ faris neniun bruon - pro la sablo.