×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Kiel homo atingas celon

Kiel homo atingas celon

Biologia GPS gajnis la Nobel-premion La sistemo de nervaj ĉeloj en la cerbo, dank' al kiu ni povas orienti nin, kvazaŭ iuspeca biologia GPS (t.e. la tre utila persatelita Tutmonda Birada Sistemo), estas la malkovro, kiu akiris la Nobel-premion 2014 pri medicino. La premiitaj sciencistoj estas la 75-jara, angla-usona John O'Keefe kaj la norvega paro May-Britt (51-jara) kaj Edward Moser (53-jara), la kvina paro da geedzoj, kiu ĝis nun ricevis Nobel-premion. Male al antaŭaj jaroj, la Nobel-premio pri fiziologio kaj medicino okupiĝis en la jaro 2014 pri baza ekzista, eĉ filozofia, demando, kiu rilatas al la subjektiva konceptado de realeco aŭ ĉi-kaze de spaco. La premiitaj sciencistoj sukcesis deĉifri la mekanismojn kaj procezojn en la cerbo, kiuj ebligas homojn kaj animalojn kapti la spacon, iliajn rilatojn kun la ekzistantaj objektoj kaj orientiĝi en kompleksa medio.

Evidentiĝas, ke ne sufiĉas paro da okuloj por plenumi tiajn, ŝajne trivialajn, taskojn. En la jaro 1971, malkovris profesoro O'Keefe la unuan komponanton de la cerba lokalizada sistemo. Li malkovris, ke speco de nervaj ĉeloj, nomataj "lokalizaj ĉeloj”, en la cerba areo nomata hipokampo, aktiviĝis ĉe ratoj, kiam ili estis en specifa loko en la ĉambro kaj aliaj ĉeloj aktiviĝis, kiam la ratoj troviĝis en alia loko. O'Keefe konkludis, ke la reto de tiuj ĉeloj kreis en la cerbo mapon de la ĉirkaŭa spaco. Post pli ol tri jardekoj, en al jaro 2005, la profesoroj May-Britt kaj Edward Moses, esploristoj de la cerbo en la norvega universitato de sciencoj kaj teknologio, malkovris centran ĉefan komponanton de la cerba lokaliza sistemo. Temas pri alia speco de ĉeloj de la cerba korteco, kiujn ili kromnomis "krado-ĉeloj". Tiuj ĉeloj kreas koordinatsistemon, kiu helpas la trovon de trafaj itineroj. Helpe de la krado, la cerbo kapablas taksi la distancon el elirpunkto ĝis la celloko.

La krado-ĉeloj troviĝas en areo nomata "entorinala korteco" , kiu ĉirkaŭvolvas la finan, suban parton de hipokampo. Tiuj ĉi areoj plenumas gravan taskon ankaŭ en la procezoj de memorigo, lernado kaj idekunigo. Tial spertuloj supozas, ke oni povas rilatigi ilian misfunkciadon al malsanoj kiel Alchajmero kaj demenco, kies ofta komenca simptomo estas ĝuste perdo de memoro kaj kapablo orientiĝi. La pli preciza identigo de la ĉeloj, kiuj respondecas pri orientiĝo, povus helpi en frua kuracado de la procezoj de mensa degenerado.

La nombro de lokalizaj kaj kradaj ĉeloj estas la sama en viro kaj virino. Do, ambaŭ seksoj povas atingi saman altnivelan lertecon en orientiĝo, ĉar ĝi dependas nur de trejniĝo.

Kiel homo atingas celon How a person achieves a goal