×

LingQをより快適にするためCookieを使用しています。サイトの訪問により同意したと見なされます cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2020, Laca hundeto

Laca hundeto

Maljuna, tre lace aspektanta hundo antaŭ nelonge venis en mian korton. Ĝi estis bone nutrita kaj laŭ la bela kolrimeno kaj pureco de la pelto estis evidente, ke pri ĝi oni bone zorgas. Ĝi amike skuis voston kaj kun stulta rideto - kiujn scipovas nur hundoj - ĝi venis humile al mi kaj mi povis ĝin karesi sur la kapo. Ĝi estis feliĉa, ke mi ne rifuzis ĝin kaj sekvis min hejmen.

La hundo paŝis malrapide tra la koridoro nur flarante al proponita frandaĵo. Ĝi ekkuŝis sur la tapiŝon en la angulo kaj post momento ĝi ekdormis. Post horeto de dormo ĝi ekstaris, denove amike vostumis kaj iris al la pordo, kiun mi malfermis por ĝi. Pluan tagon ĝi revenis, denove salutis min en la korto, eniris en la saman lokon en la angulo kaj denove proksimume unu horon dormis. Tio ripetiĝis dum kelkaj semajnoj…

Scivolema mi skribis mesaĝon sur peceto de papero, kiun mi alfiksis sur ĝian kolrimenon: „Volonte mi scius, kiu estas la posedanto de tiu ĉi belega kaj kara hundo kaj ĉu vi scias, ke preskaŭ ĉiam antaŭtagmeze ĝi venas en mian domon kaj unu horon ĉi tie dormas?“

La sekvantan tagon la hundo denove venis dormi kun la respondo alfiksita sur la kolrimeno: „Ĝi nomiĝas Bela kaj ĝi vivas en brua hejmo kun ses infanoj; du infanoj ankoraŭ ne estas trijaraĝaj,… ĝi klopodas nur ripozi kaj dormi. Ĉu ankaŭ mi povus morgaŭ veni kun ĝi?“

Laca hundeto Müder kleiner Hund Tired little dog Cachorrinho cansado Уставшая маленькая собачка