×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.08.21. Por pli da sano, iom da naturo

2013.08.21. Por pli da sano, iom da naturo

Por pli da sano, iom da naturo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Promeno en arbaro, sur montoj aŭ en bela parko estas plej plezuriga sperto – pri tio verŝajne neniu povus malkonsenti. Sed kio pri la homa sano? Ĉu kontaktado kun la naturo, precipe kun plantoj kaj verdaĵoj, havas ian efikon sur nia sano, krom la plezuro? Prudento indikas, ke jes, se oni konsideras, ke la homa specio, ekde sia praa formiĝo, pasigis milionojn da jaroj meze en la naturo, kaj nur kelkajn milojn en urbaj medioj. Sed sciencaj pruvoj postulas pli ol tio, kion prudento indikas. Ne estas facile senkonteste pruvi tion. Tamen, jam en la pasinta jarcento, esploristoj observis, ke pacientoj en hospitalaj ĉambroj, kies fenestroj malfermiĝis al ĝardenoj, pli rapide resaniĝis ol tiuj, kies fenestroj malfermiĝis al brika muro. Sekvis aliaj esploroj en diversaj landoj, kaj oni konstatis, ke subtilaj ŝanĝiĝoj en la homa korpa funkciado okazas, kiam oni vivas en la naturo: pli malalta sangpremo kaj pli granda kvanto da leŭkocitoj, ekzemple. Tiuj observoj kondukis al nova hipotezo en Biologio: “hipotezo pri biofilio”. Laŭlitere, ĝi signifas “allogiĝon al la vivo”, sed esence ĝi starigas la eblecon, ke ekzistas genetika fundamento por la ligiĝo de homoj al naturaj medioj. Pro tio, oni de iom da tempo komencis starigi plantojn en hospitaloj, oficejoj, lernejoj kaj apartamentoj, kun la celo preventi malsanojn. En Norvegujo, esploro montris, ke kazoj de gorĝinflamo en unu oficejo malpliiĝis je 23 procentoj, post kiam oni ornamis ĝin per plantoj. En Japanujo, lando kie oni aparte vigle esploras tiun temon, oni eĉ jam kreis ian “arbar-terapion “, tio estas, promenoj en arbaroj kaj ĝardenoj, por malpliigi streson. Krom plimultiĝo de leŭkocitoj, oni trovis ankaŭ pliiĝon de kortizolo, malpliiĝon de la korbatoj kaj de sangpremo. Alia eŭropa esploro trovis malpli da kazoj de depresio inter homoj, kiuj loĝis apud verdaj lokoj, kompare kun tiuj, kiuj ne havas tiun feliĉon: la diferenco atingis 21 procentojn. Kompreneble, multaj faktoroj influas. Individuaj personecoj ekzemple malsame reagas al tiaj eksteraj influoj. Ĉu temas pri genetika inklino aŭ eventuale pri la efiko de pli pura aero en tiaj lokoj? Ĉu la natura gusto de homoj al estetiko? Ĉu la etoso favora al pli da korpekzercoj? Ĉu la faciligo de interhomaj kontaktoj kaj pli sana socia vivo? Diversaj variaĵoj intervenas en tia subtila afero, kaj sendube la kultura flanko de la fenomeno multe pezas. Sed por ni, ordinaraj homoj, ne tiom gravas la harfendaĵoj de sciencistoj. Sufiĉas la konvinkiĝo, ke promeno en verda parko estas multe pli saniga kaj plezuriga ol marŝado en gimnastikejo, sur brua elektra rultapiŝo.