×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.27. La vortoj kaj la vivo

2013.11.27. La vortoj kaj la vivo

La vortoj kaj la vivo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La monde konata vortaro Oxford elektis la “vorton de la jaro 2013”: venkis la vorto “selfie”, kiu signifas “portreton faritan de la portretito mem, ordinare per komputiltelefono aŭ per komputila kamerao”. Mi ne konas pli elokventan ekzemplon pri la fakto, ke lingvo estas vivanta organismo, kiu reflektas la homan vivon mem.

La eldonistoj de la vortaro diras, ke tiu vorto evoluis el la strikta uzado en interretaj komunumoj al tutmonda, ĝenerala uzado. Ili informas, ke la uzado de tiu vorto plioftiĝis je 17000 procentoj dum la jaro 2013. Pro tio, oni enmetis ĝin en la interretan version de la vortaro. Eble poste ĝi eniros la paperan version. Temas pri nova ideo en la socio, la ideo pri facile farebla memportreto. Ĉu eventuale signifoplena reprezento de nia iom narcisisma homaro?

Aliaj vortoj konkuris por la vorto de la jaro: “twerk” (danco de populara kantistino), “binge-watch” (longe spekti televidon) “schmeat” (artefarita viando). Laŭ Oxford-vortaristoj, la elekto de la vorto de la jaro celebras la kreemon de uzantoj de la angla lingvo, fronte al la sociaj, politikaj kaj teknologiaj novaĵoj. Ekzemple, en la jaro 2008, kiam okazis ekonomia krizo, la elektita vorto estis “credit-crunch” (kreditkrizo). Por fari la elekton, oni evoluigis komputilan programon, kiu trovas milionojn da vortoj uzataj en interreto, en la angla lingvo. Ĝi registras la aperon kaj oftecon de tiuj vortoj, kaj la ŝanĝojn en ilia uzado. Koncerne la vorton “selfie”, helpis la popularigon la apero de konataj homoj en tiaspecaj fotoj – ekzemple Papo Francisko inter gejunuloj. Ankaŭ uzantoj de aliaj lingvoj importis la vorton “selfie”. Tiu interesa fenomeno nepre pensigas nin pri la situacio de Esperanto. Ankaŭ ĝi estas plene vivanta lingvo kaj certe devas akcepti novajn vortojn por novaj konceptoj. Sed ĉu same? Rilate al “selfie”, eble neniu aktiva uzanto de Esperanto pensus pri kreo de nova vorto, ĉar nia pure Esperanta kunmetaĵo “memportreto” (aŭ “interreta memportreto”) tute bone solvus la problemon. Probable, la kreo de novaj vortoj en la Internacia Lingvo estu pli ŝparema. Sed la oksforda ekzemplo taŭgas por ke ni, Esperantistoj, trankvile akceptu tiun neeviteblan fenomenon, ke lingvo konstante riĉiĝas. Neniu minaco kuŝas en tio. Por pacigi la spiritojn, ni povus imiti la oksfordanojn kaj komenci elekti nian “vorton de la jaro”...