×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.01. Feliĉebria ĉe piano

2013.12.01. Feliĉebria ĉe piano

Feliĉebria ĉe piano

"Fluon"(flow) oni nomas la animstaton ĉe kiu oni plene enprofundiĝas en sia agado. Studo ĉe pianistoj nun alportis ke muzikistoj kun alta emocia inteligenteco travivas pli ofte tian feliĉebrion. Akcelas tion multe da ekzercado.

Profesiaj muzikistoj ofte dum monatoj ekzercadas unusolan muzikaĵon por perfekte publike prezenti ĝin iam. Por laikoj estas malfacile reeltrovi de kie tiuj profesiuloj prenas tiun disciplinemon. Ebla ekspliko por tiu motiviĝo estas laŭ la muzikologino Manuela Marin de la universitato de Vieno la sperto pri "fluo" dum la ludado.

La teorio de la agadebrieco fontas el la psikologo Mihály Csikszentmihályi. Se oni tute enprofundiĝas en aktiveco oni atingas specon de ebrieco - animstaton en kiu tieldire ĉio "fluas". La karaktero de rekompenco verŝajne motivigas ankaŭ multajn muzikistojn persisti - malgraŭ la penoj.

Ĉu oni atingas tiun animstaton, tio laŭ la teorio dependas de multaj faktoroj, interalie de la ekvilibreco inter kapablo kaj pretendo, klaraj celoj aŭ la strukturo de la personeco. Evidente kelkaj homoj eniras pli facile en tiun agrablan agadebriecon.

Laŭ Csikszentmihályi tiuj homoj estas aparte scivolemaj, persistemaj kaj ne memcentritaj. Tiuj personoj laŭdire serĉas la defion, estas malpli timemaj kaj alte motivitaj.

Dum sporto aŭ ĉe laboro estas jam bone analizite kiuj faktoroj influas la travivadon de "fluo". Aliflanke en la muziko tion oni apenaŭ esploris. Precipe la rolo de la personeco de la muzikisto kaj de la emocioj estas neklarigita kvankam ambaŭ faktoroj tute ne estas forpenseblaj el la muziko.

"Muzika komunikado baziĝas forte sur la esprimo kaj la ricevado de emocioj, tial gravas por la muzikisto efike povi mastrumi emociojn", diras Marin. Marin kaj ŝia kolego supozas ke la travivado de "fluo" devas ĉiukaze stari en kunteksto kun la specifa muzikaĵo resp. kun ĝia emocia enhavo. Ankaŭ la personeco kaj la emocia inteligenteco laŭ ŝi ludas rolon.

Pruvojn kolektis la esploristoj nun en sia esploro ĉe 76 gestudantoj de pianoludado. Ili devis plenumi psikologiajn testojn kaj plenigi demandilojn pri la temo muziko.

La analizo montris ke precize du personaj faktoroj ŝajnas esti gravaj por la travivado de "fluo", nome laŭ testo alta emocia inteligenteco kaj ofta ekzercado. Eksterordinara majstrado ne havis influon pri tio.

Ankaŭ la muziko mem verŝajne ludas rolon. Emocie ŝargitaj muzikaĵoj - egale ĉu negative aŭ pozitive - same akcelas la agadebriecon. Ankaŭ certaj muzikstiloj ŝajne estas aparte taŭgaj. Por bona "fluo" la esploristoj rekomendas romantikajn pecojn por piano de Frédéric Chopin.

2013.12.01. Feliĉebria ĉe piano 2013.12.01. Happily drunk at the piano 2013.12.01. Feliz bêbado ao piano