×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.05. Plioftiĝas senedzeco en Japanio

2014.01.05. Plioftiĝas senedzeco en Japanio

Plioftiĝas senedzeco en Japanio

Altaj kostoj kaj konservativaj normoj detenas pli kaj pli da japanoj de geedza partnereco. La seksa abstino povus havi dramecajn konsekvencojn por la nombro de naskoj.

La filoj kaj filinoj de Japanio estas malkovrintaj la ĉastecon. Eĉ ĉe la universitatoj de Japanio la senregulema vivo estas malŝatata: Pli ol la duono de la studentinoj laŭ propra eldiro estas ankoraŭ virgulinoj. La societo por familia planado konstatas ke ĝenerale 45 procentoj de la virinoj inter 16 kaj 24 jaroj ne havas intereson pri intimaj rilatoj aŭ "eĉ malestimas seksajn kontaktojn". Pli ol kvarono de la viroj samopinias.

En Japanio senseksemo nuntempe estas tiom kreskanta fenomeno kiun frontas la socio same ŝokita kaj senhelpa. En ĉiu aĝogrupo plimultas la senpartneruloj, kiel pluraj enketoj kaj studaĵoj nun eltrovis. La Nacia Instituto por Enloĝantaro kaj Socia Sekureco eltrovis, ke 61 procentoj de la fraŭlaj viroj kaj preskaŭ la duono de la virinoj en la aĝo inter 18 kaj 34 jaroj ne vivas en firma partnereco. Tio estas plialtiĝo je preskaŭ 10 procentoj ene de kvin jaroj. Krome enketo rezultigis ke 30 procentoj de la fraŭlaj viroj ankoraŭ neniam rendevuis kun virino.

Oni nomas tion en Japanio la "fraŭlan sindromon". Eĉ geedzaj paroj laŭ internacia komparo praktikas malpli da koitoj. Preskaŭ triono de la enketitaj geedzoj en la aĝo ĝis 50 jaroj koitas malpli ol unufoje dum monato. Plej multaj viroj indikas kiel kaŭzon lacecon post la laboro. Pli ol 20 procentoj de la virinoj post nasko estas perdintaj la intereson pri seksumado.

Por la priloĝantara politiko tiu tendenco estas nacia katastrofo. Se tio tiel daŭros, laŭ kalkulo de la instituto la enloĝantaro de Japanio de nun 126 milionoj ĝis la jaro 2060 ŝrumpos je triono. Vide al rapide pliaĝiĝanta socio kun unu el la plej malaltaj naskociferoj de la mondo, la lando precipe demandas sin, kial la junaj homoj evitas intimajn kontaktojn.

Apenaŭ konvinka provo klarigi tion estas la kreskanta ofertaro pri eblecoj seksumadi sen partnero. Pornaĵoj, seksludiloj kaj partneroj en la virtuala mondo laŭ tio anstataŭas la realajn kontaktojn.

Pli klarigebla estas la tendenco ĉe virinoj resti seninfanaj. Japaninoj ĝenerale devas elekti alternativon: profesion aŭ familion. Malnova proverbo diras: "La edzineco estas la tombo de la virino." Profesie laborantaj patrinoj estas la escepto, ĉar en la konservativa socio ne estas kompreno por ili kaj ne ekzistas infanvartejoj. Virino kiu ricevos infanon, tiu preskaŭ ĉiam devas rezigni pri la profesio. Tial multaj ambiciaj japaninoj decidas sin por la profesia kariero kaj kontraŭ partnero.

Ĉe la junaj viroj la situacio estas pli multfaceta. Por multaj el ili la labormerkato ŝanĝiĝis kaj tiel firma vivenspezo dum la tuta profesia vivo por la juna generacio estas revo el pasintaj epokoj. Por la filoj de Japanio tiu disdono de la roloj ne plu funkcias. La viro kiel nutranto ne plu servas. Sed la prezoj en Japanio apartenas ankoraŭ al la plej altaj en la mondo. La enormaj vivtenaj kostoj kaj la ekstrema financa peno por infanoj malinstigas virojn fondi familion. Kelkaj el ili tamen ankaŭ estas memsufiĉaj, ili konsideras tro pena la vivon en partnereco kaj tute konscie rifuzas seksrilatan vivon.

Krome Japanio intertempe evoluis al vera fraŭla socio - kun respektive granda ofertaro por solecaj animoj. Intertempe jam disponeblas unupersonaj kupeoj en karaoke-gastejoj, en kiuj soluloj povas elkanti sian animon el la kolo. Nudelaj restoracioj ofertas unupersonajn sidlokojn kiuj estas separitaj per vandoj sur tabloj. Eĉ universitataj manĝejoj jam instalis tiajn vandojn por studentoj kiuj dum la tagmeza paŭzo ne ŝatas vidi aŭ parolkontakti aliajn homojn.

2014.01.05. Plioftiĝas senedzeco en Japanio 2014.01.05. Singleness is increasing in Japan