우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다
쿠키 정책.
Ana Pana
Ana Pana
"Ana Pana" estas korespondkurso por tiu, kiu estas komencanto pri Esperanto. Estas bone, se
vi antaŭ ol komenci trarigardas Lingvoprezenton.
La kurso konsistas el ok partoj, komence facilaj kaj fine pli kaj pli komplikaj.
La ideo estas ke vi ĉe ĉiu parto:
1. lernas novajn vortojn
2. trarigardas kelkajn lingvajn klarigojn
3. legas rakonteton
4. faras "plenigekzercon"
5. faras "demandoekzercon"
6. faras "aŭskultekzercon"
7. faras "korespondoekzercon"
8. legas mallongan konsilon
La korespondoekzercon lingvohelpanto poste kontrolos kaj resendos al vi kun eventualaj
ĝustigoj kaj komentoj.
La koncerna kurso estis lingve reviziita de speciala komisiono de la Akademio de Esperanto.
Sukceson!