El la rakonto “Esperanto” de Amos Oz
Elektitaj pecoj de la verko
En antaŭa sonartikolo mi priskribis mian sperton pri la traduko de la rakonto “Esperanto” el la kolekta libro “Inter amikoj” de la mondkonata israela verkisto Amos Oz.
Jen nun kelkaj elektitaj pecoj de tiu novelo.
------------- {Komenco:} La najbarino de Marteno Vandenberg, Osnat, eniris antaŭ la vesperiĝo por viziti lin. Enmane ŝi portis pleton kun telero kovrita per alia telero kaj taso kovrita per subtaso. Marteno vivis sola kaj suferis pro malsano de la spirvojoj, kiun li ricevis pro troa fumado. ... Li estis homo obstina kaj sciema, maldika, lia hararo griza kaj bukla estis dura kiel ferdrato, liaj okuloj malgrandaj, nigraj kaj penetremaj, liaj brovoj densaj, liaj vangoj kaviĝintaj, liaj ŝultroj kurbaj kaj lia spiro laŭte fajfanta pro la malsano de emfizemo. Malgraŭ̆ tiu malsano li kutimis fumi de tempo al tempo duoncigaredon, stertorante, kaj rifuzis cedi. Dum sia juneco en Roterdamo li estis instruisto de la lingvo Esperanto, sed ekde kiam li venis en Israelon, en la jaro 1949, li ne havis okazon uzi tiun mirindan lingvon. ... Li intencis malfermi ĉi tie, en nia kibuco Jikhat malgrandan rondon por lerni Esperanton. Li kredis je nuligo de ĉiuj ŝtatoj kaj je tutmonda pacifisma frateco, kiu ekregos post la forstreko de la landlimoj inter popoloj. En kibuco Jikhat oni konsideris lin imitenda morala ekzemplo. Plurfoje en la membrokunvenoj de la kibuco Marteno memorigis al ni ĉiuj la celon de tiu tuta entrepreno kaj kiaj estis la originaj idealoj. Samtempe kelkaj konsideris lin strangulo, ĉar dum ĉiuj liaj jaroj ĉe ni, li ne forestis de sia laboro eĉ unu solan tagon. Kiam li malsaniĝis kaj estis devigita kuŝi unu- du tagojn, li malfermis la ŝuriparejon sabate kaj redonis al la komunumo la mankantajn labortagojn. Li opiniis, ke la tuta mondo baldaŭ vekiĝos kaj komplete nuligos la monon, ĉar la mono estas la radiko de ĉiu malbono, eterna fonto de militoj, intrigoj kaj ekspluatado. ... Iom post la oka matene eniris Joav Karni, la kibuca sekretario, kaj diris: ..."Estas tiele. Lastatempe kelkaj kamaradoj turnis al mi pri vi. Ankaŭ Lea Ŝindlin turnis al mi nome de la sankomisiono. La kuracisto specife diris al ŝi, ke vi nepre devas ĉesi labori en la ŝuriparejo kaj ni ĉiuj konsentas kun li. La aero en tiu ĉi barako estas densa kaj sufokiga kaj la odoroj de la ledo kaj gluo sendube malhelpas al via sano. La tuta kibuco opinias, ke vi jam laboris sufiĉe, Marteno. Nun venis la tempo iom ripozi." ... Dum la plimulta tempo Marteno kuŝis kun fermitaj okuloj. Foje li murmuris ion kaj foje subridis. Liaj okuloj aspektis sinkigitaj en la okulkavoj kaj lia dratataspekta hararo estis malorda. Se oni alparolis lin, li kapjesis. Kelkfoje li sukcesis prononci dankvortojn al la kamaradinoj, kiuj deĵoris apud lia lito. Vespere li plendis, ke li ne havis sufiĉe da forto por fokusigi siajn pensojn. Kaj unu fojon, kiam venis du energiaj flegistinoj por ŝanĝi lian piĵamon, subite li subridis kaj diris al ili, ke ankaŭ la morto fakte estas anarkiisto: “La morto ja havas neniun respekton por stato, posedaĵo, aŭtoritato kaj titolo, ni ĉiuj estas por ĝi tute egalaj”. ... Post la funebraj paroloj, laŭ peto de Joav, Osnat ludis apud la malfermita tombo la melodion de la kanzono “Ridu, ridu pro la sonĝoj”, kiun Marteno ŝatis. Kelkaj ĉeestantoj akompanis ĝin per mallaŭta murmuro, dum aliaj nur per movo de lipoj. ... {Fino:} Osnat iom restadis tie kaj staris iom da tempo sola apud la tera monteto, aŭskultis la voĉojn de la birdoj kaj la murmuron de la malproksima traktoro kaj ŝia koro estis trankvila kvazaŭ ne temis pri entombigo, sed pri bona kaj sensoifiga konversacio. Subite ŝi sentis preman deziron diri du-tri vortojn en Esperanto, sed ŝi ja ne havis tempon lerni ion ajn kaj krome ŝi ne sciis kion diri.