×

Mes naudojame slapukus, kad padėtume pagerinti LingQ. Apsilankę avetainėje Jūs sutinkate su mūsų slapukų politika.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.09. Kiel plantoj spitas froston

2014.01.09. Kiel plantoj spitas froston

Kiel plantoj spitas froston

Neĝo kaj glacio ne nur por bestoj estas defio, sed ankaŭ por plantoj. Biologoj nun esploris la mekanismon per kiu plantoj protektas sin kontraŭ akra frosto.

Kiam minacas la unua frosto, la homo protektas sian medion kontraŭ la vintro. Ne izolitaj akvotuboj estas sekigataj, estas kontrolataj la glacviŝaj instalaĵoj de aŭtomobiloj, estas ŝanĝataj la pneŭoj.

Kion entreprenas florplantoj por adaptiĝi al la frosta sezono, tion nun priskribas esploristoj en Vaŝingtono. Dum la kuro de la evolucio ekestis diversaj mekanismoj kiuj protektas plantojn kontraŭ frosto.

Temperaturoj sub nul gradoj Celsiuso estas por florplantoj defio - frosto povas damaĝi ilian teksaĵon. La akvovejnoj povas blokiĝi per aerbulboj, ĉar la akvo glaciiĝas kaj redegelas.

Origine la tiel nomataj angiospermoj, kiel oni ankaŭ nomas florplantojn, estis hejmecaj en varmaj medioj. Iom post iom la plantoj tamen ankaŭ adaptiĝis al pli malvarma klimato. Per genealogia analizo la esploristoj nun povis rekonstrui kiamaniere tio estis okazinta.

La unuaj florplantoj posedis trunkon aŭ longan tigon. Unue multaj plantoj evoluis direkte al herboj. Gravaj partoj tiam troviĝis protektitaj kontraŭ frosto sub la grundo - kio kreskis super la grundo, tio formortis dum la malvarma sezono. Per tia adaptiĝo la plantoj estus ankaŭ povintaj antaŭeniri en pli malvarmajn regionojn.

Pluaj adaptiĝoj al frostaj vintroj rezultis nur pli malfrue dum la kuro de la evolucio. Al tio apartenas la deĵeto de la folioj, kiel ni tion konas de foliaraj arboj, kaj frostrezista konstruo de la transportaj vejnoj. Tiuj kondukiloj fariĝis pli kaj pli malvastaj, kaj tiel ĉe glaciiĝo kaj degelo ne plu povis formiĝi aerbulboj. Tiajn malvastajn vejnojn posedas ekzemple koniferoj kiuj daŭre restas verdaj ankaŭ ĉe malaltaj temperaturoj.

La esploristoj por sia studaĵo estis analizintaj datumojn de preskaŭ 50.000 angiospermoj kaj komparis ilin kun genealogia skemo kiu ampleksas pli ol 30.000 speciojn. "Ĝis nun ni ne havis kompletan imagon pri tio kiel tigo kaj folioj adaptiĝis al malvarmaj temperaturoj", diras esploristino. La genealogia analizo permesas nun envidi kiel kaj kio tio estis okazinta dum la kuro de la evolucio.

2014.01.09. Kiel plantoj spitas froston 2014.01.09. How plants defy frost