×

Mes naudojame slapukus, kad padėtume pagerinti LingQ. Apsilankę avetainėje Jūs sutinkate su mūsų slapukų politika.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (33)

Virinoj en muziko (33)

Anna Bolena (1507-1536) estas plej konata pro esti la dua edzino de Henriko la VIII-a kaj pro ĉio, kion ĉi tiu fakto signifis en ŝia vivo. Sed Anna Bolena ankaŭ estis granda amanto de muzikarto, komponante melodiojn por voĉo kaj liuto.

Ŝi apartenis al unu el la plej influaj familioj de la angla nobelaro. Granda parto de ŝia infanaĝo pasis en Francio, en la rafinita kortego de la reĝo Francisko la I-a, kie ŝi ricevis zorgeman edukadon.

Reveninte al Anglujo en 1522, ŝi okupis la lokon, kiu pro ŝia rango kongruis en la kortego kiel korteganino de la reĝino Katerina de Aragono, la unua edzino de Henriko la VIII-a kaj plej juna filino de la katolikaj gereĝoj.

Anna Bolena havis grandegan kapablon ludi instrumentojn kiel liuton, virĝinalon aŭ harpon, same kiel danci kaj deklami, sed ŝi dediĉis sin ne nur al interpretado, sed ankaŭ al komponado.

La beleco kaj allogeco de Anna impresis la kortegon kaj baldaŭ ŝi troviĝis ĉirkaŭita de admirantoj. Inter ili la reĝo mem, kiu kovris la patron de Anna per titoloj kaj havaĵoj por provi malhelpi ŝian eblan geedzecon kun iu el ŝiaj adorantoj.

Anna aperis ĉe la angla kortego kiam estis diskutata la serioza problemo de la sinsekvo al la trono. La reĝino Katerina de Aragono nekapablis naski viran heredanton. Sed Henriko la VIII-a bezonis ĉiakoste filon por daŭrigi sian dinastion, kaj tio fariĝis vera obsedo por la monarko, temo kiu miksiĝis en liaj politikaj kaj diplomatiaj agadoj.

En 1527 Henriko formale petis al la Papo nuligi sian geedzecon, kiam jam li estis komencinta pasian rilaton kun Anna Bolena.

Post du jarojn da peniga diplomatia ŝnurtira lukto, la Papo Klemento la VII-a rifuzis la peton de la reĝo. La papa rifuzo malebligis postan geedziĝon de Henriko kaj tial ekskludis la eblon havi virajn heredantojn kun legitimaj rajtoj al la trono. Ĉi tio kaŭzis gravegan politikan krizon inter Anglujo kaj Romo, kiu kulminis per la oficiala disiĝo de la angla nacia Eklezio el la papa jurisdikcio. La rezulto estis la starigo de nova kulto: Henriko fondis la Anglikanan Eklezion, kiu estis influita de la Lutera Reformo. La 25-an de januaro, 1533, Henriko sekrete edziĝis al Anna Bolena, kiu eble estis graveda. En aprilo, kun la sankcio de la nova Eklezio, kies estro fariĝis la Reĝo mem, la ĉefepiskopo de Canterbury deklaris la nulecon de la geedzeco kun Katerina de Aragono. En Pentekosta tago de tiu sama jaro, Anna Bolena estis solene kronita ĉe la Abatejo Westminster. En septembro, la reĝino naskis knabinon, kiu nomiĝis Elizabeto, la estonta Elizabeto la I-a de Anglio.

En la sekvaj jaroj, la reĝo atendis kun kreskanta senpacienco la naskiĝon de knabo, perdante intereson pri sia edzino laŭ la paso de la tempo. Dume, Anna gajnis la malamikecon de la plej influaj membroj de la kortego pro sia kaprica kaj aroganta karaktero, kiu lasis ŝin sen politika subteno kiam ŝia geedzeco eniris en krizon.

Kiam la ebleco havi filon estis preskaŭ malmultaj, kaj ŝia edzo jam estis enamiĝinta al alia virino, la reĝino estis viktimo de komploto por forigi ŝin de la trono.

En 1536, Anna estis arestita laŭ ordono de la reĝo kaj enfermita en la Turo de Londono. Ŝi estis akuzita pri adulto kaj estis juĝita kaj unuanime kondamnita al senkapigo. Tiu terura juĝa decido efektiviĝis post dek sep tagoj, la 19-an de majo de 1536. La kulpo de Anna Bolena pri la akuzoj kiuj kaŭzis ŝian morton, neniam estis dokumentitaj.

Inter la muziko atribuita al ĉi tiu angla reĝino, pluraj arioj por voĉo kaj liuto, elstaras ŝia kanto ‘La Morto skuas min dum mi dormas' (Deathe rocke me asleepe). Ŝajnas ke ĝi estis verkita atendante ŝian ekzekuton. Ĝi parolas pri ŝia baldaŭa morto, dume la instrumenta parto de la liuto imitas la sonon de la sonoriloj kiu vokas la kondamniton al la ekzekutejo.

La poemo reflektas ŝian suferon. En ĝi ŝi rimarkas, ke ŝia fino ne povas esti evitata; kaj emfazas, ke la morto almenaŭ donos al ŝi pacon kaj eskapon de ŝiaj nunaj suferoj. Ĉe la fino de ĉiu grava strofo estas rekantaĵo, iomete varianta, pri la alproksimiĝo de la morto kaj kiel ĝi estas neevitebla.

Ĝi estas bona kaj bela poemo, kiu transdonas grandegan riĉecon de ‘malhelaj' emocioj, turmentoj, mensa angoro, forta doloro kaj kordoloro, kaj fine rezignacio pri ŝia sorto. Per la uzo de diversaj specialaj teknikoj, inkluzive de metaforoj, similecoj kaj onomatopeo, ŝi faras la priskribojn pli emfazaj kaj vivecaj.

Al Anna Bolena oni ankaŭ atribuas aliajn kantojn, kiuj estas verkitaj laŭ ‘nobla' stilo, ili fariĝis parto de la folklora tradicio de Anglio.

Virinoj en muziko (33) Women in music (33) Mulheres na música (33) Женщины в музыке (33)