Ĉapitro 9.1 – Parolo kun la trinkejestro
En la trinkejo Kabe pli kaj pli ebriiĝas (ĉu ankaŭ la trinkejestro? ) Kabe: Unu bieron, mi petas. Trinkejestro: Ĝi kostas 1 eŭron. Ĉu vi ŝatus ankaŭ ion alian?
Kabe: Ne, dankon, biero sufiĉas por mi.
Trinkejestro: Ĉu vere? Kio pri vodko, labambo kaj inoj?
Kabe: Nu, kial ne… Mi ankoraŭ ne dancis labambon, sed laŭdire ĝi estas amuza.