×

We gebruiken cookies om LingQ beter te maken. Als u de website bezoekt, gaat u akkoord met onze cookiebeleid.

image

Esperanta Retradio 2020, Virinoj en muziko (36)

Virinoj en muziko (36)

Claudia Francesca Rusca (1593 - 1676 ) estis soprano, komponistino, orgenistino kaj muzikinstruistino de la XVII-a jarcento. Ŝi naskiĝis en 1593, probable en Lugano aŭ Locarno, Svislando, kiel sugestas la Biografio de la Ordeno de Humiligitaj Monaĥinoj verkita ĉirkaŭ 1684.

Tiu sama fonto sciigas nin ke Claudia Francesca ricevis sukcesan muzikan edukadon hejme: “Ŝiaj gepatroj bone edukis ŝin kaj igis ŝin lerni muzikon kun bona fundamento, ĉar ŝi komponas, kantas kiel soprano kaj en sia junaĝo ŝi estis tre laŭdata." En la aĝo de 25 jaroj ŝi eniris la abatejon Umiliate Santa Caterina di Brera en Milano, Italio. Ŝajnas, ke la tuta familio de Claudia Franceca, la onklinoj, kuzinoj kaj gefratoj promesis siajn votojn kune kun ŝi en la sama abatejo Santa Caterina. Estas konataj la nomoj kaj aktivecoj de tri el ŝiaj gefratoj.

Dum la longa tempo, kiun ŝi pasigis en la konvento, Rusca distingiĝis pro sia inteligenteco kaj laboremo: "Ŝi scipovis kalkuli kaj ĉiam estis okupita en servo kaj instruado; ŝi estis virino tre prudenta; ŝi havis bonan memoron; ŝi plenumis siajn metiojn kun granda diligenteco." Malgraŭ tiuj virtoj kaj neriproĉebla konduto, ŝi neniam estis altigita al la rango de abatino, eble pro sia delikata konstitucio, kiu malebligis al ŝi, ekzemple, ĉeesti la Matenajn laŭdojn . En la monaĥejo ŝi dediĉis multajn jarojn al muzika praktikado kaj al instruado de kanto kaj orgenludado. Unu el ŝiaj muzikstudantinoj estis la fratulino Angela Confaloniera, spirite talenta monaĥino, kiu regule skribis leterojn al kardinalo Federico Borromeo. Inter tiuj leteroj troviĝas unu de 1629, en kiu ŝi, nome de Claudia Rusca, petas permeson por dediĉi al li verkon. Confaloniera skribis: "La monaĥino (Rusca) kapablas komponi muzikon, ŝi komponis plurajn motetojn, kaj ŝiaj fratoj estas presantaj ilin. Ili volas dediĉi ŝiajn verkojn al Via Ilustra Honoro kiel dankesprimon, kiun oni ŝuldas al vi pro la bonvolemo, kiun vi montras al nia monaĥejo. Ĉi tiuj pecoj estis tre laŭdataj ... Ĉi tiu virino estas tre spirita kaj mi pensas, ke ili estis komponitaj kun granda pieco.” Verŝajne Confaloniera skribis al la kardinalo anstataŭ Rusca, ĉar li pli bone konis ŝin.

Dum la XVII-a jarcento, la muzika agado kaj komponado en la konventoj de Milano estis kontrolita de la kardinalo Federico Borromeo, referenca figuro en la eklezia gvidado de la monaĥinoj. Li devis certigi, ke ĉiu muziko prezentita tie emfazis pentofaron kaj humilecon. Li volis direkti la muzikan agadon de la konvento certigante, ke ĝia lernado helpis la monaĥinojn atingi kaj muzikan scipovon kaj religiecan spiriton.

La verko, kiun Claudia Francesca Rusca dediĉis al la kardinalo, estis eldonita en Milano en 1630, kun la titolo: Sacri concerti a 1, 2, 3, 4, 5, e 8 voci e Canzoni francesi a 4 voci. Ĝi estas impona kolekto de preskaŭ 30 korusaj kaj instrumentaj konĉertoj, vesproj kaj motetoj, kiuj iras de unuvoĉaj motetoj en moderna stilo, ĝis 8-voĉa Gloria en venecia stilo. Kune kun ĉi tiuj estas du instrumentaj " francaj kanzonoj", kiuj estas la plej fruaj konataj kaj konservitaj instrumentaj verkoj de virino. Ĉi tiu muziko travivis centojn da jaroj kaj diversajn tragediojn, sed ankoraŭ haveblas hodiaŭ. Ili atingis nin danke al la bonŝanca ideo de la muzikisto Walter Jesinghaus, kiu en la jaro 1930 fotis la solan ekzistantan presitan ekzempleron el la XVII-a jarcento. Post tio, en 1943, la Ambrosiana Biblioteko en Milano estis bombardita kaj la fajro detruis ĉion kaj ankaŭ la ununuran ekzempleron de la Sacri concerti. Nur en 2001 oni trovis kaj raportis la ekziston de fotoj de la tuta verko de Claudia Francesca Rusca en la kolekto de Muzika Esplorado en la itala Svislando. Ĝis tiam estis konataj nur partoj por solistoj, koruso kaj ĉambra orkestro. Nuntempe tiu serio de fotoj estas ankaŭ havebla interrete: (http://www.ricercamusica.ch/musiche/Rusca_Sacri_concerti.pdf).

Claudia Francesca Rusca pasigis sian tutan vivon en la abatejo Santa Caterina, kaj mortis tie en 1676 en la aĝo de 83 jaroj pro apopleksio.

Virinoj en muziko (36) Women in music (36) Женщины в музыке (36)