×

We gebruiken cookies om LingQ beter te maken. Als u de website bezoekt, gaat u akkoord met onze cookiebeleid.

image

Esperanta Retradio 2021, Rekrei la paradizon

Rekrei la paradizon

La brazila fotografiisto Sebastião Salgado jam estis temo de artikolo en la Esperanta Retradio, pro sia premiita kaj monde rekonata arto. Hodiaŭ ni parolu pri lia granda vivoprojekto favora al la naturmedio. Li pasigis sian infanan tempon en paradizeca loko, en la brazila ŝtato Minas Gerais, kie lia patro posedis vastan bienon kovritan de belega praarbaro - parto de la tiel nomata “Atlantika Arbaro”. Li kreskis, travojaĝis la mondon, famiĝis, kaj kiam li revenis al la bieno, kiun li heredis de la patro, li trovis mortan, nudan savanon, preskaŭ dezertan. Mankis akvo kaj la klimato sufiĉe ŝanĝiĝis. Preskaŭ 90 procentoj el la tuta mirinda Atlantika Arbaro, unu el la plej riĉaj naturrezervejoj en la mondo, suferis tiun saman detruadon. La bieno de la familio Salgado estis morte vundita, kaj tio vundis ankaŭ lian koron.

Tiam, lia edzino Lélia Wanick Salgado ekhavis inspiron. Ŝi diris al li: “Vi diras, ke vi vivis en paradizo, kiam vi estis knabo. Ni rekonstruu la paradizon, ni replantu ĝin.” Ili kreis projekton, arigis kunlaborantojn kaj sponsorojn sufiĉe fortajn, kaj fondis Instituton Terra, kiu ĝis nun liveras semojn al la lokaj agrokulturistoj, kiuj same deziras rearbarigi sian teron. Kune kun la replantado, oni poste starigis projekton por revivigi per rearbarigo akvofontojn. Fondiĝis ankaŭ loka lernejo por instrui gejunulojn pri la plej bona maniero konservi arbarojn en bienoj.

En la bieno de Salgado oni starigis lulilon por plantoj origine tiuregionaj. Milionoj da plantidoj de pli ol 200 specioj estis vartitaj, ekde la jaro 1999. Post ses jaroj oni jam povis admiri la verdan tapiŝon de arboj, kiu definitive vastiĝis ĝis la jaro 2012. Entute, kreskis 2,5 milionoj da arboj en lia bieno. Tiel ke revenis la akvofontoj kaj multaj bestoj, kiuj estis de longe malaperintaj: birdoj, mamuloj, amfibioj, reptilioj. Li faris fotojn de la bieno en la jaro 1999 kaj nun. La impreso estas ŝoka!

Salgado diris: “Kiam mi vidis, ke la unuaj arboj naskiĝas en grundo tute mortinta, kiam mi vidis, ke birdoj revenas, kiam mi vidis, ke akvo revenas, tiam mi komprenis, ke arbo estas kvazaŭ homo. Kiam homo naskiĝas oni devas lin protekti, instrui pri piedirado, pri parolado. Arbo estas tute simila. (...) mi vidis, ke estas espero, kaj ke espero certe ligiĝas al la planedo.”

Sebastião Salgado ricevis la Premion de Paco de la Germana Librokomerco, okaze de la fermo de la Librofoiro de Frankfurto, en 2019.