×

Używamy ciasteczek, aby ulepszyć LingQ. Odwiedzając stronę wyrażasz zgodę na nasze polityka Cookie.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.10. Altreliefa ceramika artaĵo

2014.01.10. Altreliefa ceramika artaĵo

Altreliefa ceramika artaĵo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Citaĵoj el la biblia traduko de Zamenhof

Antaŭ kelkaj jaroj, dum mia lasta sabata jaro kiel universitata preleganto, mi okupiĝis interalie pri protektado de datumoj por la komputila reto de granda kemia entrepreno. Post zorge planita kaj trafe plenumita enketo, mi sukcesis malkovri, kaj ĝustatempe vanigi, kunordigitan atakon de industria spionado fare de internaciaj konkurencaj firmaoj.

Sendube, karaj gesamideanoj, vi miras kaj vin demandas, kia estas la rilato inter tio kaj la laŭtitola temo de tiu ĉi sonartikolo. Mi tuj klarigos al vi. Kiel neatenditan premion fare de la danka direkcio de la entrepreno, mi ricevis tre malavaran gratifikon kaj decidis donaci al ni belan artaĵon por nia tradicie senornama hejmo.

Ni elektis artan verkon de Danjel Naĥum, konata artceramikisto, loĝanta en la kibuco Ruĥama. Li dekoris per siaj ceramikaj reliefoj, ĉefe inspiritaj al bibliaj personoj kaj eventoj, enirhalojn de prestiĝaj hoteloj kaj gravaj publikaj institucioj, enlande kaj eksterlande. Reliefo estas skulptita aŭ modlita artverko, leviĝanta el plata fono, sen esti disigita de ĝi. Depende de kiom alte la figuroj elstaras el la fono, oni parolas pri bareliefo (t.e. malprofunda reliefo), duonreliefo kaj altreliefo, en kiu la figuroj estas preskaŭ plene plastikaj, sed ilia malantaŭa flanko estas ligita kun la fono.

Mia edzino kaj mi elektis por nia salona muro, ceramikan verkon, laŭ la tekniko de altreliefo, longan preskaŭ kvar metrojn. Ĝia temo estas la biblia evento de la elekto de Saŭlo, kiel unua reĝo de Israelo, fare de la profeto/juĝisto Samuelo. Jen la priskriboj de la kvin sinsekvaj scenoj, helpe de ilustraĵoj kaj citaĵoj. Mi citas, el la biblia traduko de Zamenhof, la rilatajn versegojn 1 ĝis 6 de la ĉapitro 10 el la unua libro de Samuelo. La ordo de la scenoj en la reliefo estas el dekstre al maldekstre laŭ la hebrea skribdirekto:

10.1 Tiam Samuel prenis kruĉeton kun oleo kaj verŝis sur lian kapon,

kaj kisis lin, kaj diris: Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel ĉefon super Sia heredaĵo.

10.2 Kiam vi hodiaŭ foriros de mi, vi trovos ĉe la tombo de Raĥel, en la regiono de Benjamen en Celcaĥ, du homojn, kiuj diros al vi: Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris serĉi, kaj jen via patro ĉesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante: Kion mi faru koncerne mian filon?

10.3 Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino. 10.4 Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.

10.5 Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filiŝtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altaĵo, kaj antaŭ ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas. 10.6 Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi profetos kune kun ili, kaj vi fariĝos alia homo.

2014.01.10. Altreliefa ceramika artaĵo 2014.01.10. High relief ceramic artwork