XVII
KIAM oni volas spriti, oni foje mensogas iom. Mi ne estis tre honesta, parolante al vi pri la lanternistoj. Mi riskas doni malĝustan ideon pri nia planedo al tiuj, kiuj ne konas ĝin. La homoj okupas tre malmulte da spaco sur la Tero. Se la duo da miliardoj da homoj, kiuj loĝas sur la Tero, starus iom dense kiel por mitingo, entenus ilin facile publika placo longa kaj larĝa dudek mejlojn. Oni povus amasigi la tutan homaron sur la plej malgranda pacifika insuleto.
Kompreneble, la grandpersonoj ne kredos vin. Ili kredas, ke ili okupas multe da spaco. Ili vidas sin gravaj, kiel baobaboj. Vi do konsilos al ili kalkuli. Ili amegas ciferojn: tio plaĉos al ili. Sed vi ne perdu vian propran tempon. Estas senutile. Vi fidas min.
Do, la eta princo, alveninte sur Teron, miris vidante neniun. Li jam ektimis, ke li eraris pri la planedo, kiam lunkolora ringo ekmoviĝetis sur la sablo.
"Bonan nokton!" trafe-maltrafe diris la eta princo.
"Bonan nokton," diris la serpento. "Sur kiun planedon mi falis?" demandis la eta princo.
"Sur Teron, en Afriko," respondis la serpento. "Ha!... Ĉu do estas neniu sur la Tero? " "Ĉi tie estas dezerto. Neniu troviĝas en dezertoj. Tero estas granda," diris la serpento. La eta princo sidiĝis sur ŝtonon kaj levis siajn okulojn al la ĉielo:
"Mi demandas min," li diris, "ĉu la steloj brilas por ke ĉiu povu iam retrovi la sian. Rigardu mian planedon! Ĝi estas ĝuste super ni... Sed kiel malproksime ĝi estas! " "Ĝi estas bela," diris la serpento. "Kial vi venis ĉi tien? " "Mi havas malfacilaĵojn kun certa floro," diris la eta princo. "Ha!" diris la serpento.
Kaj ili silentis.
Fine la eta princo reparolis:
"Kie estas homoj? Oni estas iom soleca en la dezerto..." "Oni estas soleca ankaŭ inter homoj," diris la serpento. La eta princo longe rigardis ĝin:
Vi estas stranga besto, maldika kiel fingro," li fine diris. "Sed mi estas pli potenca, ol fingro de reĝo," diris la serpento. La eta princo ekridetis:
"Vi ne estas tre potenca... vi eĉ ne havas krurojn... vi eĉ ne povas vojaĝi..." "Mi povas konduki vin pli malproksimen ol ŝipo," diris la serpento. Ĝi volviĝis ĉirkaŭ maleolo de la eta princo kiel ora braceleto:
"Kiun mi tuŝas, tiun mi redonas al tero, el kiu li devenas," ĝi aldonis. "Sed vi estas pura kaj venas de stelo..." La eta princo nenion respondis.
"Mi kompatas vin, tiel solan sur ĉi tiu granita Tero. Mi povas iam helpi vin, se vi tro nostalgios pri via planedo. Mi povas..." "Ho! Mi sufiĉe bone komprenis," diris la eta princo, "sed kial vi ĉiam sprimiĝas per enigmoj? " "Mi solvas ilin ĉiujn," diris la serpento. Kaj ili eksilentis.