XXV
"HOMOJ," diris la eta princo, "enŝtopas sin en rapidvagonarojn, sed ili ne plu scias, kion ili serĉas. Tiam ili agitiĝas kaj rondiras..."
Kaj li aldonis:
"Ne indas..."
La puto, kiun ni atingis, ne similis al saharaj putoj. Saharaj putoj estas nuraj truoj fositaj en la sablo. Tiu ĉi similis al vilaĝa puto. Sed tie estis neniu vilaĝo, kaj mi pensis, ke mi nur sonĝas.
"Estas strange," mi diris al la eta princo, "ĉio estas preta: pulio, sitelo kaj ŝnuro..."
Li ridis, tuŝis la ŝnuron, ludigis la pulion. Kaj la pulio knaris kiel malnova ventoflago, kiam vento longe dormis.
"Ĉu vi aŭdas?" diris la eta princo," ni ĵus vekis tiun puton, kaj ĝi kantas..."
Mi ne volis ke li streĉiĝu:
"Lasu min fari," mi diris, "tio tro pezas por vi. " Malrapide mi suprentiris la sitelon ĝis la rando de la puto. Tie mi tute stabligis ĝin. En miaj oreloj daŭre sonis la kanto de la pulio, kaj en la ankoraŭ tremanta akvo mi vidis tremetantan sunon.
"Mi sojfas tiun ĉi akvon," diris la eta princo, "donu al mi por trinki!... " Kaj mi komprenis, kion li serĉis. Mi levis la sitelon ĝis liaj lipoj. Trinkante li fermis siajn okulojn. Tio estis dolĉa kiel festo. Tiu akvo ja estis io alia ol nura nutraĵo. Ĝi estis naskita el vojirado sub steloj, el kanto de pulio, el streĉo de miaj brakoj. Ĝi estis por la koro bona kiel donaco. Kiam mi estis knabeto, la lumo de la Kristarbo, la muziko de la meznokta meso kaj la dolĉeco de la ridetoj, same donis radiadon al la Kristnaska donaco, kiun mi ricevis.
"Homoj ĉe vi kulturas kvin mil rozojn en unu ĝardeno," diris la eta princo, " ...kaj tamen ili tie ne trovas, kion ili serĉas. " "Ili ne trovas tion," mi respondis. "Kaj ja ili povus trovi, kion ili serĉas, en unu sola rozo aŭ en iom da akvo..."
"Certe," mi respondis.
Kaj la eta princo aldonis:
"Sed la okuloj estas blindaj, necesas serĉi per la koro. " Mi estis trinkinta. Mi spiris bone. Tagiĝe la ĉielo estis mielkolora. Mi feliĉis ankaŭ pro tiu miela koloro. Kial do mi eksentis angoron?
"Necesas, ke vi plenumu vian promeson," dolĉe diris al mi la eta princo, kiu denove sidiĝis apud mi.
"Kiun promeson? " "Vi scias... buŝumon por mia ŝafeto... mi estas respondeca pri tiu floro! " Mi elpoŝigis miajn skizojn. La eta princo ekvidis ilin kaj diris ridante:
"Viaj baobaboj iom similas al brasikoj..."
"Ho! " Mi, tiel multe fiera pro miaj baobab-desegnoj! "Pri via vulpo... la oreloj iom simila al kornoj... kaj estas tro longaj! " Kaj li denove ridis. "Vi estas maljusta, etulo, mi nenion sciis desegni krom fermitaj kaj malfermitaj boaoj. " "Ho, tio taŭgos," li diris, "la infanoj scias. " Do mi desegnis buŝumon. Kaj, donante ĝin al li, mi sentis korpremon:
"Vi havas projekton, kiun mi ne konas..."
"Sciu, ke morgaŭ estos la datreveno de mia falo sur la Teron..."
Kaj post silento li diris ankoraŭ:
"Mi falis proksime de ĉi tie..."
Kaj li ruĝiĝis.
Denove, ne komprenante kial, mi sentis strangan angoron. Tamen demando venis en mian menson:
"Do, ne estis hazardo, ke vi promenis tute sola, mil mejlojn malproksime de ĉiuj enloĝigitaj landoj, tiam matene antaŭ ok tagoj, kiam mi konatiĝis kun vi. Ĉu vi tiam estis reiranta direkte al via falpunkto? " La eta princo denove ruĝiĝis. Kaj hezite mi aldonis:
"Eble pro la datreveno? " La eta princo refoje ruĝiĝis. Li neniam respondis al demandoj, sed kiam oni ruĝiĝas, tio signifas "jes", ĉu ne?
"Ha!" mi diris al li, "mi timas..."
Sed li respondis al mi:
"Nun vi devas labori. Vi devas reiri al via maŝino. Mi atendos vin ĉi tie. Revenu morgaŭ vespere!... " Sed mi ne estis trankviligita. Mi memoris la vulpon. Oni riskas plori iomete se oni sin lasis malsovaĝigi...