200-jara Florence
Estas almenaŭ kurioze, ke en plena kronvirusa pandemio, en ĉi tiu jaro 2020, la mondo devas rememori pri Florence Nightingale, en la 200-jara jubileo de ŝia naskiĝo. Tiu eksterordinara virino lasis al ni heredaĵon de humanismo, kiu ankoraŭ instruas kaj inspiras. Ŝi kunigis homamon, religiemon kaj sciencon en tute ekvilibra maniero. Indas rigardi al ŝi denove, en plena monda sankrizo, ĉar pluraj ŝiaj iniciatoj estas ankoraŭ tute aktualaj (ekzemple, lavado de manoj).
Ŝi naskiĝis en Florenco (jen la deveno de ŝia nomo), en 1820, en riĉa brita familio. En 1860 ŝi sukcesis fondi Lernejon de Flegarto en Londono, kiu fariĝis mejloŝtono rilate la modernan Flegarton.
Ŝia patro estis modernmensa homo, kiu apogis altan edukadon al virinoj kaj pli bonajn sociajn kondiĉojn. Florence do lernis plurajn lingvojn, muzikon, historion kaj religion. De sia frua aĝo ŝi interesiĝis pri helpo al malriĉaj homoj kaj malsanuloj. Je la 14-a aĝojaro, ŝi ricevis “alvokon de Dio” por flegi malsanulojn. Por tio ŝi plenumis trejnadon en Germanujo, Anglujo kaj Francujo. Tiam ŝi rimarkis, ke freŝa aero, lumo, ĝenerala purigado kaj evito de proksimeco al rubaĵoj evitis malsanojn.
Sed la plej elstara agado de Florence okazis dum la Milito en Krimeo (1853-1856), kiam ŝi estis fakte la granda heroino. Ŝi atentis pri la tre malbonhigienaj cirkonstancoj, en kiuj troviĝis la soldatoj. Ĉi tiuj mortis plej ofte ne pro la vundoj mem, sed pro la infektoj, kiuj ĉiam okazis. Per ĝenerala purigado, aerumado kaj bona nutrado, ŝi sukcesis malaltigi la mortokvanton de 42% al 2%. Tio alportis al ŝi internacian rekonon, kaj ŝi plublikigis 800-paĝan libron pri siaj spertoj. En sia agado ŝi uzis profundajn konojn pri statistiko, kaj estis la unua virino, kiu membriĝis al la Reĝa Societo pri Statistiko.
Florence Nightingale fariĝis legenda figuro en la historio de medicino, konata kiel “la Damo kun Lampo”, alude al oleolampo, kiun ŝi konstante portis dum la vizitoj al siaj malsanuloj kaj vunditoj. Ŝi estis la simbolo mem de flegarto kaj solidareco.
Iom ironie, ŝi mortis de konsekvencoj de infekto, en la jaro 1910.