Altruisme helpi mildigas proprajn dolorojn
Altruismo akcelas bonfarton, ankaŭ je mallonga vido. Sed Kial?
Esploristoj povas esti sufiĉe brutalaj. Psikologoj kaj medicinistoj de la Pekina universitato traktis siajn testpersonojn per elektraj ŝokoj, kunŝnurigis iliajn brakojn kaj igis la suferantojn teni siajn manojn dum pluraj minutoj en malvarmegan akvon.
La fono de la ekzerco estis la jeno: Por natursciencistoj devas aperi kiel granda enigmo ke homoj agas altruisme. Tia agado estas ja bona por la komunumo (kaj tial estas alte aprezata en ĉiuj kulturoj), sed ĝi estas malbona por la aganto mem, kiu perdas ĉe tio monon, energion aŭ eĉ sian vivon, do kiu apenaŭ plialtigas per tio sian biologian fortikecon.
Sed pli fruaj studaĵoj diras: Altruismo plibonigas la longtempan bonstaton. La novaj eksperimentoj aldonas: Ĝi ankaŭ reduktas aktualajn dolorojn. Tion montras jam du pilotaj studaĵoj. Kiu ekzemple donacas sangon, tiu sentas la injektan pikon malpli forte ol iu kiu lasas sin depreni sangon por kontrola prilumigo de la sango - kvankam ĉe la donaco de sango estas elprenata multe pli da sango kaj per pli dikaj injektaj pingloj.
Tiaj testoj el la praktika vivo havas malavantaĝon: Altruismaj homoj dum vera praktikado povus kunporti specifajn ecojn kiuj estas la principa kaŭzo por ilia rezistivo kontraŭ doloroj. Do necesas testi en laboratorio. Tie oni kaŭzas al hazarde elektitaj testantoj dolorojn kaj sekve oni vidas ke ili estas samgrade sentemaj. Tiam oni dividas la testantojn en du grupojn kaj donas nur al unu grupo la eblecon agi altruisme, dum la kontrolgrupo ne povas fari tion. Fine oni kaŭzas al ĉiuj denove dolorojn - kaj oni atingas la konkludon ke vivata helpemo reduktas dolorojn. La magnetresona tomografio montras aŭ pli altan aŭ pli malaltan aktivigon de cerbaj regionoj kiuj prilaboras dolorojn.
Tio ja estas iom stranga: Kiu ekzemple donacas monon, tiu ja perdas proprajn rimedojn, kaj tio en normala kazo igas nin pli sentema pri doloroj. Por klarigi tion la ĉinaj aŭtoroj referencas al pli fruaj studaĵoj: Altruismo laŭ tio donas sencon al la vivo, donas orientiĝan sistemon, same kiel religio. Tio malfortigas malagrablajn sentojn, ankaŭ doloron. Al tio aldoniĝas la sento pri pli bona memregado kaj la malkoncentriĝo pri si mem ĉar oni ja koncentriĝas pri la helpo por aliaj homoj. Tamen tiu scio ne estas utiligebla. Ĉar kiu helpas al aliaj homoj por liberigi sin de doloroj, tiu ja per tio ne vere plu agas altruisme.