Apoteko de poezio
Kion oni aĉetas en apoteko? Memkompreneble, medikamentojn, eble tualetsapon kaj kosmetikaĵojn. Ĉu eventuale mineralan akvon? Certe.
Tamen, en la urbo Bishop´s Castle, en Anglujo, oni trovas tute neatenditan apotekan varon: poemojn! Tion iniciatis la anglino Deborah Alma, antaŭ du jaroj. Unue ŝi aĉetis ambulancon, kiun ŝi nomis “Sukur-Poeto”, poste ŝi decidis entrepreni apotekon por liveri al homoj poemojn, depende de la animstato de la kliento. La afero organiziĝis laŭ antologio kreita de la “apotekistino”, nome “La Ĉiutaga Poeto”: oni indikas poemojn laŭ la bezono de la kliento – ĉu temas pri amo, ĉu pri deprimo, maljuneco, malĝojo, elreviĝo, elĉerpiĝo, angoro, eŭforio... Jen tiel funkcias la ĉarma Apoteko de Poezio. Por pli da detaloj, konsultu la koncernan retejon (https://www.poetrypharmacy.co.uk/#)
Deborah estas konvinkita, ke poezio resanigas. Estante mem poeto, ŝi ofte persone spertis la bonfaradon al homoj, kiuj ricevas atenton, aŭskultadon kaj taŭgajn vortojn reciproke, en formo de poemoj. Antaŭ ol malfermi sian apotekon, ŝi laboris zorgante pri demencaj homoj, kaj konstatis la mildigan efikon de vortoj.
Ŝi akceptas “pacientojn” en trankvila ĉambro, surportante blankan medicinistan ĉemizon, pridemandas ilin, atente pristudas ilian humoron kaj poste “receptas” poemon, kiun ŝi taksas taŭga por tiu persono. Ŝi ofte rekomendas ankaŭ, ke la klientoj mem provu verki poemojn, kaj por tio ŝi starigas atelierojn por kreado de poezio. Nuntempe, la ambulanco estas uzata nur en okazoj, kiam la “paciento” ne povas veni ĝis la apoteko.
Medicinistoj ŝajne apogas la iniciaton de Deborah Alma. La Monda San-Organizo, surbaze de multaj sciencaj esploroj, rekomendas arton kiel sanigan rimedon. Danco, kanto, vizitado al muzeoj, teatro, kino, poezio, literaturo – estas elementoj, kiuj preventas malsanojn kaj helpas resanigon. En Anglujo, dum la lastaj jaroj, oni konstatis, ke kreskis la interesiĝo pri poezio, precipe inter junaj homoj. Estas klare, ke en mondo de teknologio kaj materiismaj pensoj, oni soifas pri iom da subjektiveco kaj humaneco por pli bona vivo.
Jen interesa ideo por niaj Esperantaj kongresoj. Se kongresano laciĝas aŭ streĉiĝas meze da la koridoroj de la evento, eble estus bona momento, se poeto lin akceptus en silenta ĉambro kun muzika fono kaj deklamus al li poemon de Marjorie Boulton (se li estas meditemulo), Julio Baghy (se li estas romantikulo), Kalman Kalocsay (se li estas erudiciulo), Baldur Ragnassson (se li estas filozofiemulo), k.t.p.. Kaj se li atendas la rezulton de Belartaj Konkursoj, tiam certe li pli bone fartus aŭskultinte “Ho mia kor' “...
Ankaŭ Esperantan apotekon, vastan kaj efikan, oni povus kunmeti. Kiu provos?