Aspekto de birdoj malkaŝas ilian vivmanieron
Laŭaspekte similaj specioj de birdoj estas pro tio ne nepre parencaj, sed ili vivas en similaj medioj.
Studaĵo pri 10.000 konservitaj birdaj ekspoziciaĵoj en natursciencaj muzeoj en la tuta mondo konfirmas per tio la fenomenon de la konverĝa evolucio.
Ĉiuj birdoj havas flugilojn, plumojn kaj bekon. Krome ili ĉiuj demetas ovojn. Sed tio ja estas preskaŭ ĉio pri komunaj trajtoj. Necesas nur kompari etan kolibron kun struto por ekkoni kiel diferencas la aspekto de birdoj, kvankam ĉiuj apartenas al la sama klaso de bestoj. La malsama aspekto ĉe tio estas neniel hazarda, sed ĝi disvolviĝis dum la kuro de la evolucio, ĉar la bestoj adaptiĝis al certaj vivmedioj kaj vivmanieroj. La longa lango de la kolibro perfekte taŭgas por suĉi nektaron el floroj kaj la longaj kruroj de la afrika struto ebligas al la kurbirdo dum epokoj kun malabundeco de nutraĵoj entrepreni grandajn migradojn.
Sed ĉu la apartaj adaptiĝoj atingas tian profundecon ke estas ankaŭ inverse eble konkludi el la aspekto de birdo pri ĝia vivmaniero aŭ eĉ eble pri ĝia funkcio en la ekologia sistemo? Teamo de biologoj de la universitato de Londono esploris tiun demandon kaj mezuris preskaŭ 10.000 birdojn el muzeoj en la tuta mondo.
La sciencistoj komparis naŭ korpajn karakterizaĵojn, inter ili la bekon, la voston, la flugilojn kaj la gambojn kaj rilatigis ilin al tio kion la birdoj voras kaj kiel ili atingas sian nutraĵon. Insektovorantoj ekzemple estis subdividitaj plue al birdoj kiuj kaptas sian voraĵon flugante aŭ kiuj serĉas ĝin sur la grundo aŭ trovas ĝin sub akvo.
Ĉe tio montriĝis ke laŭ la aspekto bone eblas konstati tre bone kie kaj kiel la besto vivas. Kelkaj el tiuj kuntekstoj estis evidentaj, ekzemple la superaveraĝe longaj flugiloj de specioj kiuj pasigas grandan parton de sia vivo en la aero. La biologoj tamen konstatis ke per la kombino el ĉiuj naŭ korpaj karakterizaĵoj eblis konstati la vivmanieron de la birdoj.
La pingveno ne estas parenca al la aŭkedo. Malgraŭ tio ambaŭ similas unu al la alia.
Ilia metodo estas pli preciza ol koncernaj taksoj helpe de parencaj rilatoj, skribas la sciencistoj en sia studaĵo. Ĉe tiuj metodoj oni baziĝas sur la supozo ke proksime parencaj specioj estas pli similaj unuj al la aliaj en ilia vivostilo ol specioj kiuj jam frue en la kuro de la evolucio separiĝis. Tio ja ofte estas trafa, sed ne ĉiam, kiel tion montras ekzemple la komparo inter pingvenoj kaj aŭkedoj. La parenceco inter tiuj du bestoj elĉerpiĝas principe en la fakto ke ambaŭ estas birdoj. Jam pure laŭ vivejo tiuj bestoj neniam kuntuŝiĝis unuj kun la aliaj: Pingvenoj vivas ekskluzive en la suda hemisfero, aŭkedoj aliflanke nur en la norda hemisfero. Malgraŭ tio pingvenoj kaj aŭkedoj similas laŭ aspekto: Ambaŭ havas bekon, korpon kaj flugilojn per kiuj ili bone kaj rapide povas naĝi kaj ĉasi fiŝojn sub akvo.
Sciencistoj nomas tion konverĝado. La aktuala prilumigo estas ankaŭ pruvo por tiu baza principo de la evolucio, ĉe kiu la samaj korpaj karakterizaĵoj disvolviĝas plurfoje sendepende, nur pro la influo de la medio kiu efikas de ekstere al la vivuloj.
"Evolucio estas antaŭvidebla procezo", diras la biologo el Londono. Se ĝi denove komenciĝus sub la samaj kondiĉoj, tiam ekestus vivaĵoj kiuj similus al tiuj kiuj ekzistas hodiaŭ sur la tero.