Cifereca infrastrukturo solvos problemojn post la pandemio
Cifereca tekniko povas helpi en la realigo de novaj sociaj kondutoj sekve de la kronvirusa pandemio, aŭ ĝi povas mildigi ĝenojn kiuj ekzemple aperas pro "socia distancado". Tiel simplaj sensoroj povas esti utilaj, teni sekurecan distancon ankaŭ dum laboro kaj per varmbildaj kameraoj sen percepto de vizaĝoj enirkontroloj en la fervoja trafiko aŭ ĉe publikaj eventoj estus fareblaj.
Antaŭkondiĉoj estas ĉiam la cifereca infrastrukturo. Tion urboj kaj distriktaj administracioj devas ankoraŭ plivastigi, tiam ankaŭ la kunretigo kaj aŭtonoma veturado povus havi grandan efikon.
Se urbo kolektas aktualajn informojn pri trafiko, pri konstruejoj kaj pri enaerigoj de rubgasoj kaj disponigas tion sur platformo pri malfermaj datumoj, tiam urbaj aŭ privataj firmaoj povus analize prijuĝi tiujn datumojn kaj sendi ilin laŭbezone al la stirejo de la veturilo aŭ al la kompufono.
Kiel la aŭtomobila industrio ankaŭ la aviada industrio devas repensi sian negocmodelon: La monda tegmenta asocio IATA atendas por la tuta jaro 2020 malkreskon de vendociferoj de ĉirkaŭ 300 miliardoj da eŭroj. La nombro de pronegocaj vojaĝoj malkreskos, ĉar hejma oficejo kaj videokonferencoj pruviĝis taŭgaj. Ankaŭ la nombro de ferivojaĝoj reduktiĝos, ĉar al multaj homoj mankos la mono kaj ĉar ofertoj por feriado estos limigitaj.
Por kompensi la perditajn vendojn, tiam la aviadaj entrepenoj kiuj ĝis nun orientiĝis ĉefe laŭ la plej malalta prezo, devos rememori pri kvalito kaj devas antaŭenigi sian ciferecan transformiĝon. La tuta valorkrea ĉeno laŭlonge de la pasaĝero devas esti repensata kaj fariĝi pli persona.
Novaj komfortoservoj kiel valizokolektaj servoj povus ekesti. Tiucele la aviadaj entreprenoj devas koni siajn klientojn pli bone, ili devas scii pli pri ties vojaĝo- kaj konsumkondutoj. Helpe de grandmezura apliko de datumoj kaj de analizado de datumoj eblos tajlorado de ofertoj laŭ la deziroj de la klientoj. Datumoj estos ankaŭ por la aviada industrio la fuelo de la estonteco.
Simila estas la situacio en la sektoro de nemoveblaĵoj: En la tuta mondo entreprenestroj revizias ĉu ili ankoraŭ bezonas siajn multekostajn firmaajn nemoveblaĵojn, se la laborado en la hejma oficejo bone funkcias.
Enketoj inter mastrumistoj de nemoveblaĵoj konkludigas ke ekzemple nur en Germanio 20 procentoj de la oficejaj areoj baldaŭ ne plu estos bezonataj.
Novaj laborkondiĉoj ŝanĝas la bildon de la urbo. La kronvirusa krizo efikas kiel katalizilo de urbaj evoluoj. La rilato de centro kaj periferio ŝanĝiĝas, movebleco kaj la direktado de datumfluoj estas nove pensataj.
Konstruaĵoj estonte devas esti planataj por krei sufiĉe da spaco kaj por povi labori kaj vivi sen danĝero por la sano. Tio signifos malpli da altegaj domoj, malpli da malvastaj komercaj centroj - anstataŭ tio pli da liberaj areoj por mitingoj kaj aliaj komunikaj renkontiĝoj. Anstataŭ parkumejoj kaj parkumdomoj povus ekesti verdejoj kaj trejnejoj.