"Emoji" kaj la egiptaj hieroglifoj
Por la internacia vorto “emoji” mi ankoraŭ ne trovis taŭgan, ĝenerale uzatan tradukon en Esperanto. Konservemuloj eble proponus la kunmetaĵon “figursimboloj”, por eviti la neologismon “emoĵo”. Ĝi estas tutmonde komprenata, kaj en la jaro 2015 la vortaro Oxford elektis unu el tiuj bildetoj (“vizaĝo kun gajaj larmoj”) kiel vorton de la jaro. Vera socia fenomeno. Kelkaj fakuloj opinias, ke ili konsistigas ian novan lingvon. Unu entuziasmulo eĉ lanĉis libron, kiu rakontas la historion de Moby Dick per tiaj figuretoj.
Sed ĉu ili efektive konsistigas lingvon?
Por aldoni plian spicon al tia diskuto, Muzeo de Israelo, en Jerusalemo, starigis ekspozicion “Emoglifoj: skribo per bildoj, de hieroglifoj ĝis emoji”. Oni tie montras la evidentan (tamen kompleksan) rilaton inter tiu antikva komuniksistemo kaj la moderna interreta lingvo de bildetoj. La egipta hieroglifa skribo komenciĝis antaŭ 5000 jaroj, kaj la emoji-skribo en la jardeko post 1990, en Japanujo.
Egiptologiistoj ekinteresiĝis pri tio pro la simileco de principoj inter ili. Oni komparas egiptan prabildon de hundo kun emoji de saltetanta hundeto; same oni komparas la figuron de ansero kun la emoji-ansero; kaj dancanta egipta viro similas al ekvivalenta emoji.
Fakuloj tamen substrekas, ke ekzistas frapaj diferencoj inter tiuj du komunikiloj.
La hieroglifa skribo estis kompleta skriblingvo. Kvankam eĉ analfabeto povis kompreni kelkajn bazajn simbolojn, tamen la tiamaj skribistoj sekvis rigidajn regulojn, kiuj postulis altan kvalifikiĝon. Laŭ pasado de jarcentoj, tiuj skribaĵoj ŝanĝiĝis, ĝis fine ili atingis la sistemon de abstrakta alfabeto, komence konsistanta el 20 literoj. Tio faciligis la skribadon en tia grado, ke ĝi kondukis al granda vastigo de la komunikado.
La moderna emoji estas uzata nur kiel emocioesprimoj simpligitaj kaj sennuancaj. Temas pri speco de ĉarma ilustraĵo, kiu aldonas emocion al teksto. Eta vizaĝo kisanta per eta koro signifas amon; eta vizaĝo palpebrumanta signifas sarkasmon; kaj simile. Tamen, la hieroglifo, kiu montris skarabon, ekzemple, enhavis komplikan koncepton pri vivo post la morto, renaskiĝo, kaj kondukis al la verbo “aliiĝi”. Kaj libia bastono, depende de speciala klasigo, povis signifi “fremda, eksterlanda”. Ambaŭ sistemoj uzas la potencon de piktogramoj, sed ekzistas diferencoj.
Egiptologiistoj asertas, ke emoji estas nur suplemento de teksto, surbaze de korpa sinesprimo. Lingvo estas multe pli ampleksa sistemo, rezultanta de komplikaj sociaj, emociaj, psikaj interkonektoj. Konvenas ne konfuziĝi pri tiuj du simbolaroj, por ne banaligi kaj neglekti la uzadon de lingvo, kiu estas profunde ligita al la homa kulturo.
Emoji estas nur simpatia interjekcio.