Io nova en Esperantujo
En la jaro 2016 nova eldonejo aperis en la Esperanta mondo. Post kvar jaroj, ĝi montras, ke tio estas salutinda fakto por nia movado, por nia lingvo, por nia kulturo. Ĝi jam konkeris respekton. Ĝia fondinto kaj posedanto estas la flandra Esperantisto Lode Van de Velde, kemiisto, vegano, fotisto, sperta aktivulo, kiu instruis nian lingvon en Japanujo kaj plurfoje premiiĝis en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Li iniciatis sian eldonejon kun la ĉefa ideo disponigi al verkemuloj la eblecon publikigi librojn laŭ malgrandaj kvantoj, prese kaj virtuale, do sen la bezono investi grandajn monkvantojn. Tre interesa koncepto, kiu certe helpas nian Esperanto-movadon.
La eldonejo proponas ĉefe librojn en Esperanto, originalajn kaj tradukitajn, sed alilingvaj volumoj troviĝas ankaŭ en la katalogo. Jam estas disponebla dudeko da interesaj titoloj: romanoj, novelaroj, infanlibroj, poemaroj, vortludoj kaj aliaj ludoj. La eldonejestro mem estas aŭtoro de pluraj el tiuj verkoj, kaj ankaŭ la konata bulgara verkisto Julian Modest kontribuas per pluraj titoloj. Kuriozaĵo: “Kunpatroj kaj kunpatrinoj”, kolekto da rakontoj pri Umbando (afrikdevena religio, tre populara en Brazilo). La eldonoj de Libera estas ankaŭ mendeblaj per la retejo Amazon.
Nuntempe, mi finas la legadon de la romano “Aspiroj”, elŝutita en komputila formo. La aŭtoro estas Lode Van de Velde. Temas pri krimromano, sed laŭ neordinara formo: subtile psikologia, kun bone konstruitaj roluloj kaj en kurioza socia kadro. La lingvo estas flua, agrabla, vigla, esprimoriĉa kaj malpedanta. Entute tre agrabla legaĵo.
Ne necesas emfazi la gravecon de eldonejoj por la firmiĝo de la fenomeno Esperanto, dum la 20-a jarcento. Sen ili, certe nia historio estus tute alia. La afero komenciĝis per la Pariza Hachette, kiun Bourlet varbis por Esperanto, en 1901. Sekvis dekoj da aliaj, en multaj landoj. Ni nur menciu la legendecajn TK/Stafeto (La Laguna, en Kanariaj Insuloj, poste en Antverpeno, Belgujo); Edistudio (Pizo, Italujo); Flandra Esperanto-Ligo; Fonto (Brazilo); Kava-Pech (Ĉeĥio); Sezonoj (Rusujo); Mondial (Usono); Universala Esperanto-Asocio (Nederlando). Kompreneble, ne eblas mencii ĉiujn tiajn entreprenojn, kiuj nekalkuleble kontribuis al la Esperanta kulturo.
Tre interesa fenomeno estas, ke multaj Esperanto-eldonejoj, tre gravaj por nia movado, estis iniciatitaj de grupeto da idealistoj, foje eĉ de solaj kuraĝuloj, kiuj dediĉis sian tutan energion al la afero.
Admirindaj homoj!