Kial homo dormas
Beboj dormas multe por povi prilabori la lernitaĵon en la cerbo. Sen dormo homo mortas.
Regula ripoza stato estas vivnecesa. Dum longa tempo ne estis klare kial tio estas tiel. Sed nun esploristoj liveras eĉ plurajn respondojn, ĉar dum la kuro de vivo la kaŭzo por dormo ŝanĝiĝas.
Proksimume trionon de sia vivo homo pasigas dormante. Daŭra manko de nokta ripozo malheligas ne nur la humoron, sed ĝi povas ankaŭ havi severajn konsekvencojn por la sano. Apenaŭ klarigite tamen estas ĝis nun kial ni principe bezonas regulan dormon. Usonaj esploristoj serĉis la kaŭzon kaj publikigis siajn esplorrezultojn en faka ĵurnalo: Dum en frua infanaĝo dormo estas grava por lernprocezoj en la cerbo, en pli malfrua aĝo la dormo gravas por ripari la cerbon.
Musoj dormas kvinoble pli longe ol elefantoj, beboj bezonas pli da dormo ol plenkreskuloj kaj ĉe delfenoj kaj migraj birdoj dormas alterne ĉiam nur unu cerboduono, dum la alia maldormas. Ĉiuj tiuj fenomenoj apartenas al la misteroj kiuj kaŭzas al la scienco ĉiam ankoraŭ enigmojn.
Estas klare ke dormo gravas por survivi: Tion pruvis almenaŭ la eksperimento de la dormesploristo Allan Rechtschaffen, kiu montris dum la 1980-aj jaroj, ke ratoj kiuj daŭre estis malhelpataj ripozi, mortis post malmultaj semajnoj.
Ĉe homo mallongtempa malhelpo de dormo kondukas al reduktita rapideco de reagoj kaj al problemoj pri koncentriĝo, dum kronikaj dormproblemoj aperas en kunteksto kun depresioj, tropezo, kor-sangocirkulaj malsanoj kaj kun malfortiĝinta imunsistemo.
Des pli gravas la demando kiujn funkciojn principe plenumas la dormo. Sciencistoj de la universitatoj de Teksaso kaj de Kalifornio tiucele faris statistikan analizon el la datumoj el pli ol 60 studaĵoj pri dormo, kiuj ampleksis kaj homojn kaj suĉulojn. La prijuĝa analizo de la datumoj koncernis la entutan daŭron de dormo kaj la grandecon de cerbo kaj de korpo.
La teamo kiu konsistis el neŭrologoj, biologoj kaj statistikistoj, disvolvis el tio modelon, kiu eksplikas kial la dorma daŭro malkreskas ĉe diversaj specioj ju pli granda estas la cerbo. Konkrete la esploristoj identigis punkton kiu aperas ĉe homoj en la aĝo de 2,4 jaroj kaj ekde kiu fundamente ŝanĝiĝas la funkcio de la nokta ripozo, nome de reorganizado al riparado. Tio kongruas kun la rezultoj de pli fruaj studoj kiuj pruvas plurajn gravajn transirojn en la disvolviĝo de la cerbo ĉe infanoj en aĝo inter du kaj tri jaroj.
Ĝis tiu aĝo la cerbo rapidege kreskas. Dum la REM-dormo kiu karakteriziĝas per rapidaj movoj de okuloj kaj per sonĝoj, la cerbo okupiĝas pri la formado kaj plifortigado de sinapsoj. Tio estas tiuj strukturoj kiuj interligas la nervoĉelojn kaj kiuj igas ilin komuniki inter si. "Beboj ne estu vekitaj dum la REM-dormo ĉar en iliaj cerboj okazas grava laboro dum ili dormas", komentas biologino kaj kunaŭtorino de la studaĵo. Post proksimume 2,4 jaroj tamen la ĉefa celo de dormo ŝanĝiĝas - kaj tio okazas rapide. Anstataŭ starigi sinapsojn temas ekde tiu punkto por la cetera vivo ĉefe pri la prizorgado kaj riparado de la cerbo. Ĉar fakte certa neŭrologia damaĝo de la cerbo dum la maldormaj horoj estas normala ĉe homoj kaj bestoj. Dormo helpas ripari tiujn damaĝojn.
Tiuj prizorgaj kaj riparaj laboroj okazas ĉefe dum la ne-REM-a dormo. Novnaskitoj pasigas ankoraŭ ĉirkaŭ 50 procentojn de sia dormo en la REM-fazo, dum tiu kvoto malkreskas en la aĝo de dek jaroj al 25 procentoj kaj kiu situas ĉe homoj pli ol 50-jaraj ĉe fine 15 procentoj.
"Dormo estas grava samkiel nutraĵo", resumas la biologino. "Kaj estas mirinde kiel bone korespondas la dormo al la bezonoj de nia nervosistemo. De meduzoj tra birdoj ĝis balenoj ĉiu dormas. Dum ni dormas, nia cerbo ne ripozas."