Kial prahomo produktis arton?
Antaŭ kelkaj semajnoj, paleontologiistoj eltrovis en Indonezia kaverno la plej antikvajn artaĵojn ĝis nun konatajn. Ili estas ok figuroj de homoj, kiuj ĉasas sovaĝporkojn kaj bubalojn. Laŭ kalkuloj, pentrinto tion faris antaŭ 43900 jaroj. Aliaj konataj artaĵoj de prahomoj okazis antaŭ 15000 ĝis 30000 jaroj, ekzemple en Cantabria, en la norda Hispanujo, kie la kolekto estas tiel impresa, ke oni alnomas tiun kavernon la “Sistina Kapelo” de paleontologio. Ankaŭ famekonata estas la surŝtonaj pentraĵoj en Lascaux, en Francujo, kiuj devenas de inter 15000 kaj 18000 jaroj. En la nordorienta regiono de Brazilo, en la montaro Capivara, oni trovis similajn pentraĵojn faritajn antaŭ 17000, ĝis 25000 jaroj. Fakuloj asertas, ke eŭropajn surŝtonajn artaĵojn produktis estuloj, kiuj tie vivis antaŭ la alveno de Homo sapiens en tiu regiono. Ĉi tiuj mirindaj eltrovaĵoj levas la demandon, kiu incitas sciencistojn: kio igis tiujn prahomojn produkti arton? Kiu estas ĝia vera signifo?
Tiaj surŝtonaj pentraĵoj estis certe la unua formo transdoni konceptojn, kun la ebleco, ke ili longe daŭru. Sed kiuj estas tiuj konceptoj? Kion tiuj prahomoj intencis per siaj desegnaĵoj?
Diversaj hipotezoj stariĝis. La unua el ili estis, ke tiuj loĝantoj de kavernoj pentris bestojn por favori la ĉasadon, en ia magia rito. Sed tiu ideo ne povis klarigi ĉiujn eltrovaĵojn. Ekzistas kavernoj, kie amaso da ĉevaloj aperas, kaj tamen nenia ĉevala osto troviĝas, sed nur ostoj de cervoj kaj kaproj.
Alia ebleco estas, ke en certaj okazoj tiuj prahomoj simple amuziĝis per sia pentrado. La certe malfacila vivo de tiuj homoj tamen ŝajnas ne kongrui kun ĝi.
En aliaj kavernoj vidiĝas figuroj de homoj kun grandaj seksaj organoj, aŭ organizitaj per paroj de viroj kaj virinoj. Ankaŭ la konstanta apero de ĉevaloj kaj bizonoj indikas, laŭ interpreto de fakuloj, ian tendencon al simbolismo kaj mitologio.
Ĉar la surŝtonaj pentraĵoj konsistigas ian lingvaĵon, tial oni subkomprenas, ke tiuj prahomoj bildigis ne tion, kion ili vidis, sed kion ili sentis, laŭ la cirkonstancoj: ili estis la unuaj homaj klopodoj por kompreni la kosmon. Foje, per ili la homoj identiĝis kun bestoj kaj kredis, ke ili alprenas ties energion. En tio inkluziviĝis la kredo pri spiritoj, la adorado kvazaŭ de totemoj kaj la simpla rakontado de mitaj rakontoj.
La sciencistoj opinias, ke tia diverseco de interpretoj ŝuldiĝas al la fakto, ke oni ne multon scias pri tiuj artistoj. Ne eblas deĉifri arton, se oni ne konas la koncernan aŭtoron. Pri unu afero ĉiuj konsentas: prahomoj jam portis en si ian subjektivan, abstraktan, simbolan manieron rigardi la mondon, kaj spertis nerezisteblan inklinon al esprimado de siaj sentoj per estetikaj kreaĵoj. Alivorte: ŝajnas, ke arto naskiĝis kun la homo, aŭ eble antaŭ ol li.