Kiam ni finfine alvenos?
La vojo al iu celo ĉiam laŭ propra sento daŭras pli longe ol la revena vojaĝo. Sciencistoj nun kredas ke ili trovis klarigon por tiu fenomeno.
Estas certaj aferoj en la vivo pri kiuj oni vere povas fidi. Matene leviĝas la suno, post pluvo sekvas sunbrilo, kaj la infanoj post kelkminuta aŭtomobila veturado ĉiam komencas kritikaĉi. La plej akra armilo en la arsenalo de la infanoj estas la konata demando: "Kiam ni alvenos finfine?" Ili elbuŝigas tiun demandon kun riproĉemo kaj plilongigas ĉe tio la lastan vorton. Bone eblas ke gepatroj survoje al feriado (aŭ al alia celo) pli ofte kaj pli urĝe konfrontiĝas kun tiu nervincita demando ol sur la revena vojo. Esploristoj de la universitato de Miami en Florido, Usono, argumentas en faka ĵurnalo ke la malsama celatenda sinteno sur la vojoj tien kaj reen influas la senton pri tempodaŭro - kaj ke pro tio tien-veturo tendence sentiĝas pli longa ol reen-veturo.
La nervozeco survoje al sinprezenta kandidatiga interparolo povas mizere longigi la tempon.
En la esplorfako pri la temposento la fenomeno portas la nomon "Ekskurso-revena efekto" - la revenvoja efekto. Oni observis ĝin en studoj sub diversaj kondiĉoj. Tiel ekzemple esploristoj de la novjorka universitato raportis en la jaro 2011 ke studentoj kredis ke ilia vojo al la universitato daŭras pli longe ol la revena vojo hejmen. Ilia ideo siatempe pri kio povus naski la efekton estis: familiareco. La ĉirkaŭaĵon de la loĝloko ili konsideras pli konata kaj tial daŭras pli longe ĝis oni havas la senton esti vere survoje. Sur la revena vojo tio estas io alia, ĉar la ekiro okazas en malpli konata ĉirkaŭaĵo. Aliaj esploristoj argumentis ke la takso antaŭ la vojaĝo estas la decida faktoro. Revenan vojon oni komencas kun la perspektivo ke ĝi daŭros tre longe - la vojo tien ja estis daŭrema. Atendante pene pasantan tempon la revena vojo tiam flugrapide pasas.
Ambaŭ ideoj havas iun kernon, diras la esploristoj en Florido kaj ofertas en la aktuala studaĵo kroman ideon. Vojaĝi al celo ĉiam estas kunligita kun celatendo, ĉu pozitiva aŭ negativa. Kiu forveturas al feriado, tiu antaŭĝojas pri spertoj, malstreĉiĝoj, aventuroj kaj nekonataj lokoj. Kiu iras al sinprezenta interparolo aŭ kiu komencas ofican vojaĝon, tiu sentas en tiu kazo eble nervozecon aŭ timemon. En ambaŭ kazoj okazas korpa ekscitiĝo, antaŭĝojo aŭ timo metas la korpon al speco de streĉiĝo kio okazas pli forte sur tien-vojo ol sur revena vojo. Tio malrapidigas la subjektivan temposenton.
Ke la grado de korpa aktiviĝo havas koncernan efikon, tio estas bone pruvita: Ĉe febro la tempo ŝajne pli malrapide forfluas. Ankaŭ ĉi-specaj farmakologiaj stimulaĵoj en studoj montris la saman efikon. La aktuala studaĵo el Florido nun montras ke la celatenda sinteno influas do ankaŭ la temposenton antaŭ kaj post atingo de celo. Por gepatroj tio signifas: Por ili la tien-veturo same sentiĝas kiel aparte daŭrema kaj longa, jam nur pro la streso kiun kaŭzas la kritikaĉantaj infanoj.